VikioPorHomajRajtoj

This page is a translated version of the page WikiForHumanRights and the translation is 71% complete.


WikiForHumanRight2022 Campaign 1 (2).png
Header for Wiki for Human Rights 2022 Meta Page: Right to a Healthy Environment GIF
#WikiForHumanRights 2022: Right to a healthy environment

VikioPorHomajRajtoj: Rajto al Sana Medio 2022

La celo de la kampanjo #VikioPorHomajRajtoj estas garantii, ke ĉiuj havu aliron al neŭtralaj, fakto-bazitaj kaj aktualaj informoj pri nia rajto al sana medio. La rajto al sana medio estas laŭleĝa rajto agnoskita de UN, kaj ankaŭ vojo por kunigi homajn rajtojn kun la triopa tutmonda krizo kiun ni alfrontas: klimata ŝanĝo, poluado kaj perdo de biodiverseco. Kiel atentigas la Programo de UN pri la Homa Medio: ni bezonas paciĝi kun naturo, kaj homaj rajtoj devas esti ĉe la centro de solvoj.

La rolo de Vikipedio neniam estis tiel grava ol nuntempe. Ĉiuj, ĉie, bezonas aliron al informoj pri kiel klimata ŝanĝo aŭ media degenerado efikas sur iliaj vivoj. Ni povas plimultigi sciojn pri la sanaj naturaj sistemoj de kiuj ĉiuj homoj dependas por havi akvon por trinki, aeron por spiri, nutraĵon por manĝi, kaj bezonatajn resursojn. Ĉi-jare en #VikioPorHomajRajtoj, ni atentigas pri la graveco de rajto al sana medio en homa travivado de la tri interligitaj tutmondaj krizoj: klimata ŝanĝo, perdo de biodiverseco, kaj poluado.

Informado ludas gravan rolon en nia komuna kapablo ne nur kompreni tiujn interligitajn krizojn, sed ankaŭ mildigi la kaŭzojn kaj adaptiĝi al sana estonteco por ĉiuj. Plene observi la homan rajton al sana medio enpovigas tiujn plej atingitajn de mediaj damaĝoj, kiel poluado, klimata ŝanĝo kaj perdo de biodiverseco, por defendi la medion, partopreni en decidoj, kaj aliri justecon kaj homajn rajtojn. Plibonigi Vikipedion pri tiuj enhavoj helpas homojn fari milojn da decidoj bezonataj por trakti tiujn premajn mediajn krizojn.

Post nova agnosko de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, ke havi puran, sanan kaj daŭripovan medion estas homa rajto, ni havas novan ŝancon helpi homojn ĉirkaŭ la mondo pli bone kompreni kaj postuli ilian rajton al sana medio.

Partoprenu

Kontribuu per via propra lingvo!

Aliĝu la defion

Kiel aliĝi la defion!

Eventoj

Aliĝu en komunuma evento!

Organizu

Gvidu aktivecojn!

Demandu

Volas demandi ion?

Spektu filmeton pri la kampanjo VikioPorHomajRajtoj 2022

Gravaj temoj:

Rajto al sana medio

  • La graveco de media justeco, klimata justeco kaj aliroj bazitaj sur homaj rajtoj por loka, nacia kaj internacia agado pri klimata krizo
  • Homa bonfarto post media damaĝo kaŭzita de poluado, kun atentigo pri rektaj efikoj sur aliaj homaj rajtoj (t.e. poluado kaj sano, rajto al akvo, ktp.)
  • Biodiverseco kaj homaj rajtoj — kompreni kiel homa bonfarto dependas de biodiversaj naturaj ekosistemoj


Gravaj datoj

  • Virtual conversation and support hours for organizers- Jan-March 2022
  • Launch Webinar- April 14th, 2022
  • Earth Day – April 22nd, 2022
  • Stockholm + 50 conference- June 2-3, 2022 (Nairobi)
  • World Environment Day- June 5, 2022
  • Apply for Rapid Fund; Round 1 Dec-Jan & Round 2 Feb-April

Venontaj eventoj

   

Launch Webinar- April 14th, 2022 14:00 UTC

  • Date: 14th April 2022,
  • Time: 14:00UTC - 15:30 UTC
  • Venue: Zoom
  • Register here
  • Who can participate?: Anyone interested