Anonco pri la finpretigo de Unuiĝinta Ensalutado (Single User Login) // Persona anonco

This page is a translated version of the page Single User Login finalisation announcement/Personal announcement and the translation is 50% complete.
Outdated translations are marked like this.

Via uzantonomo estos ŝanĝata

Saluton,

La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de la uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtoj por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon sur ĉiuj 900 Vikimediaj Vikioj. Pli da informoj vi trovos sur ĉi tiu anonca paĝo.

Bedaŭrinde, la nomo de via uzantokonto kolizias kun la nomo de alia uzantokonto nomita {{subst:PAGENAME}}. Por certigi, ke ambaŭ uzantoj plu povos kunlabori sur la Vikimediaj projektoj via uzantonomo estos ŝanĝita al {{subst:PAGENAME}}~{{WIKI}}. Tio okazos (same kiel ĉe aliaj uzantokontoj) en aprilo 2015.

Via konto plu funkcios tute same kiel antaŭe kaj vi restos aŭtoro de ĉiuj viaj ĝisnunaj redaktoj, tamen vi devos uzi la novan uzantonomon por ensaluti. Se via nova uzantonomo ne plaĉas al vi, vi povos peti ĝian renomigon per la sekva petilo.

Pardonu pro eventuala malagrablaĵo.

Yours,
Keegan Peterzell
Community Liaison, Wikimedia Foundation