Tekniko/Ambasadoroj
Teknikaj ambasadoroj estas teknikemaj volontuloj, kiuj helpas aliajn Vikimedianojn pri teknikaj problemoj, kaj peras lokajn Vikimediajn vikiojn al evoluigantoj.
Unu el la celoj de la ambasadoraro estas certigi ke uzantoj estas sciigata pri teknikaj diskutoj kaj eblaj ŝanĝoj influonta ilin. La alia celo estas partoprenigi uzantojn kiel kolegojn en la evoluigado tiel, ke ili povas prikonsili kaj gvidi programaran evoluigon, ne nur prikomenti post fino de evoluigo.
Kion faras la Teknikaj Ambasadoroj?
Helpi aliajn uzantojn | Priatentu teknikajn diskutojn en via hejma vikio, kaj helpu viajn kolegajn Vikimedianojn per respondado el iliaj demandoj pri la programaro, ŝablonoj, ktp.
Se vi kapablas, helpu ilin diagnozi siajn problemoj kaj solvi problemojn rekontatajn de ili. Lernu ĉion pri la rolo nun. | |||
Transsendi teknikajn novaĵojn | Ricevu resumon de Teknikaj Novaĵoj liveratajn al via diskutpaĝo (aŭ komunuma diskutpaĝo) ĉiŭsemajne, kaj informu vian komunumon pri tio, kio efikos sur ĝi.
Invitu aliulojn aboni, kaj, se vi povas, helpu verki la informilon. | |||
Raporti cimojn | Se tro malfacile aŭ neeble estas solvi la problemon en via vikio, raportu problemojn kaj petojn por trajtoj en nia cimspuradilo ("Phabricator").
Atentu la diskuton en Phabricator kaj, se necesas, helpu la evoluigantojn. Kiam la problemo estas solvita, informu viajn samvikianojn en via hejmvikio. | |||
Komuniki kun evoluigantoj | Se vi ne kapablas uzi la retejon Phabricator, jen aliaj uzeblaj iloj:
| |||
Varbi aliajn Teknikajn ambasadorojn | Se vi konas tiujn, kiujn interesas teknika ambasadoriĝo, vi povas inviti ilin aliĝi.
Vi povas ankaŭ montri la ĉi-suban uzantoskatolon en via uzantopaĝo, kaj kopii ĝin al via hejmvikio:
| |||
Partopreni plu | Se vi volas fari preter ambasadorecaj aktivecoj, vi povas helpi multmaniere.
Vi povas helpi gvidi la laboron de niaj evoluigantoj, aŭ mem ekdezajni, ekprogrami, ektraduki, aŭ ektesti programaron. |
Rimedoj por Teknikaj ambasadoroj
Teknikaj novaĵoj | Teknikaj Novaĵojo estas resumoj de teknikaj ŝanĝoj influonta uzantojn. Vi povas igi ili liverata en vian diskutejon (aŭ en komunuman diskutpaĝon) ĉiusemajne, kaj informi vian komunumon. | |
Terminaro | Se vi ne konas kelkajn teknikajn terminojn aŭ projektojn, la Terminaro estas bona deirpunkto. Multaj teknikaj terminoj estas listigitaj tie, kaj ili ofte montras tien, kie haveblas pli da informoj. | |
Dokumentaro pri MediaVikio | Multo da dokumentoj pri MediaVikio kaj ĝiaj kromprogramoj estas havebla ĉe mediawiki.org. | |
Teknikaj blogoj | Gravajn ŝanĝojn kaj novajn trajtojn anoncas la teknika blogo de la Fondaĵo Vikimedio. Vi ankaŭ povas uzi la serĉilon. Vidu ankaŭ la blogerojn en Phabricator. | |
Teknika serĉilo | Ĉi tiu ilo, funkcianta per Google, traserĉas multajn rimedojn samtempe. |
Se vi ne povas trovi la informon serĉata de vi en la ĉi-supraj lokoj, vi povas lasi mesaĝon en la Teknikan forumon aŭ sendi retmesaĝon al la ambasadora dissendolisto.
Post kiam vi trovis la serĉiton, ne forgesu aldoni ĝin al la Terminaro (se ĝi ne jam estis priskribita tie) por helpi viajn kolegajn Vikimedianojn. |