Wikimedia Foundation elections/Board elections/2006/Candidates/eo

Baloto por la Administra Konsilantaro de 2006
Organizado


Reguloj por la kandidatoj edit

Ĉi teksto estas traduko. Nur la oficiala anglalingva teksto estis aprobita de la tri balotoficaluloj. Se estas malsamo aŭ ambigueco la originala anglaligva teksto validos.

Sur ĉi paĝo, la kandidatoj en la baloto por la Administra konsilantaro de Wikimedia povas sin prezenti. Almenaŭ unu delegito estos elektita por mandato finiĝonte en julio 2007.

Por kandidtatiĝi vi devas esti redaktinta almenaŭ 400 foje en la projekto Wikimedia el kiu vi voĉdonas; redaktoj estu faritaj el sama konto, unua redakto estu okazinta almenaŭ 90 tagojn antaŭ le 1-an de aŭgusto 2006 00:00 (UTC).

Rimarku ke vi ne povas partopreni la konsilantaron anonime : vi nepre publike konigu vian veran identecon. La kandidatoj ankaŭ devos nepre plene diskoniĝi ĉe ĉu User:Aphaia ĉu User:Essjay ĉu User:Datrio ĉu iu alia nomota persono, krom se jam estis farite en la antaŭaj balotoj. Ni rilatos kun vi por pli da detaloj. La kandidatoj kies identeco estos konfirmita ĉe la oficialaj organizantoj havos la vorton "konfirmita" apud sia nomo.

Bonvolu kopii la modelon kaj plenigi ĝin per la petataj informoj. Por ne favori kanditaton pli ol alian bonvolu enskribiĝi lau via uzula nomo en alfabeta ordo konforme al la algoritmo de unikoda alfabeta ordigo.

Vi rajtas verki vian kandidatiĝon en iu(j) ajn lingvo(j) sed ni rekomendas al vi enmeti la anglan. Via kandiatiĝo ne devas longi pli ol 1000 vortojn en kiu ajn lingvo . Volontuloj tradukos vian kanditatiĝon en aliajn lingvojn kaj ni klopodos por ke la kandidatiĝoj estu alireblaj en kiel eble plej multe da lingvoj. Ni klopodos por ke la sinprezentoj estu legeblaj en kiel eble multaj lingvoj, sed ni ne povas garntii ke ĉio estos tradukita. Ju pli mallonge kaj ju pli frue vi verkos vian sinprezenton, des pli da ŝancoj estos ke ĝi estos tradukita.

Fine bonvolu enskribi vian nomon kaj ĉiujn lingvojn en kiuj vi proponas vian kandidatecon en la sekcion rapida vido de la kandidatoj.


Ekzemplo edit

Bonvolu aldoni viajn informojn sub la sekcio "Kandidatoj", sekvante ĉi modelon :

=== [[User:Uzula nomo]] ===

{{Election candidates ML/Eo
|Uzulo=         Via uzula nomo ĉe meta
|Vera nomo=     Via vera nomo
|Loĝloko=       Kie vi loĝas
|Aĝo=           Via aĝo (malpli ol dekokjarulo ne rajtas kandidatiĝi)
|Paĝoj=         ligiloj al viaj uzulaj paĝoj
|Partoprenante de=        de kiam vi ekkontribuas
|Projektoj=     projektoj en kiuj vi partoprenas
|Lingvoj=       lingvoj en kiuj vi partoprenas
|Kontribuoj=    ligiloj al viaj kontribuoj
|Kandidatiĝo=
                (bonvolu en ne pli ol 1000 vortoj)
|Demandoj=     kie oni povas starigi al vi demandojn
}}


Listo edit

Kandidatoj edit

Vidu ankaŭ fintradukotajn kandidatiĝojn.

redaktu la kandidatprezentoliston

AaronSw edit

-Konfirmita.--BradPatrick 15:05, 28-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo AaronSw
Vera nomo Aaron Swartz
Loĝloko Cambridge, Massachusetts, Usono
Aĝo 19
Uzula(j) paĝo(j) en:User:AaronSw
Partoprenante en Wikimedia de sekvas evoluon ekde 2001, kontribuas ekde 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas en.wikipedia, en.wikisource, en.wikiquote
Lingvoj en kiuj mi partoprenas precipe la angla
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en.wikipedia, en.wikisource, en.wikiquote, en.wikinews, meta.wikimedia, wikimania2006
Mia kandidatiĝo Ekde januaro la trafiko de Vikipedio pli ol duobliĝis, tio kaŭzis ankaŭ pligrandiĝintan premon al la homoj malantaŭ la projekto. Kiel rezulto, la Fondaĵo Wikimedia troviĝas nun ĉe grava turnopunkto: ĝi devas evolui de la malgranda grupo de individuoj al daŭre ekzistanta organizo. Mi kandidatiĝas por prezenti la komunumon en tiu transiro kaj por certigi nian fildelon al la ĉefaj niaj valoroj:
  • Kunlaboro. Niaj problemoj ne povas esti solvitaj per dono de la potenco al la ĝustaj homoj, kompanioj aŭ ŝtatoj; anstataŭe, ni bezonos ĉies kontribuon. Legantoj devas esti inspirigitaj ekredakti, redaktantoj devas esti inspirigitaj okupiĝi pri la politiko, politikuloj devas esti inspirigitaj helpi pri la tagordo de la Konsilio. Mia laboro kiel membro de la Konsilio estas reprezenti la komunumon: publikigi detalojn de tio, kion aktuale faras la Konsilio, kaj opiniesplorado inter la membroj de la komunumo pri tio, kion la Konsilio faru.
  • Renovigo. Softvaro ne estas neŭtrala; ĝia strukturo influas al tio, kiel vi uzas ĝin. Ĝis nun ni okupiĝis pri simple subteno de funkcianta softvaro. Ni ankaŭ devas labori pri ĝia plibonigo: envolvo de pli da homoj, aldono de novaj funkcioj dezirataj de la komunumo kaj ebligo de plena uzo por ĉiu. Ĉar, en tre reala maniero, la softvaro kontrolas la paĝaron, la kontrolanto de la softvaro havas grandegan potencon. Ni devas esti certaj, ke la komunumo, sed ne privataj kompanioj aŭ individuoj, decidas pri la evoluo.
  • Kresko. Alexa raportas, ke 5% de retumantoj vizitas Vikipedion. De unu flanko, tio estas sufiĉe impresa. De la alia flanko, tio signifas, ke 95% ne vizitas. Estas multe da homoj por venigi. Tamen eĉ inter tiuj, kiuj legas Vikipedion, malmultaj komprenas, ke ili povas ankaŭ verki ĝin, jam ne parolante pri aliaj ĝiaj taskoj. Samtempe tio, kion ni jam faris, estas modelo por la mondo. Gvidantoj en ĉiu kampo esperas apliki la vikipedian magion por siaj propraj taskoj. Tiaj taskoj povas necesigi novajn organizojn, novan softvaron aŭ novajn strukturojn, sed nia granda celo restas la sama: radikala kunlaboro por ebligi al ĉiu nelimigitan aliron al la tuta scio en la mondo.

Legu pli pri tiuj temoj... (en)

Pri mi: Antaŭ ses jaroj mi faris mian unuan interretan programon. Mi nomis ĝin theinfo.org, tamen la ideo estis esence la sama, kiel tiu de Vikipedio. Ne surprizas, ke ĝi ne iĝis populara, sed mi ne ĉesis pensi pri la problemo. Ekde tiam mi kunaŭtoris RSS 1.0 specifikacion, laboris pri specifikacioj por Semantic Web kaj estis inter la fruaj dungitoj ĉe Creative Commons. Plej laste mi kunfondis Reddit, kiu, post unu jaro, jam estas inter la 1500 plej vizitataj paĝaroj en Interreto (laŭ Alexa).

Bonvolu lasi demandojn tie User talk:AaronSw


alex756 edit

-Konfirmita.--BradPatrick 03:19, 29-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo alex756
Vera nomo Alex T. Roshuk, Esq.
Loĝloko Brooklyn, New York, Usono
Aĝo 50
Uzula(j) paĝo(j) meta en
Partoprenante en Wikimedia de Aprilo 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas Precipe anglalingva Vikipedio, mi partoprenis en pluraj aliaj projektoj, sed laste estis minimume.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla, Franca (okaze), iom da Rusa (anonime)
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en fr meta
Mia kandidatiĝo Legu alilingve : en (originale), ja
Bonvolu lasi demandojn tie Vidu mian diskutpaĝon je meta aŭ alex756 ĉe nyc (punkto) rr (punkto) com. Dankon kaj mi petas vin : balotu !


Arno Lagrange edit

Konfirmita. --Aphaia 02:30, 10-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo ArnoLagrange
Vera nomo Arno Lagrange
 
Arno Lagrange
Loĝloko Bellegarde-du-Razès, Aude, Francio
Aĝo 50-jara
Uzula(j) paĝo(j) eo:Vikipediisto:ArnoLagrange, fr:Utilisateur:ArnoLagrange, Hejmpaĝo (eo fr)
Partoprenante en Wikimedia de 19-a de decembro 2002
Projektoj en kiuj mi partoprenas eo:Vikipedio, fr:Wikipédia, meta, Vikifontoj (eo Wikisource), fr:Wiktionary,

Vikivortaro (eo:Wiktionary), en:Wiktionary

Lingvoj en kiuj mi partoprenas eo, fr, en, de (kaj kelkfoje en aliaj)
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj eo, fr, en, de, meta, wikisource, eo:Wiktionary
Mia kandidatiĝo Mi kandidatiĝas por defendi en la administra konsilantaro lingvan egalrajtecon, ke oni klopodu trovi rimedojn por ke partoprenantoj en iu ajn el la projektoj en iu ajn el la lingvoj povu egale partopreni diskutojn kaj decidojn, ĉar bedaŭrinde ĉiuj gravaj diskutoj kaj decidoj per diversaj rimedoj daŭre konstante okazas precipe nur en la angla, malebligante al neregantoj de la anglo-usona iel ajn partopreni en iaj gravaj decidoj. Vera multlingveco kaj eĉ konsidero ekuzi internacian helplingvon estas nepra. Legu pli
Bonvolu lasi demandojn tie Kandidatiĝo por la Fidataro


Arnomane edit

Konfirmita -- BradPatrick 16:57, 28-a de Auxgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Arnomane
Vera nomo Daniel Arnold
 
Daniel Arnold en Wikimania 2005
Loĝloko Gräfenberg, Franken, Germanio
Aĝo 25
Uzula(j) paĝo(j) precipe: commons:User:Arnomane, w:de:Benutzer:Arnomane

aliaj: User:Arnomane, w:en:User:Arnomane, n:de:Benutzer:Arnomane, w:ar:User:Arnomane

Partoprenante en Wikimedia de 15/16-a de Marto 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas Wikimedia Commons (Burokrato), de.wikipedia (Admin), OTRS, Meta, en.wikipedia, de.wikinews

Kelkaj el miaj subprojektoj (t.e. projektoj mi estas forte implikita) apud mia administra laboro ...

Germanlingva Vikipedio :

Komunejo:

  • Redizajnado de la komuneja interfaco kaj ĉiuj helppaĝoj (vidu ekzemple Hilfeseitenwartung kaj Toolintegration) komunejaj gvidlinioj (kiaj pemesilinformoj, vidu ekzemple Lizenzen), petoj al eksteraj paĝaroj lasi sian materialon laŭ libera uzo.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Germana (denaske), angla (altnivele) kaj iom da franca (mi taŭge legas, sed por sencoplene verki estas nesufiĉe)
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj de.wikipedia, komunejo, meta, en.wikipedia, de.wikinews, ar.wikipedia,

apud tio la plej multaj kontribuoj de IP 131.188.24.186 en diverslingvaj versioj (foje kun mia kromnomo subskribitaj, plej ofte ne); precipe ligitaj al mia adminstra laboro en Komunejo

Mia kandidatiĝo Slogano : Simple agu kaj priparolu poste - ne inverse.
  • Komunikado inter projektoj: Rapidege daŭre kaj konstante solviĝas en niaj diversaj vikioj multaj aferoj sendepende unuj de la aliaj. Mi ekkonis aron da spritaj eltrovaĵoj kiujn diversaj personoj konas kaj konservas kiuj funkcias nur en iaj projektoj. Pro tio mi dezirus plibonigi la komunikadon inter la projektoj tiel ke la komunumoj povu profiti unu de la alia. Tial mi ekkonsciis pri la tre mallarĝaj teĥnikaj eblecoj por simple komuniki inter la komunejo kaj la aliaj komunumoj kaj pro tio volis malfotrtigi la streĉojn inter la projektoj kaj kunigi la homojn. Sur tiu bazo mi verkis la unuan version (intertempe anastataŭigitan) de la nun centra komuneja ilo "CheckUsage" (vidu Bilduzo) kaj ekhavis apud aliaj aferoj la ideon de "Commonsticker" kun Duesentrieb (kiu kompreneble sole programis ĝin); bonvolu rigardi CommonsTicker, kaze ke vi ne jam konas ĝin.
  • Komunuma konsilantarano: Mia propra kompreno estas ke mi dezirus esti komunumano en la konsilantaro. Mi dezirus enporti en la konsilantaron problemojn kaj solvojn de nia diversaj lingvokomunumoj. Kompreneble mi povas enporti ankaŭ aron da propraj spertoj, kiel ekzemple pri "presita Vikipedio" - unu el niaj precipaj celoj. Tial mi ne dezirus eniri la konsilantaron por fari "grandan politikon", ankau ĉar mi kredas je labordisdivido inter konsilantaranoj kaj je malferma (ne elitista) meritokratio en surretaj projektoj.
  • Helpo al memhelpo: Mi estas konvinkita, ke egalrajtecon inter niaj diversaj lingvokomunumoj oni povas atingi nur per aktiva partoprenado kaj per la ĝustaj liberprogramaj iloj. Por mi ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas same bonvenaj, sed ni ne povas atingi egalrajtecon per proklamoj de la konsilantaro. Mia vidpunkto tiuteme ke la precipa tasko de la Wikimedia Fondaĵo celante garantii egalrajtecon de la komunumoj (apud landaj wikimediaasocioj) estas dediĉi ankoraŭ pli da atento al funkcioj en la venontaj Mediawiki-versioj, kiuj ebligos al homoj pli simple kontaktiĝi trans projektaj kaj lingvaj limoj.
Bonvolu lasi demandojn tie commons:User talk:Arnomane/WMF board election 2006 (germane aŭ angle)


Charles Matthews edit

Uzula nomo Charles Matthews
Vera nomo Charles Matthews
 
2006
Loĝloko Cambridge, Britio
Aĝo 52
Uzula(j) paĝo(j) en:User:Charles Matthews
Partoprenante en Wikimedia de 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas en-wikipedia
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla (tradukoj al la angla kaj interlingvaj ligiloj )
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj [1]
Mia kandidatiĝo Mi kandidatiĝas kun sperto kaj kapabloj utilaj pro la Fidataro. Mi ne estas teĥnikisto, kaj ne aktivis sur meta, preferante fokusiĝi sur en-vikipedio.

Mi venas sen specifa ŝablono por la Fondaĵo. Kia manifesto mi dirus ke ni ankoraŭ devas plibonigi la rilatojn inter diversaj aferoj. Aplikante la plej bonajn spertojn de longdistanca lernado, kiam ni scias ke fakta enteno estas longvica fenomeno (por paroli laŭmode), signifas ke ni kaj devas adicie esti fajnaj kaj pli bonaj en la homaj scioj. La celo estas fariĝi ĉionentenantaj sed ankaŭ kompreneblaj kaj komprenantaj je globala skalo. Jen ambiciaj sloganoj.

Fono : mi havis 11-jaran postdktoriĝan akademian sperton (1978-1989), en la Universitato de Cambridge, kun jaroj en Francio kaj Usono. Poste mi estis voluntula laboristo en diversaj kuntekstoj, inkluzive de reklama kaj monkolekta laboro. Mi verkis du librojn (unu konvencian kaj unu surrete kun korea amiko publikigita) kaj pli ol cent artikolojn. Mi vojaĝadis kia eksterlanda bobelpakita turisto en Japanio Sudkoreio kaj laste Ugando kie mi faris tre bonvenitan prelegon pri Vikipedio. Mi parolas sufiĉe taŭge france kaj ruse. Mi estis edzo kaj patro dum tiu tuta tempo.

La rolo de la Fidataro : kion alian surreta etendita komunumo povas postuli de sia propra konsilantaro ? La Fidataro devas pluteni la plej gravan iam ekzistantan hipertekstan enteneron. Kelkaj netuŝeblaj aferoj kiaj "vikikulturo" , "motiviga laboretoso", "valoraldonado" estas pli ol mono. La grandeco de wikimediaj projektoj nun signifas ke rigora regado foje nepras, sed la plej granda defio restas la klopodado de popolo verkanta en vikiaj projektoj en plej vasta kunteksto. En la ĉiutaga funkciado de la paĝaroj, tio signifas ne lasi eliĝi el la vido la malnovskolan pensmanieron.

Mallonge, mi havas eksteran sperton, komunikokapablojn, kaj tradician aliron al vikioj.

Bonvolu lasi demandojn tie User:Charles Matthews/WMF Board Election 2006


Cimon Avaro edit

Konfirmita --Aphaia 14:12, 5-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Cimon Avaro
Vera nomo Jussi-Ville Heiskanen
 
Loĝloko Helsinko, Finnlando
Aĝo 40-jara kaj duono
Uzula(j) paĝo(j) precipe en:User:Cimon Avaro, fi:User:Cimon Avaro (mi havas dekduon da malpli uzataj)
Partoprenante en Wikimedia de 13-a de Aprilo 2003 (kaj anonime en kelkaj antaŭaj tagoj)
Projektoj en kiuj mi partoprenas Angla Vikipedio, Finna Vikipedio, (Mi ankaŭ redaktis iom ete en Vikifontoj kaj simplangla, en skota kaj interligis en projektoj en dekduo da lingvoj )
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Finna, Angla, Skota
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj En-wikipedia, Fi-wikipedia, En-Wikiquote, Meta
Mia kandidatiĝo  
Ĝi estas kritikema
por la Wikimedia Fondaĵo en proksima venonteco ĵeti pontojn por superpaŝi la disdividojn inter la fidataro kaj la komunumoj en la diversaj projektoj. Tiucele mi klopodos esti kiel eble plej alirebla laŭ miaj eblecoj kaj miaj lingvaj kapabloj, per IRC (kie mi kvazaŭ konstante ĉeestas kaj per retpoŝto (cimon_avaro (ĉe) yahoo.co.uk) kaj aktivanta sur la plej gravaj diskutlistoj. Aldone al ricevado de komentoj kaj ties respondado, mi aktive konsultos kaj proprainiciative, unuope, la personojn kies laboro por la projekto mi taksas bona kaj ŝajnas al mi porti en sia koro la taskon de la fondaĵo.
Mia engaĝiĝo
sine de wikimedia efektiviĝis precipe sur la anglalingva vikipedio en kiu mi enkalkulas kiel daŭriĝemaj kontribuaĵoj la lanĉo de Ne mordu novulojn kaj de la purigprojekto (por kiu mi ĝuis la helpon de Stevertigo kaj Angela). La artikoloj kiujn mi verkis kaj redaktis ne apartenas al mi kaj ne longe konservos grandan parton de la aldonoj kaj ŝanĝoj kiujn mi faris, sed tiuj du ne estus kreitaj sen mia instigo (aŭ almenaŭ ne tiel frue en la projekto).
Por la fidatara baloto
Mi kandidatiĝis ambaŭfoje kiam postenoj estis balotitaj. La unuan fojon mia partopreno en la baloto estis klopodi konservi al la diskutoj afablan tonon, milde eluzi persvadon por limigi klaĉojn inter kandidatoj kaj levi la debaton al la venonta direkto de la ĵus kreita fondaĵo. La duan fojon mi opiniis ke estis utile por la sano de la gvidantoj de la fondaĵo proponi al la ekselektitoj veran defion kun fidindaj kontraŭuloj, sciante ke ili ĝuas la konfidemon de la komunumo. Ĉi foje ĉar posteno vere malfermiĝas mi penos esti elektita, dezirante ke ĉiuj bonaj kandidatoj eniros la konkuron igante ĉi baloton vera debato koncerne la estontan direkton kiun ni decidos alpreni por ĉi nobla entrepreno por la bono de la tuta homaro, de nia planedo kaj preter.
Por fora futuro
Mi antaŭvidas la estonton de la projektoj de wikimedia disvolviĝi dum jardekoj kaj jarcentoj kaj estas utile konservi ĉi aspekton en la menso; ĉiuj etanimaj disputoj nature malkreskos kun la paso de la tempo ĝis fariĝi nur piednotoj pro la efiko de la atentema ekzamenado de la okulo de la eterneco. Dum la venontaj jardekoj Wikimedia okupos ankoraŭ pli unuavican lokon en la reto, kaj la maniero en kiu ni nin direktos influos la tutan teksaĵon, kaj ĝis nun nia influo sendube estis malgrava : "malhelpi la reton suĉi". Tiucele ni devas nepre kunagi kun la diversaj organizaĵoj kiuj disdividas kaj protektas la samajn principojn kiel ni kiaj menciinde : EFF, FSF, Software Freedom Law Center, kaj Creative Commons.
Bonvolu lasi demandojn tie User:Cimon_Avaro/Candidacy_2006


Eloquence edit

Konfirmita --Aphaia 00:22, 12-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Eloquence
Vera nomo Erik Möller
 
Loĝloko Berlino, Germanio
Aĝo 27 jara
Uzula(j) paĝo(j) en.wikipedia (admin.), mediawiki (kodo kaj vikio), meta (admin.), commons (admin.), en.wikinews (admin., burokrato), de.wikipedia (admin., okaza kontribuanto), de.wikinews (okaze)
Partoprenante en Wikimedia de Decembro 2001 (registrita)
Projektoj en kiuj mi partoprenas vidu sube
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Germana (denaske), Angla (altnivele)
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en.wikipedia, en.wikinews, commons (+du robotoj), meta, de.wikipedia, de.wikinews
Mia kandidatiĝo

Miaj realigoj:

Iniciatis Vikinovaĵojn kaj Wikimedian Komunejon; gvidanta evoluigisto de WiktionaryZ/Wikidata; kuniniciatinto de la Difino de Libera Enteno; internacia preleganto kaj aŭtoro publikiginta pri vikioj; etendita socia reto ligita al multaj organizaĵoj kaj individuoj; jaroj da kontribuoj kaj gvidado en multaj Wikimediaj entreprenoj. Vidu mian "Vikian CV".

Miaj celoj:

Garantii ke la organizaj procesoj estu malfermaj, partoprenivaj, multlingvaj kaj transparentaj

Legu pli (anglalingve)

Ekvilibri organizan profesiecon kaj volontulajn kontribuadojn, harmonie

Legu pli (anglalingve)

Promocii senĉesan malferman komunuman dialogon pri la estonteco de la projektoj

Legu pli (anglalingve)

Garantii la adapteblecon de ĉiuj projektoj kaj procesoj sur multaj niveloj

Legu pli (anglalingve)

Konstrui vastan, globalan partnerecreton kun individuoj kaj organizaĵoj

Legu pli (anglalingve)

Plirapidigi noveltrovadon en ĉiuj ekzistantaj kaj estontaj projektoj

Legu pli (anglalingve)

Efektivigi la promeson alporti liberan sciaron al la disvolviĝonta mondo

Legu pli (anglalingve)

Disvolvi sanan leĝan defendstrategion kaj garantii konsistajn leĝajn standardojn

Legu pli (anglalingve)

Detala kampanja platformo, entenanta intervjuon kun la kandidato ;-) (anglalingve)

Bonvolu lasi demandojn tie User talk:Eloquence/Platform 2006


Evrik edit

Konfirmita --BradPatrick 03:21, 29 August 2006 (UTC)[reply]
Uzula nomo Evrik
Vera nomo Bruce Andersen
 
Bruce Andersen
Loĝloko Filadelfio, Pensilvanio, Usono
Aĝo 42-jara
Uzula(j) paĝo(j) en:User:Evrik
Partoprenante en Wikimedia de 21-a de Julio 2005 kun unua registrita kontribuo John Doe. Unua anonima kontribuo (Urbanization) la 21-an de Januaro 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas commons, wikt, wikisource wikibooks, wikiquote kaj meta
Lingvoj en kiuj mi partoprenas en, de kaj es
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en, es, de, komunejo ,wikt, wikisource, wikibooks, wikiquote kaj meta
Mia kandidatiĝo Aliaj lingvoj : Ar; Ca; Chr; Cs; De; En; Eo; Es; Fi; Fr; Hu; It; Ja; Nl; No; Pl; Pt; Ru; Tl; Tr; Zh;
Bonvolu lasi demandojn tie en:User talk:Evrik


Improv edit

Uzula nomo Improv
Vera nomo Pat Gunn
 
Loĝloko Pittsburgh, Pennsylvanie, Usono
Aĝo 28 jaroj
Uzula(j) paĝo(j) en (aliaj paĝoj sed sen signifoplena enteno )
Partoprenante en Wikimedia de fine de 2002 (enskribita en la retpoŝta listo de Nupedia antaŭe)
Projektoj en kiuj mi partoprenas precipe enwiki
Lingvoj en kiuj mi partoprenas angla. Okaze mi legas artikolojn en la germana, hispana, kaj japana vikipedioj sed mi ne taksas mian regon de la gramatiko sufiĉa por kontribui.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en redaktokontilo
Mia kandidatiĝo Mi vidis la projekton ekflugi kaj mi estis en ĝi implikita (mi ankaŭ estis implikita enUsenet kaj diversaj aliaj komunumaj projektoj) dum jaroj. Legante multajn kunvenprotokolojn, mi opinias ke mi povas kontribui al la diskutotipoj kiujn naskas la regado de la projekto. Mi kredas je jenaj aferoj :
  • mondonaco devus esti establita (se tio ne jam estas farita) por alporti financan subtenon al la fondaĵo ;
  • esplori pri novaj monfontoj kiuj ne endanĝerigus la senreklaman kaj liberan politikon ;
  • la fidataro estu plu konservema en sia oficiala ĉiutaga agado, kaj agi nur kiam montriĝas necesa por la bono de la projekto.
  • kiel eble eviti la konstrukostojn de infrastrukturoj, por certiĝi ke la projekto restu pagipova, nekoruptebla kaj fleksebla ;
  • esplori la vojojn por prezenti la datumojn kiujn ni posedas en aliaj formatoj krom tiu de la teksaĵo profite al la homaro ;
  • esti ege singardema por eviti la riskon enmeti la projekton en juran militon.

Se mi estos elektita, mi promesas konsideri la postenon kun seriozeco, dediĉi tempon kaj necesajn penojn por esti produktiva fidatarano.

Bonvolu lasi demandojn tie Borita? Demandoj koncerne la fidataron por Improv


Kelly Martin edit

Konfirmita .--BradPatrick 04:28, 9-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Kelly Martin
Vera nomo Kelly Martin
 
Loĝloko Niles, Illinois, Usono
Aĝo malfrua 30-a
Uzula(j) paĝo(j) enwiki, dewiki (pli malpli), Komunejo, meta
Partoprenante en Wikimedia de decembro 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas enwiki, komunejo, meta (okaze)
Lingvoj en kiuj mi partoprenas angla, mi legas la germanan sed ne sufiĉe por kontribui.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj enwiki redaktokontilo, komunejo, meta
Mia kandidatiĝo Mi kandidatiĝas por la Fidataro ĉar al tio instigis min iuj kies opinion mi emas fidi. Mi ne tion estis intencinta,sed kiam iuj kiujn mi fidas konaktadas min por peti min fari ion, mi emas serioze prikonsideri la peton.

Mia proklamo :

  • garantii la rspondecon de la Fondaĵo al sia uzularo kaj sia subtenantaro ;
  • konstrui la necesajn substrukturojn por la vizitantokreskado kaj interesi ilin al la aliaj projektoj ;
  • plibonigi la internan komunikadon de la Fondaĵo , inter la fondaĵo kaj la projektoj kaj inter la projektoj kaj la evoluigistoj ;
  • rekruti volontulojn kaj se necese dungitojn por garantii ke kio estas farenda estu finfarita akurate ;
  • flegi partenerecojn kun tiuj kiuj respektos niajn fundamentajn principojn kaj profitos al niaj misioj ;
  • labori en la perspektivo de prudenta kreskado en ekonomia daŭriĝema kunteksto kaj tio en korekta tempo
Bonvolu lasi demandojn tie enwiki diskutpaĝo


Kim Bruning edit

-Konfirmita.--BradPatrick 03:30, 29-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Kim Bruning
Vera nomo Kim Bruning
 
Loĝloko Nederlando
Aĝo 28
Uzula(j) paĝo(j) en:User:Kim Bruning
Partoprenante en Wikimedia de Redaktas regule ekde la 7-a de novembro 2003. (La unua redakto: 7 nov 2001).
Projektoj en kiuj mi partoprenas Mia hejma vikio estas en.wikipedia. Mi helpis per konsiloj al nl.wikipedia kaj en.wikinews, mi ankaŭ estas de temp' al tempo envolvita en rapidigo de la ellaboro de iloj kiel vandalfighter kaj mi nun penas kolekti homojn por kolekti iom da sociologia statistiko pri Vikipedio. Ĉeestintaj en Wikimania probable estis en unu el la diskutoj, kiuj rezultiĝis el tio.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Mi studis la nederlandan, la anglan, la germanan, la francan kaj la latinan en lernejo kaj iomete da aliaj alitempe. Denaske mi parolas la nederlandan kaj la anglan, mi povas esprimi min en la germana, kaj miaj franca kaj latina estas ne plu tre bonaj.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj * en
Mia kandidatiĝo Aliaj lingvoj : Chr; De; En; Eo; Es; Fr; Hu; Ja;
Bonvolu lasi demandojn tie en:User Talk:Kim Bruning/board


Linuxbeak edit

Konfirmita Aphaia 22:34, 6-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Linuxbeak
Vera nomo Alex Schenck
Loĝloko North Scituate, Rhode Island, Usono
Aĝo 19
Uzula(j) paĝo(j) enwiki, commons:User:LinuxbeakKomunejo, meta
Partoprenante en Wikimedia de Marto 2005
Projektoj en kiuj mi partoprenas enwiki, komunejo (okaze kaj kutime anonime ), meta
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla. Mi kapablas legi kaj paroli la francan (kun iom da malfacilo) kaj legi iom da germana.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj enwiki, komunejo, meta, (redaktokontilo)
Mia kandidatiĝo Mi kandidatiĝas por la konsilantaro ĉar mi opinias ke ĝi bezonas pli « implikitan » anon por pli bone kompreni kaj direkti la rapidan evoluon de Wikimedia. Kia burokrato, IRC-uzanto kaj grava partoprenanto de vikipedio, mi opinias ke mi povas enblovi en la konsilantaron pozitivan refreŝigan energion.

Mia proklamo :

  • advokato por la uzuloj de la Wikimediaj projektoj en kazoj kiuj necesigas atentigi la konsilantaron ;
  • helpi plibonigi la bildon de la Wikimediaj projektoj por kreskigi la entuziasmon de la publiko;
  • enporti la vidpunkton de la uzuloj en la konsilantaron;
  • forigi la burokratecon kaj la paperaĉaron celante igi la projektojn pli produktivaj;
  • reaserti la volon de Wikimedia kaj aparte de Vikipedio konstrui enciklopedion;
  • utili kiel vetrurilo por ideoj zorgoj kaj sugestoj.
Bonvolu lasi demandojn tie enwiki diskutpaĝo


Mindspillage edit

Konfirmita --Aphaia 00:21, 12-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo Mindspillage
Vera nomo Kathleen (Kat) Walsh
 
Loĝloko Herndon, Virginia (proksime de Washington, DC), Usono
Aĝo 23
Uzula(j) paĝo(j) en.wikipedia, meta, wmf, en.wikinews
Partoprenante en Wikimedia de Junio 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas Wikipedia kaj Wikinews (angle), Meta, kelkaj kontribuoj ĉe Commons, Simpligita Angla, kaj diversaj aliaj projektoj Ankaŭ OTRS administranto kaj Komunikadkomitatanino.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla; povas uzi sed ne redakti en baza hispana
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en.wikipedia, meta, en.wikinews
Mia kandidatiĝo Mia implikiĝo en Wikimedia inkluzivas, inter alie, korespondadon konfliktosolvadon kaj partoprenon en la komunikadkomitato. Mi ankaŭ reprezentis wikimedia-n antaŭ la gazetaro, dum prezentoj kaj fronte al organizaĵoj kiaj la Memormuzeo pri la Holokaŭsto kaj la Kongresa Biblioteko (Usono).

Miaj celoj :

  • Plibonigi la komunikadon inter la komunumo mondskale kaj la Fondaĵo Wikimedia, tenadi kontakton kaj partoprenadon en la uzulara komunumo, kaj interesiĝi pri la zorgoj kaj demandoj de ĉiuj projektoj.
  • Establi pli klarajn procesojn koncerne la rilatojn inter la Fondaĵo kaj la komunumo, kaj ankaŭ ties respektivaj roloj kaj respondecoj
  • Trovi kompetentulojn por plenumi necesajn taskojn.
  • Ludi aktivan kaj rspondecan rolon koncerne la decidojn de la Fondaĵo
  • Kuraĝigi la serĉadon celante pli bone fokusi niajn penojn.
  • Disvolvi partnerecojn inter la Fondaĵo kaj organizaĵoj kiuj povas helpi nin progresigi nian mison.
  • Subteni kaj defendi nian mision por provizi kaj produkti senpagajn kaj liberajn entenojn.
  • Mondskale informi la komunumon pri Wikimedia, ties misio kaj ties projektoj tra publika implikiĝo.
Bonvolu lasi demandojn tie User talk:Mindspillage/Board candidacy.


Oscar edit

Uzula nomo Oscar
Vera nomo Oscar van Dillen
Loĝloko Rotterdam, Nederlando
Aĝo 48
Uzula(j) paĝo(j) meta, nl.wikipedia, nl-projektoj, komunejo; baze mi havas paĝojn dissemitajn tra la projektoj ligitajn al mia uzula paĝo ĉi tie ĉe meta; krom en kelkaj projektoj kie la nomo jam estis uzata mi estas uzulo:oscar ĉie.
Partoprenante en Wikimedia de 23-a de februaro 2004 (registrite)
Projektoj en kiuj mi partoprenas nl.wikipedia kaj aliaj nederlandlingvaj projektoj kiel nl.vikinovaĵoj kaj aliaj, kelkaj kontribuoj al en, fr kaj de.wikipedia kaj aŭtoro de (laŭ ĉina uzulo) la plej ĝerma iam kreita ĝermo : nushu ;-)
Lingvoj en kiuj mi partoprenas denaske mi estas nederlandlingva, sed parolas la anglan kaj la germanan kvazaŭ kiel denaskulo, flue parolas la francan kaj havas kelkajn profesiajn sciojn de la hispana, sveda kaj itala. bazan konon de la turka parole de la kantona kaj skribe de la egiptaj hieroglifoj. mia uzulanomo estas oscar tra la diversaj projektoj krom en la hispana kie mi estas oscarami.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj mallonga resumo:
  • redaktanto kaj burokrato ĉe nl.wikipedia kaj aliaj nederlandlingvaj projektoj, kelkaj aliaj redaktoj dise en diversaj projektoj.
  • kia stevardo de majo 2005, mi provis helpi kaj konsili multajn projektojn en multaj lingvoj, ekzemple mi disvolvis bonan kontakton kaj amon por la turklingva vikipedio kaj ties komunumo
  • mi estas ano de la speciala projektkomitato kaj nuntempe prezidas la nederlandan asocion. jam priparolis mian kandidatiĝon kun la konsilantaro de la nederlandlingva asocio : "mi foralasos mian prezidantecon se mi estos elektita en la Fidataro"
Mia kandidatiĝo
 
Oscar
  1. la kandidatiĝlimdato estante iom maloportuna por mi, mi verkas ĉi tion el kampadejo en Aŭvernio (Francio)
  2. mi bedaŭras ekscii la demision de Angela, mi alte taksas ŝiajn kontribuojn al la projektoj, pri kiuj mi kun ĝojo aŭdas ke ili ne ĉesos. pro la fakto ke portempa anstataŭigo estas tamen nepra, mi decidis prezentiĝi malgraŭ mia okupoplena vivo, ĉar estas multe da farendaĵoj same kiel multe da solvendaj problemoj de la Fidataro de la Fondaĵo; firmaj decidoj estas alprenindaj prefere rapide laŭ mia humila opinio. mi decidis prezentiĝi, sed nur post konsultiĝo kun miaj vikiaj kamaradoj, kies komentojn kaj vidpunktojn pri la temo mi alte taksas kaj respektas, tial mi tie estas : mia kandidatiĝo ne do venus tute neatendite.
  3. bonvolu vidi mian nederlandlingvan uzulan paĝon por kelkaj el miaj personaj vidpunktoj; bonvolu indulgi al mi, ne estas scienca (nek teĥnika : mi konfesas ke mi foje batalas kontraŭ kodoj) sed pli ĝuste artisma esprimado...
  4. mi estas profesia komponisto kaj instruisto en la konservatorio de roterdamo. eĉ tia mi ne kredas pri kopirajto kaj precipe ne en kopirajto de ideoj kaj longe rezistis aniĝi al kopirajtoasocioj al kiuj aniĝu komponistoj. finfine mi devis submetiĝi ĉar mi konstatis ke ne aniĝante estas kvazaŭ neeble publikigi siajn proprajn verkojn, aparte sur K-diskoj. mi estas forta kredanto je kopilasilo ĝenerale.
  5. antaŭ ol fariĝi profesia komponisto, mi laboris kiel fimagvidanto kun spertoj kaj en neprofitocela kaj profitocela organizaĵoj en nederlando ('87-'95). mi malkovris britannica (ups ! erara teksto, ĉu mi nur menciu tion ? ) kiam dekjara en 1968 kaj enamiĝis kun kolekto kaj disdonado de scioj dum mia tuta vivo :-)
  6. mi estas partizano de renkontiĝoj en la vera vivo ĉiufoje kiam eblas, kion en mia malgranda lando pruviĝis estis relative facile aranĝebla (mi organizis la roterdaman simpozion kie en septembro 2004 jimbo, anthere kaj angela renkontiĝis duafoje en vera vivo), kaj nun opinias ke, apud regulaj IRC-konferencoj, la fidataro de la fondaĵo devus renkontiĝi en vera vivo minimume trifoje en la jaro en la nuna stato (ne menciinte ankaŭ renkontiĝoj dum wikimania), celante labori plej efike.
  7. mi lernas sufiĉe rapide lingvojn kaj tute ne ĉagreniĝus lerni kelkajn aliajn survoje ...
  8. ĉu ni estas konstruantaj noaarĉon por la homaj scioj, ĉu "nur" kuraĝe laborantaj al iom post ioma finkonstruo de la babelturo restas vidota, sed mi forte kredas ke io tia estas en niaj manoj por pli granda parto ol "povas esti prudente atendita". bonvolu klare vidi ke estas precize pro ĉi kialo ke mi plej emfaze kredas en la graveco de la misio de la wikimedia fondaĵo, kaj dediĉis la plej gravan parton de mia libera tempo nun de 2,5 jaroj al la firmigo kaj la estonta disvolviĝo de ĝiaj projektoj kaj komunumoj. mi plu tiel faros, kia ajn estos la rezulto de ĉi baloto.
Bonvolu lasi demandojn tie mia diskutpaĝo ĉe meta au retpoŝte : oscar<punkto>wiki<ĉe>gmail<punkto>com.


Ross.Hedvicek edit

Uzula nomo Ross.Hedvicek
Vera nomo Ross Hedvicek
Loĝloko proksime de Tampa, Florido
Aĝo pli ol 50
Uzula(j) paĝo(j) en:User:Ross.Hedvicek kaj cs:Ross Hedvíček
Partoprenante en Wikimedia de Sub ĉi vera nomo de marto 2006, alimaniere de frua 2004, sur la ĉeĥa vikio de 01/01/2006
Projektoj en kiuj mi partoprenas en:User:Ross.Hedvicek
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla, Ĉeĥa, Kroata
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en kaj cs
Mia kandidatiĝo Mi opinias ke estas kelkaj seriozaj problemoj en la mastrumado de Vikipedio kaj mi volas (se elektita) helpi solvi ĉi problemojn.
Bonvolu lasi demandojn tie User_talk:Ross.Hedvicek


UninvitedCompany edit

Uzula nomo UninvitedCompany
Vera nomo Steve Dunlop
Loĝloko Minneapolis, Minnesota, ie en la mondo
Aĝo 40
Uzula(j) paĝo(j) meta, en, komunejo
Partoprenante en Wikimedia de 27-a de Marto 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas Wikipedia, Meta, kaj etaj implikiĝoj en komunejo kajvikilibroj
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en, meta
Mia kandidatiĝo Mi kredas ke la rolo de la Fidataro devus esti :
  • Instali decidan strukturon prefere al alpreni individuajn decidojn
  • Revizi financan leĝan kaj personan aferojn el la nuna bazo
  • Respekti la sendependecon de ĉiu lingvo kaj projekto
  • Bremsi la plej grandajn ŝangojn kiuj povus kompromiti la sukceson kiun ni jam atingis
  • Konsili la regantojn la dungitojn kaj la volontulojn laborantajn por la Fondaĵo

Mi kredas ke la rolo de la Fondaĵo devus esti :

  • Provizi financan kaj leĝan kadron por la funckciado de vikipedio kaj de ties fratinaj projektoj
  • Utili kiel simpla voĉo por la publiko en la temoj kiaj rilatoj al la gazetaro kaj al la donacintoj kies unueco gravas
  • Subteni kaj ebligi taŭgan gvidadon ene de ĉiu projekto plutenante niajn komunumogvidatajn tradiciojn

Se mi estos elektita la unuaj aferoj kiu n mi defendos kia fidatarano estus :

  • Identigi unu aŭ plurajn kontaktulojn por la Fondaĵo por ĉiu projekto en ĉiu lingvo
  • Pli etendita kaj pli organizita uzado de voluntuloj por trakti la ĉiutagan laboron de la Fondaĵo
  • Pliforta fokusigo sur akurata kaj oportuna interna komunikado

Koncerne la neanglalingvajn projektojn mi kredas jenon :

  • La plej multo el tiuj projektoj devus finfine fariĝi sendependaj de usone bazita fondaĵo (posr 5 ĝis 10 jaroj )
  • Fidata gvidado en ĉiu lingvo devus esti flegata, kio disdividas la kernajn valorojn : libere disdonebla enteno, neŭtrala vidpunkto kaj malfermiteco

Kion mi alportas al la Fidataro inkluzivas :

  • Tri jarojn da partopreno en la angallingva vikipedio inkluzivanta kreskanta interesiĝo en la regularo kaj gvidado
  • Antaŭa partopreno en la administra konsilantaro de Wesleyan Broadcast Association, Inc. neprofitocela organizaĵo kiu funkciigis la radion WESU-FM
  • Antaŭa dungoposteno kiel firmaestro en usona bizneso kiuj donis al mi certagrade familiarecon kun leĝaj financaj kaj strukturaj problemoj kiujn frontas la Fondaĵo
  • Kelkaj antaŭaj vojaĝoj precipe en Hispanio kaj Meksikio de kiam mi parolas iom da hispana
  • Teĥnika fona kulturo en softvara evoluigo kaj IT

Kelkaj aferoj kiujn mi dezirus alporti al la Fidataro sed ne povas :

  • Mi respektas la internacian naturon de la Fondaĵo kaj dezirus flue paroli aliajn lingvojn krom la angla
  • Mi malŝatas vojaĝi kaj vivas en malalirebla loko. Kvankam mi pretas ekvojaĝi se elektita, mi povus ne persone ĉeesti ĉiujn fidatarajn eventojn
  • Kiom grava estu Vikipedio por mi, mi ne povas lasi ĝin fariĝi mia plentempa okupo
Bonvolu lasi demandojn tie mia diskutpaĝo je meta


Zuirdj edit

Uzula nomo Zuirdj
Vera nomo Juan David Ruiz
Loĝloko Santiago de Ĉilio.
Aĝo 30
Uzula(j) paĝo(j) hispanlingva Vikipedio, Komunejo, anglalingva vikipedio; uzulaj kontoj en kvazaŭ ĉiuj projektoj.
Partoprenante en Wikimedia de 27-a de marto de 2003 kia registrita uzulo.
Projektoj en kiuj mi partoprenas es-wikipedia; komunejo; meta; en-wikipedia (okaze); pt-wikipedia (okaze); OTRS-es; diversaj prelegoj kaj laborguppoj en Ĉilio kaj Argentino pri vikipedio kaj la wikimediaj projektoj; kunlaboranto de Gleducar y Educalibre, projektoj bazitaj sur kunlabora konsturado de libera sciaro uzante Mediawiki softvaro kaj entenoj de la wikimediaj projektoj.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas hispana ; meza angla, aparte skriba; meza portugala, aparte parola, mi scipovas senprobleme legi; mi iom komprenas francan kaj italan.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj hispanlingva Vikipedio, Komunejo, Meta, anglalingva vikipedio.
Mia kandidatiĝo La penoj de komunumo de volontuloj por ekkonstrui liberajn kaj kvalitajn entenojn alireblajn al uzuloj de la tuta mondo en malsamaj lingvoj, konstruis projekton neimageblan antaŭ kelkaj jaroj.

Ĉiu defio estis nova kaj pro tio mem ni devis eltrovi novajn ideojn por solvi ilin. La tasko ne estis facila nek senproblema, kiel okazis ĉe la disvojiĝo de la hispanlingva vikipedio. Mi eniris la projekton en momento post la disiĝo, kiam kvazaŭ ne plu estis denaskaj parolantoj en la projekto. Estis ĉelima situacio nekongrua kun la spirito de niaj projektoj konstruitaj surbaze de diverseco.

Pro tiu diverseco mi decidiĝis prezentiĝi kia kandidato. La Wikimedia fondaĵo ekas novan etapon : niaj komunumoj ekinteresiĝas ne nur al la eldonado de entenoj, sed ankaŭ al projektoj kies entenoj estu aprobitaj de profesoroj kaj de la tuta mondo ĝenerale; niaj volontuloj klopodas malkreskigi la lingvajn barojn kiuj disigas nin, kiel montras kreskanta partoprenado en meta.

Per mia kandidatiĝo mi deziras lokiĝi en la novan alvenantan etapon, konsciante ke mi elvenas el alia projekto kun nediskuteblaj lingvaj baroj kaj kun geografia distanco kiun oni povas vidi kiel malhelpo, kaj tamen povas esti avantaĝo, ĉar ili igas min vidi la projekton el alia vidpunkto. Mi scias ke estas diversaj kandidatoj kies ideoj spertoj kaj kvalitoj lokas kiaj preferitoj kaj tiu kiu elektiĝos inter ili estos bonega fidatarano. Sed ankaŭ mi vidas kun zorgo ke ne ekzistas la diverseco kiu nin karakterizas: preskaŭ ĉiuj kandidatoj elvenas el anglalingva tradico kaj/aŭ loĝas en Eŭropo. Se nia idealo estas krei entenojn kiuj profitu al ĉiuj mondpartoj, ĉu estas tro freneze revi pri reprezento de la komunumo el unu el tiuj mondpartoj ?

Mi konsideras ke miaj ŝancoj esti elektita estas malgrandaj, sed mia kandidatiĝo iras pli malproksimen ol nur unu baloto: pli ĝuste estas atentigo ke niaj projektoj estas konstruitaj en la diverseco kaj ke ni devas fieri pri ili. Se mia vidpunkto interesas vin vi povas vidi miajn ideojn detale ĉi tie.

Bonvolu lasi demandojn tie User_talk:Zuirdj/Board