La KontribuLing' 2022

This page is a translated version of the page ContribuLing 2022 and the translation is 60% complete.
Outdated translations are marked like this.
ContribuLing 2022 Programo Kontaktu nin Diskuto
Emblemo de La KontribuLing'

Enkonduko

Ekzistas gravaj diferencoj en disponeblo de lingvo-specifaj rimedoj, kiam venas la bitigo kaj komputila prilaboro de lingvoj. Siavice tio forte influas ekzistantajn datumojn kaj programaron, ĉu ili servas enigon de informo (kiel klavarmapoj, rekono de parolado aŭ teksto, dum retumado) aŭ ĉu pretigadon de datumoj kaj rilataj servoj (kiel serĉosistemoj, enciklopedioj kaj informejoj, lingvaj instruiloj, konversaciejaj robotoj ktp).

Kadre de la situacio, multenombraj projektoj estis lanĉitaj dum kelkaj lastaj jaroj por faciligi produktadon kaj kunuzadon de lingvaj rimedoj. Lasttempaj el ili plejparte celas kolekti datumojn, ekz. paroladojn aŭ tekstojn, vortarojn, terminarojn aŭ gramatikojn. Unu el la gravaj defioj estas permesi al ĉiuj facile uzi tiujn lingvajn rimedajn platformojn.

La KontribuLing'

La konferenco KontribuLing', kiu kunigas la kontribuojn de INALCO, Wikimédia France, Wikimedia MA kaj de BULAC, okazos la 22an-23an de aprilo 2022, rete kaj ĉeeste en Parizo (se kvarantenaj kondiĉoj permesos tion). La evento celas doni al la aranĝantoj de lingvo-rimedaj servoj la eblecon anonci siajn specifikaĵojn kaj sperton, kio permesos al uzontoj kontribui.

La ĉefa celo de La KontribuLing' estas permesi al la plej eble granda kvanto da uzontoj ekuzi la platformojn, por ili kontribuu estonte. La aldona utilo estas ebleco aperi aŭ disvolviĝi por grupoj de uzantoj, kiuj kunuzos samajn ilojn kaj servojn. Preferata estos ne kolektado de datumoj mem, sed ebleco kolekti datumojn per fortoj de kontribuontoj.

Given its international aspect, presentations and workshops in Contribuling will have live interpretation, allowing participants to fully participate in both French and English.

Attending the event

The project will consist of presentations of tools and platforms that can contribute to improving how they are designed and used. Language-specific workshops will help would-be contributors to use tools and platforms in relation to specific languages.

To attend the event, please fill in this form.

Aranĝa komitato

  • Reda Benkhadra (Wikimedia MA)
  • Adélaide Calais (Wikimédia France)
  • Johanna Cordova (Inalco / ERTIM / Amériques)
  • Émilie Guimier de Neef (Orange)
  • Molá Kɔŋgɔ́ (Idemi Africa)
  • Nonhouegnon Letchede (Idemi Africa)
  • Pierre Magistry (Inalco / ERTIM)
  • Elvis Mboning (NTeALan)
  • Damien Nouvel (Inalco / ERTIM)
  • Juliette Pinçon (BULAC)
  • Lucas Prégaldiny (Wikimédia France / Lingua Libre / UGA)
  • Jhonnatan Rangel Murueta (Inalco SeDyl)
  • Anass Sedrati (Wikimedia MA)
  • Bastien Sepúlveda (BULAC)
  • Emma Vadillo Quesada (Wikimédia France / Lingua Libre / Amériques)
  • Ilaine Wang (Inalco / ERTIM)

Partneroj