Strategio 2015/ Konsulto de la komunumo

This page is a translated version of the page Strategy/Wikimedia Foundation/2015/Community consultation and the translation is 79% complete.
Outdated translations are marked like this.

La Fondaĵo Vikimedio (WMF) estas neprofitcela, bonfara organizo kiu apogas kaj lanĉas ĉefe viki-bazitajn sciprojektojn kiel Vikipedion. Laborante kun kelkmil libervolaj kontribuantoj kaj legantoj, ni senĉese strebas kreskigi niajn projektojn kaj pligrandiĝi por dividi liberan, multlingvan sciaron kun la mondanoj.

Strategy consultation report

Gravas viaj ideoj. Ni prilaboras estontecan strategion por la WMF kaj klare bonvenigas proponojn kaj informojn de vi. Viaj spertoj kaj vidpunktoj helpos nin plivastigi niajn konvinkojn kaj atingi rezulton subtenontan nian celon. Ni legos viajn kontribuojn helpantajn por krei strategion, kiun ni diskutos poste en la komunumo.

Por pliaj informoj vizitu Fonon aŭ legu tiun blogaĵon.

Kiel kontribui?

Bonvolu legi pri la priskribotaj evoluoj kaj respondu la demandojn en la diskutejo.

La evoluoj

La interretejo ŝanĝiĝas. Por la sekvaj tri jaroj atendas ni plifortan efikon de almenaŭ du ĉefaj tutmondaj tendencoj:

  • La mondo iĝas portebla. Tendenco estas ke porteblaj aparatoj pli kaj pli iĝas la ĉefa (aŭ eĉ unuopa) metodo por enretiĝi. Niaj retejoj nepre estu pretaj por tio.
  • Plia miliardo da retuzantoj kapabliĝas entretiĝi (ĉefe azianoj, latinamerikanoj kaj afrikanoj). Tiuj uzontoj malhavas klaran imagon pri la Vikimedia projekto sed eble aliĝos kaj kontribuos volonte.

Niaj demandoj

Kiajn tendencojn mencius vi ĉefaj aldone al portebliĝo de enretiĝiloj kaj plimultegiĝo de uzantoj? Laŭ la estontecaj tendencoj, kiujn vi taksas gravaj: Kiaj aspektos sukcesaj, sanaj Vikimediaj projektoj?

Rakontu al ni viajn pensojn

Helpu formi l' estontecon de Vikimedia Fondaĵo per alklaki la suban butonon. Bonvenas viaj ideoj ekde kiam ni komencos la projekton.

Bonvolu memori ke ĉiuj respondoj puplikiĝos. Ni rajtos uzi kaj puplikigi ilin por esploraj aŭ aliaj celoj. Do ne sendu privatajn datumojn ĉi tien.