This page is a translated version of the page Mission and the translation is 100% complete.

La deklaro de misio de la Vikimedia Fondaĵo priskribas niajn aktualajn agadojn kaj ekzisto-kialon, la amplekson de niaj projektoj, kaj niajn kernajn valorojn. Ĝi kontrastas kun nia deklaro de vizio. Jen nia deklaro de misio, plilongigitaĵo de la mallonga versio en la Artikoloj de Korporaciiĝo kaj aprobita de Estrara rezolucio en Aprilo de 2007:

La celo de la Vikimedia Fondaĵo estas ebligi homojn kaj interagi kun homoj tra la mondo por kolekti kaj evoluigi edukaĵojn laŭ libera permesilo aŭ kiel publikaĵojn kaj disvastigi ilin efike kaj tutmonde.

Kunlaborante kun reto da volontuloj kaj niaj sendependaj movadaj organizaĵoj, inkluzive de agnnoskitaj Ĉapitroj, Laŭtemaj Organizaĵoj, Uzantogrupoj kaj Partneroj, la Fondaĵo provizas la necesan infrastrukturon kaj organizan kadron por subteni kaj evoluigi plurlingvajn vikiajn projektojn kaj aliajn klopodojn por tiu celo. La Fondaĵo tenos kaj disponigos sur la Interreto utilajn informojn el siaj projektoj, senkoste, ĉiam.

Proponojn pri ŝanĝoj al la aserto oni afiŝu ĉe Celaro/Nestabila. Proponoj prijuĝiĝas almenaŭ ĉiujare.

Viduankaŭ niajn statuton, vizion kaj valorojn.