This page is a translated version of the page COVID-19 and the translation is 92% complete.
Outdated translations are marked like this.

La tutmonda epidemio COVID-19 estas okazanta tutmonda epidemio, komence raportita dum 2019 kaj deklarita tutmonda epidemio de la Monda Organizaĵo pri Sano je la 11a de Marto de 2020. Organizitaj grupoj de la Vikimedia movado estis monitoranta la situacion ekde frua 2020 kaj faris kelkajn agojn kontraŭ la disvastiĝo de la epidemio.

La Fondaĵo Vikimedio kreis ĉi tiun paĝon por publikigi sian daŭrantan respondon kontraŭ la epidemio, havebligi rilatajn rimedojn, kaj helpi siajn volontulajn komunumojn raporti, spuri, kaj monitori ĝian efikon tra la komunumo. Bonvolu helpi la Fondaĵon aldoni informon pri kiel viaj Vikimediaj komunumoj, filioj kaj aliaj organizitaj grupoj respondas al ĉi tiu situacio. Por ĵurnalaj enketoj, bonvolu kontakti press(_AT_)wikimedia.org.

Aktuala superrigardo

La 10-an de septembro 2020, la Vikimedia movado prenis la sekvajn operaciajn agojn, en respondo al la pandemio COVID-19:

  • Senretaj publikaj eventoj (personaj) povas nuntempe esti financataj per subvenciaj programoj de Wikimedia Foundation, kondiĉe ke kandidatoj kompletigu la protokolon pri Taksado de Riskoj je COVID-19 por determini, ke la ĝenerala nivelo de risko asociita kun la financitaj agadoj estas sufiĉe malalta. [1]
    • Antaŭ la 10-a de septembro 2020, ĉiuj senretaj publikaj eventoj (personaj) financitaj per subvencioj de Wikimedia Foundation, inkluzive konferencojn, estis nuligitaj aŭ prokrastitaj. Ĉi tio inkluzivas la konferencon Wikimedia Summit 2020, kaj Wikimania 2020.[2][3]
  • La oficejoj de Fondaĵo Vikimedio estas fermitaj ĝis pli posta noto.[4]
    • Ĉiuj dungitoj de Fondaĵo Vikimedio laboras tiom enhejme kiom eblas.[4]
    • Oficejoj estas higiene purigataj de profesiaj purigistoj.[4]
  • Fondaĵo Vikimedio movis sin al reduktita laborsemajno.[4]
    • Kelkaj dungitoj povas daŭre labori laŭ siaj kutimaj horaroj, sed ni supozas ke dungitoj povas labori po 20 horoj ĉiusemajne se tio necesas.[4]
    • Ĉiuj estos pagita laŭ siaj kutimaj laborhoraroj.[4]
    • Ni rezignas pri postuloj kaj limigoj pri normala malsaneca labormanko; dungitoj kiuj estas malsanaj aŭ prizorgas malsanajn familianoj povas preni tiom da tempo, kiom necesas por prizorgi sin kaj siajn familiojn.[4]

Krome, anoj de niaj komunumoj daŭre aktive ĝisdatigas, prizorgas, kaj tradukas informon pri la epidemio tra niaj projektoj en dekoj da lingvoj.

Tutmondaj rimedoj kaj informo

 
Socia distancigo helpas eviti altan pinton de infekto (“platigas la epidemian kurbon”) por ebligi sanitarajn servojn trakti la nombregon de malsanuloj kaj provizi pli da tempo por pligrandigo kaj plibonigo de sanitaraj servoj.

Tutmondaj organizaĵoj

Vikimediaj projektoj

Labori kaj interrenkonti defore

Video summary (script)

Helpful steps to prevent the spread of the COVID-19 virus

 
Animated GIF showing pathogen propagation without, and with, pandemic containment measures
  • Sanitize yourself by cleaning your hands often, by either using soap and clean water for at least 20 seconds, or using a hand sanitizer consisting of 80% alcohol.
  • Always cover your mouth when you sneeze, cough and yawn. Viruses can likely be spread elsewhere from little droplets of cough/sneeze.
  • Maintain a safe and secure distance from other people, at least 2 meters (6 feet) from others.
  • Refrain from touching parts of your body and your face and any other objects surrounding you.
  • Everyone is encouraged to stay at home, you should only go when something is important to you. If you either have illnesses, such as fever, cough, headache and diarrhea, or have symptoms of COVID-19, you should immediately head to the nearest hospital if possible.
  • If you have an essential task, and must leave your home to go somewhere, don't forget to bring a face mask or any type of face shield with you, and wear it.
  • Maintain a fit and healthy lifestyle, by exercising and doing yoga on a regular basis, and also eating and drinking healthy meals, such as fruits, vegetables and vitamin-C.
  • Sanitize your home by cleaning the floor and other surfaces on a regular basis using disinfecting tissues.

Klopodoj pri Vikimediaj projektoj

 
Ok farendaĵoj kaj nefarendaĵoj dum la tutmonda epidemio COVID-19

Bonvolu afiŝi ĉian ajn informon pri kiel respondas la Vikimediaj projektoj aŭ kiel eksteraj klopodoj uzas informon el Vikimedio.

Intervikia kunlaborado

MediaVikio

Vikidatumoj

Vikimedia Komunejo

Vikipedio

Vikivojaĝoj

Uzi Vikimedian datenon

Mesaĝoj de Fondaĵo Vikimedio

Je la 24a de Marto de 2020, la Fondaĵo Vikimedio publikigis la ĉi-subajn mesaĝojn pri la tutmonda epidemio COVID-19:

Informo el movadaj filioj kaj organizitaj grupoj

Bonvolu afiŝi ĉian ajn anoncojn aŭ informon el Vikimediaj movadaj filioj aŭ agnoskitaj grupoj.

  • Uzantogrupo de Bengallingvaj Vikimedianoj en Okcident-Bengalio: Ĉiuj eksterretaj aktivecoj kaj projektoj organizitaj kaj/aŭ subtenitaj de la uzantogrupo estis suspenditaj, efektive ekde la 13a de Marto, 2020, ĝis la 15a de Septembro, 2020 (aŭ ĝis plua informiĝo).[5]
  • Vikimedio Bangladeŝo: Por malhelpi la eblan disvastiĝon de COVID-19 kaj certigi sanon kaj sekuron de la Vikimediaj komunumanoj, ĉia eksterreta aktiveco (renkontiĝoj, atelieroj, seminarioj) kaj ĉeestaj publikaj eventoj eventoj rilataj al Vikimedio Bangladeŝo kaj ĝiaj subregionaj komunumoj estas ĉesigitaj ĝis plua avizo, efektive ekde la 14a de Marto, 2020. Krome, la Bengala Vikipedia Ĉiujara Konferenco, kiu estis okazonta la ĉi-Aprilon, estas nuligita.[6]
  • Honkongo: Ĉiuj eksterretaj aktivecoj kaj projektoj organizitaj de la uzantogrupo estis suspenditaj, efektive de la 3a de Februaro, 2020, ĝis plua informiĝo. Subtenataj aktivecoj estos sub la diskrecio de la organizatnoj. WikiEDU en Honkongo tamen estas netuŝita. Lokaj organizantoj kontaktos respektivajn organizaĵojn por ĝisdatigoj rilataj al WikiEDU en Honkongo.[7]
  • Vikimedio Hispanio: Ĉia eksterreta aktiveco, inkluzive de nia ĉiujara asembleo, estas nuligita aŭ prokrastita, ekde 10 marto 2020 ĝis plua informiĝo, pro la krizo COVID-19 en Hispanio. Volontuloj, personaro kaj la komunumo estas instigata resti hejme, prizorgi sin, kaj redakti Vikipedion aŭ aliajn fratajn projektojn per ĉi tiu Vikipedia paĝo.[8]
  • Vikimedianoj de Levantenio: Ĉia eksterreta aktiveco estas suspendata efektive ekde la 20a de Marto, 2020, kaj ĝis plia avizo. Redakta ateliero okazos enrete, dum la festoj pri Eduka Programo estos reduktita al premioj de certigiloj. La Ĉiujara Gratifika Plano estas reviziota en Marto kaj Aprilo por akomodi financadon pli taŭgan al la nunaj cirkonstancoj (ekz. interretaj stipendioj). Enretaj renkontiĝoj okazos regule ĉiumonate.[9]
  • Vikimedio Norvegio: Vikimedio Norvegio nuligis ĉiujn vojaĝojn, eventojn kaj ĉeestajn renkontiĝojn efektive ekde la 12a de Marto, 2020. Enretaj vikiaj renkontiĝoj por volontuloj okazos ĉiumonate. La dungitoj de Vikimedio Norvegio laboros dehejme ĝis tiu tempo, kiun sanitaraj aŭtoritatoj de Norvegio rekomendas.[10]
  • Vikimedio Francio: Ĉiaj eksterretaj aktivecoj kaj projektoj organizataj kaj/aŭ subtenataj de la filio estas suspenditaj ĝis la 15a de Septembro, 2020.

Serĉi asiston

Ni instigas vin uzi la diskutpaĝon de ĉi tiu paĝo por diskuti tion, kion vi kaj viaj filioj bezonas dum ĉi tiu periodo. Ĉi tie publikiĝos informo pri ebla asisto pro bezonoj trovitaj dum tiuj diskutoj.

Oftaj demandoj

Kio okazos pri Vikimanio?

Vikimanio Bangkoko estas prokrastita ĝis 2021. La hotelo kaj la ejo restos samaj. Ne ekzistas planoj de la gastigantoj de Vikimanio 2020 pri organizado de virtuala, Interreta evento.

It was decided that Wikimania 2021 was to be held virtually. This took place on the 14th to 17th of August. The program can be seen here.

Ĉu oni rekomendas ion al tiuj, kiuj ne estas ricevintoj de gratifikoj?

La Fondaĵo Vikimedio instigas ĉiujn anojn de la Vikimedia movado konsideri kiel iliaj planitaj aktivecoj, speciale eventoj, povas efiki la potencialan disvastiĝon de COVID-19. Ni postulas ke gratifika fonduso ne estu uzota por tiuj eventoj, kaj ni instigegas ĉiujn filiojn kaj organizitan grupojn simile nuligi aŭ prokrasti ĉiajn eventojn okazontajn inter nuno kaj la 15a de Septembro, 2020, ĝis kiam la Monda Organizaĵo pri Sano deklaros la epidemion COVID-19 finita.

Kio okazos pri planitaj eventoj de Fondaĵoj Vikimedio?

Ĉia vojaĝo de Fondaĵo Vikimedio estas suspendita ĝis almenaŭ la 1a de Junio de 2020. Ĉiuj eventoj, eksteroficejaĵoj kaj ĉeestaj kunvenoj okazontaj antaŭ la 15a de Septembro de 2020 por la dungitoj, kontraktantoj estraro, kaj kvestado de Fondaĵo Vikimedio estas prokrastitaj aŭ nuligitaj.

Kio okazas pri la nunaj programoj kaj planoj de Fondaĵo Vikimedio?

La Gvidteamo de Fondaĵo Vikimedia revizias ĉiajn laborojn por la Fondaĵo Vikimedio kaj klopodas prokrasti aŭ ĉesigi ĉian nenecesan laboron, ĝis plua takso de la situacio. Ni scias, ke la bezonoj kaj devoj de la Fondaĵo eble ŝanĝiĝos draste dum la venontaj semajnoj kaj eble monatoj. Ni faras ĉi tiun paŝon por liberigi kapablon kaj por provizi la necesan flekseblecon por trakti tion ajn, kio estas postulata, kaj por certigi ke al publiko disponas la scio, kio povas helpi ĉiujn du ĉi tiuj necertaj tempoj. Ni ne forlasas longdaŭrajn devontigojn aŭ celojn. Ni revenos al ili kaj agordos niajn templiniojn laŭe, kiam la aktuala situacio tion permesos.

Kiel funkcios la 20-hora laborsemajno de Fondaĵo Vikimedio?

Ni petas ke homoj akceptas 50 procentojn de siaj ordinaraj laborhoroj. Ĉi tio ne estas ferio. Se homoj povas labori dum pli ordinara kvanto da horoj, nia celo postulas tiujn. Sed ni ne spuras ilian labortempon. Ni fidas, ke homoj donacos tiom da tempo, kiom ili povas doni.

Kial? Ni sciis, ke lernejoj fermiĝos tra la mondo, kaj gratifiko por zorgado de infanoj ne helpos, se flegistoj ne povos eliri siajn hejmojn. Ne estas racie kaj realisme supozi, ke iu ĉeestu plene, po ok horoj ĉiutage, kiam ŝ/li havas trijarulon krajonantajn sur la muron, aŭ maljunan gepatron, kiu bezonas helpon navigi la ŝtuparon. Ni ĉiuj havas amatojn, kiuj bezonas zorgadon, aĉetadon de manĝagĵoj, rendevuojn kun kuracistoj, najbarojn kiuj postulas telefonvokon. Kaj, nu, ni fidas niajn kolegojn. Homoj laboros kiam ili povas, kaj kiam ili ne povas, ni fidas, ke ili pravos pri sia decido.

Kiel Fondaĵo Vikimedio aktuale subtenas la komunumon?

Krom subtenado de niaj filioj kaj organizitaj grupoj ricevantaj gratifikojn, ni ankaŭ serĉas metodojn per kiuj ni povas subteni la plian enretan kunordigadon, kiu necesas por kompletigi nian ordinaran ĉeestan penadon.

La laboro de la Vikimedia movado estas eble pli grava nun ol iam ajn antaŭe. Tamen, nia plena kapablo subteni la mondon dum ĉi tiu periodo nur povas esti atingata kaj daŭrigebla per sana kaj vigla komunumo. Tio ne okazos, se ne ĉiuj el ni konsideras tion, kio necesas por subteni kaj nin kaj unu la alian kiel individuojn. Kvankam ĉi tiu bonfida aliro al komunuma subteno ĉiam estis celo de nia movado, la nunaj cirkonstancoj postulas, ke ni ĉiuj faru eĉ pli intencatan klopodon por mema kaj komunuma prizorgado.

Kiel Fondaĵo Vikimedio subtenas siajn dungitojn kaj kontraktantojn?

La Fondaĵo Vikimedio seriozege traktas la respondecon zorgi siajn pli ol 375 dungitojn kaj kontraktantojn. Tio estas kerna valoro de la organizaĵo ekde nia fondo antaŭ pli ol dek kvin jaroj. Plie, kiel organizaĵo ni respondecas igi Vikipedion havebla enrete kaj por la mondo, speciale dum momentoj de krizo. Mondo ŝanĝata postulas ŝanĝon pri nia labormaniero. Por zorgi niajn dungitojn kaj kontrantantojn kaj adaptiĝi al la ŝanĝoj bezonotaj en la venontaj semaojnoj kaj monatoj, ni faris serion da paŝoj:

  1. Ni akceptas ke ni devas adapti al evoluantaj cirkonstancoj. La malnova ordinaro foriris, kaj ne utilas prove konformigi faktojn al la lasta semajno aŭ lasta monato. Ni formetis niajn zorgitajn ĉiujaran planadon, OKR-ojn, kaj vojmapojn. Prove plenumi ilin nur kaŭzas streĉitecon kaj necertecon, kiuj ambaŭ ne helpas aktuale.
  2. Ni koncentras nin sur la plej celgravan laboron. Vikipedio estas retejo, sed Vikimedio estas komunumo. Oni diras, ke “veninte por la artikoloj, restante pro la homoj”. Ni prosperas per ĉeesta rekontado, diskutado pri nia estonteco, brakumante sin, kaj plenigante ĉiujn apudajn kunvenejojn. Ni nuligis ĉiujn proksime estontan ĉeestan kunvenojn ĝis kiam la Monda Organizaĵo por Sano deklaros ĉi tiun epidemion finita. Ĉi tiuj estis doloraj decidoj, sed estas farenda por sanitaro kaj por certigi kaj klarigi al ĉiuj. Oni ne bezonas maltrankviliĝu ĉu la pintokunveno en Hyderabad okazos post kvar monatoj, aŭ kiajn vizojn oni postulos — ni ĉiuj povas koncentri nin sur pli tujajn koncernojn.
  3. Ni protektas nian sanon. La Fondaĵo estas dise-porlaborata organizaĵo antaŭ multaj jaroj, kies 70 procentoj de niaj kolegoj laboras ekster nia ĉefoficejo en San-Francisko. Tuj kiam ni eksciis komunuman infektiĝon en Kaliforni, ni efektivigis plenan hejmlaboran protokolon. Nia Vaŝingtona oficejo sekvis post malpli da unu semajno. Ni celis redukti elmeton de niaj dungitaj kaj plibonigi sanitarajn rezultojn en la komunumoj en kiuj ni laboras kaj loĝas.
  4. Ni malpezigas la ŝarĝon. Laboro ne estas la nura afero en la mensoj de homoj nun. Familioj, mono, zorgo pri infanoj, fermo de lernejoj, la ekonomio… ni ĉiuj estas provanta mastrumi multon. Ni volas redukti la kognan ŝarĝon sur niaj kolegoj, por ke homoj povas prizorgi sin kaj resti sanaj. Por tio:
    • Ni garantios ke ĉiuj kontraktantoj kaj laŭhoraj laboristoj estos plene pagitaj por horoj da planita laboro.
    • Ni rezignas la manktagojn pro malsano; tial, dungitoj ne devas kalkuli, nek uzi la PTO-on.
    • Ni movis nin al la supozo de duono da laboro.

Ĝis kiam la oficejoj de Fondaĵo Vikimedio estos fermitaj?

La oficejoj de Fondaĵo Vikimedio en San-Francisko kaj Vaŝingtono estas fermitaj ĝis almenaŭ la 30a de Junio de 2020. Ni rekontrolos tiun decidon ĉirkaŭ la fino de Junio kaj determinos ĉu la fermiteco daŭru plu.

Ĝis kiam la vojaĝoj de Fondaĵo Vikimedio estos suspenditaj?

La Fondaĵo Vikimedio suspendis ĉian vojaĝon ĝis almenaŭ la 1a de Junio de 2020. Ni rekontrolos tiun decidon je la fino de Majo kaj determinos ĉu tio daŭru plu.

On 30 November 2021, it was announced by the Foundation that travel and convening could commence again, for staff, board members and volunteers, who would all be expected to adhere to the COVID-19 Travel & Expense Policy.

Notoj