This page is a translated version of the page Abstract Wikipedia and the translation is 54% complete.
Outdated translations are marked like this.

Projekto

Ĉi tiu projekto konsistas el du partoj: la abstrakta Vikipedio kaj Vikifunkcioj.

La celo de la abstrakta Vikipedio estas lasi pli da homoj dividi pli da scioj en pli da lingvoj. La abstrakta Vikipedio estas koncepta etendo de Vikidatumoj.[1] En la abstrakta Vikipedio, homoj povas krei kaj konservi artikolojn de Vikipedio laŭ lingva sendependa maniero. Vikipedio en lingvo povas traduki ĉi tiun lingvan sendependan artikolon en sian lingvon. Kodo faras la tradukon

Vikifunktioj estas nova Vikimedia projekto, kiu permesas al iu ajn krei kaj konservi kodon. Ĉi tio estas utila en multaj malsamaj manieroj. Ĝi provizas katalogon de ĉiaj funkcioj, kiujn ĉiuj povas nomi, skribi, konservi kaj uzi. Ĝi ankaŭ provizas kodon, kiu tradukas la lingvon sendependan artikolon el abstrakta Vikipedio al la lingvo de Vikipedio. Ĉi tio permesas al ĉiuj legi la artikolon en sia lingvo. Vikifunktioj uzos sciojn pri vortoj kaj entoj de Vikidatumoj.

Ĉi tio proksimigos nin al mondo, kie ĉiuj povas partopreni la sumon de ĉiuj scioj.

Kio estas funkcio?

“Funkcio” estas vico de instrukcioj de komputila programo, kiu faras kalkulon surbaze de datumoj, kiujn vi provizas. Funkcioj estas formo de scio, kiu povas respondi demandojn, kiel kiom da tagoj pasis inter du datoj aŭ la distanco inter du urboj. Pli komplikaj funkcioj povas respondi pli komplikajn demandojn, kiel ekzemple la volumeno de tridimensia formo, la distanco inter Marso kaj Venuso en certa dato, aŭ ĉu du specioj vivis samtempe. Ni jam uzas funkciojn en multaj specoj de sciaj enketoj, kiel demandi demandon al serĉilo. La ŝablonoj nomataj {{convert}} kaj {{age}} en la angla estas ankaŭ ekzemploj de funkciecoj, kiuj jam estas uzataj en multaj Vikipedioj, verkita en vikiteksto kaj Lua kaj permane kopiita al ĉiu vikio, kie ĝi estas dezirata.

Pli da ekzemploj de funkcioj estas ĉe fruaj funkciaj ekzemploj, kaj tre malglataj skizoj pri kiel povus aspekti la interfaco estas ĉe fruaj mockups.

Resume, funkcioj faras kalkulon pri la donitaj datumoj, kaj respondas al demando, kiun vi havas pri ĝi.

Ĉi tiu nova Vikimedia projekto konstruos bibliotekon de funkcioj, verkitaj de volontuloj, por helpi respondi tiajn demandojn tra lingvoj. Konstruante nian bibliotekon de funkcioj, ni povas ebligi pli da homoj aliri kaj esplori senpagan scion per novaj manieroj.

Kio estas la abstrakta Vikipedio?

Vida klarigo de la projekto de la abstrakta Vikipedio kaj de Vikifunkcioj.

La termino “abstrakta Vikipedio” mem rilatas al la longtempa celo — ke ĉi tiu biblioteko de funkcioj iam ebligos krei lingvajn sendependajn artikolojn. Post kiam aliaj pecoj de ĉi tiu projekto staros, tio signifos ke iu ajn vikio — precipe malgrandaj ĝis mezaj vikioj — povos draste pliigi la nombron de disponeblaj artikoloj en sia lingvo. Ĝi ankaŭ signifas, ke redaktantoj povas dividi sciojn de sia kulturo kaj kuntekstoj kun pli granda kaj pli tutmonda spektantaro.

La nova vikio de funkcioj, “Vikifunkcioj”, disvolvos la kodigan infrastrukturon por ebligi ĉi tiun vizion. La “abstrakta Vikipedio” parto de la projekto komenciĝos ĉirkaŭ 2022.

Alivorte: ni povos kombini la funkciojn de la nova vikio, kun la datumoj kaj lingvaj informoj en Vikidatumoj, por generi naturlingvajn frazojn en iuj subtenataj lingvo. Ĉi tiuj frazoj tiam povas esti uzataj de iu ajn Vikipedio (aŭ aliloke).

Templinio

Partopreni

Fono

Artikolo en Signpost donas pli detalan enkondukon al la ideo. La suba materialo — esplorartikoloj, filmetoj pri paroladoj, prototipa programaro — ofertas multajn detalojn. Detala projekta plano por la disvolviĝo de Wikilambda ankaŭ haveblas.

Vidu la paĝon Historia propono por la longa listo de rilataj diskutoj, artikoloj, filmetoj kaj kompareblaj proponoj.

Originally, the project was code-named Wikilambda, derived from Lambda calculus. The name is still referenced in the name of Extension:WikiLambda and in the Wikifunctions logo which contains a lambda character.

Ĉefaĵoj inkluzivas:

Plia legado

Plano pri projekto

  1. Resumo: superrigardo de la projektoplano.
  2. Nomo: diskuto pri la nomo de la projekto.
  3. Celoj: kion ni provas atingi? Primaraj kaj duarangaj celoj.
  4. Organizo: kiel la disvolva teamo estus starigita.
  5. Postuloj: ĝeneralaj kondiĉoj, kiujn la projekto devas plenumi.
  6. Arkitekturo: superrigardo pri kiel la projektaj eroj funkcius kune.
  7. Komponentoj: individuajn programajn erojn, kiujn la projekto devas liveri.
  8. Taskoj: individuaj taskoj farotaj de la projektoj.
(unupaĝa versio)

Referencoj

  1. La novaj komponantoj (listigitaj en la disvolva plano por ka abstrakta Vikipedio) inkluzivas etendojn al Vikidatumoj, kies integriĝo (en la dua jaro de la projekto) postulas la konsenton de la komunumo Vikidatumoj antaŭ ol konservi la “abstraktan enhavon” tie aŭ en alia vikio (kiel ekzemple la nova Vikifunkcioj vikio evoluigita en la unua parto de la projekto, aŭ alia plurlingva vikio).