Election candidates 2006/ArnoLagrange/statement/Eo

Ĉi teksto estas la originalo. Bonvolu traduki ĝin en la aliajn lingvojn. Dankas Arno Lagrange  09:40, 13 August 2006 (UTC)[reply]

Aliaj lingvoj : Ar; Da; De; En; Eo; Es; Fi; Fr; It; Ja; Nl; Pl; Pt; Ru; Zh;


Proklamo edit

Povas ŝajni malserioze ke en mia proklamo mi traktas nur la lingvan demandon kaj neniun alian. Sed precize tiom longe kiam tiu unuavica problemo ne estos taŭge solvita, ŝajnas al mi neeble vere enprofundiĝi en la aliaj temoj. Kiel eniri debaton pri tiu aŭ jena grava temo se, pro lingvaj baroj, mi kiel granda plimulto de la uzularo ne povas bone kompreni pri kio temas ? Ja estas klopodo disvolvi iom da multlingveco en meta (kiel ekzemple por ĉi baloto) sed evidente la plej multo de la debatoj, ĉu en la paĝoj de meta, ĉu per IRC, ĉu per retpoŝtaj listoj (ekz Foundation-l) disvolviĝas nur en la angla. Mi provis interesiĝi al iuj demandoj sed mi estas konstante superŝutata de tro abundaj anglalingvaj tekstoj kaj mesaĝoj : al ili mankas koncizeco, provizo de resumo, eĉ de multlingva resumo. Estas konstateble ke kutimaj uzantoj de la angla lingvo (ĉu denaskuloj, ĉu nedenaske angloparolantoj sed alkutimiĝintaj uzadi la anglan lingvon ĉiutage) tute ne konscias ke ili flankenlasas ĉiujn kiuj ne regas la lingvon same bone kiel ili mem. Ili tute neglektas koncizecon, plenŝtopas gravajn mesaĝojn per bagatelaĵoj, slangaj aŭ fakaj esprimoj, mallongigoj (troveblaj nek en vortaroj nek aliloke) : sekve eĉ kun meznivela scio de la angla estas neeble enpenetri en la debatojn kiam oni ne disponas pri senlima tempo.


Lingva diverseco edit

Lingva diverseco estas valorega riĉeco de la homaro. Tion ŝajne agnoskas la multlingveco de la Wikimedia projektaro : provizi sciaron al la homaro ja estas sencohava se la sciaĵoj estas disponataj en lingvo kiun regas alironto. Tio validas ankaŭ por la funkciado de la sistemo en kiu tiu sciaro estas disponigata.

 
Elmontro de la respektiva pezo de kelkaj lingvoj en la mondo laŭ tuta parolantaro, denaska, ekonomia pezo, retumantoj, retpaĝoj kaj nombroj da artikoloj en Vikipedio

La angla lingvo nun okupas sian superegantan pozicion en la mondo, en la interreto kaj en la Wikimedia projektaro pro kaŭzoj klarigeblaj per la historio kaj la ekonomio. Unue la brita konkeremo trudis la anglan lingvon jam en diversaj partoj de la brita insularo, kaj sekve en ĉiujn mondpartojn kie la brita regno konkeris teritoriojn. Kaj tio ĉi okazadis en subprema kaj sanga maniero. Poste -precipe pro la mondmilitoj- Usono fariĝis la plej potenca regno en la mondo laŭ ekonomia kaj milita vidpunkto. Parenteze la angla lingvo fariĝis la lingvo de -preskaŭ- ĉiuj usonanoj elmigrintaj el plej diversaj landoj post perdo de sia devena lingvo. En tiu kunteksto aperis la komputika teĥniko, interreto kaj vikipedio. En ĉiuj tiuj kampoj la angla lingvo okupas superregantan pozicion, ĉar anglalingvanoj (Usonanoj, Kanadanoj, Britoj, Aŭstralianoj, ktp) havas pli bonan ekonomian pozicion kompare kun la cetero de la mondo. En tiuj landoj estas pli da komputiloj, pli da homoj kun alirebleco al la reto. Krome multaj homoj nedenaske angloparolantoj el plej diversaj aliaj landoj agnoskas ke la angla estas la neevitebla mondlingvo kiun ili nepre regu ĝis ili ekalparolas eĉ siajn samlingvanojn per la angla (jes! jes!). Sekve la angla lingvo kiu estas nur unu el la 6700 lingvoj en la mondo kaj la denaska lingvo nur de parto de la homaro okupas disproporcian pozicion en la interreto kaj en la Wikimedia projektaro. Plej multo de la partoprenantoj de la projektaro eĉ ne konscias pri la situacio kaj pri la malavantaĝoj kiujn ĝi kreas : plej multo de la homaro, kaj eĉ de la partoprenantaro en Wikimedia projektaro estas simple flankenlasita kaj fakte silentigita.



Kiel evoluigi la situacion ? edit

Evidente kiam en iu sistemo iu difinita lingvo okupas tian superregantan pozicion estas ege malfacile evoluigi la situacion ĉar tiuj kiuj ne suferas pri ĝi tute ne emas al evoluo, kaj tiuj kiuj suferas pri ĝi eĉ ne povas aŭdigi sian voĉon. Kiam mi ekzemple starigas la demandon mi estas interpelaciata "kiel vi povus partopreni en la konsilantaro dum vi ne ĝuste regas la anglan lingvon ? ". La situacio ŝajnas do malelirebla. Evidente se ni hodiaŭ okazigus baloton en la Wikimedia projektaro kun demando "Ĉu la nuna superreganta pozicio de la angla ĝenas vin, kaj ĉu vi deziras ke Wikimedia fariĝu reale multlingva, tio estas ke ĉiuj gravaj diskuteroj estu nepre alireblaj en iuj difinitaj lingvoj?" estas grandaj ŝancoj ke la plimulto de la balotontoj respondos "Ne la superreganta pozicio de la angla ne ĝenas min (mi bone regas la anglan), multlingveco estas balasta bagatelo pri kiu mi prifajfas". Evoluigo de la situacio nepre estos decida klopodo de nuna partoprenantaro por malfermi la sistemon al nun flankenlasitaj partoprena/ontoj.


Solvoj edit

Al la nuna uzado de preskaŭ nur la angla kaj nurokaza klopodo apliki multlingvecon, estas perspektivoj :

  • starigi realan multlingvecon, difininte iajn regulojn :
    • al ĉiu debatero (propono, diskuto, baloto, decido) en kiu ajn lingvo estu provizata konciza resumo
    • ĉiu debatero estu tradukata en iuj difinitaj lingvoj (ekz tiuj de la plej gravaj vikipedioj) en iu difinita tempo
  • multlingvismo havante la malavantaĝon esti peza kaj malrapida, perspektivigi la ekuzon de neŭtrala helplingvo kiu rolus kiel laborlingvo por ĉiuj antaŭ kiu ĉiuj starus egale ĉar ĝi ne estas la nacilingvo de iuj kaj pli malfrue pene kaj neniam ĝisfine lernita lingvo por aliaj kiuj povas esprimiĝi per ĝi nur kun embaraso.
    • ĉar nun neniu helplingvo estas tuje aplikebla difinenda estas aplikkalendaro
      • 1 - decidi pri la uzado de helplingvo
      • 2 - decidi kiun helplingvon elekti (Esperanto, Ido, Interlingvao, Loĵbano, ...)
      • 3 - difini provperiodon dum kiu volontuloj lernos la lingvon, kaj ekuzos ĝin apud aliaj lingvoj laŭ multlingva plufunkciado
      • 4 - post tiu provperiodo, se la proceso estas sukcesa, redifini la regularon pri lingvouzo : la debatoj okazu precipe en la helplingvo, tradukoj estu provizataj por plufunkcii multlingve.


Pri eventualaj helplingvoj : edit

  1. Esperanto : la plej taŭga, plej maturiĝinta, plej disvolvita laŭ vortprovizo, elprovado de la lingvouzo far miloj da parolantoj dum pli ol jarcento el ĉiuj kulturoj de la mondo, kultura produktado (literaturo, sciencaĵoj, terminologioj). Vivanta tutmonde disvastigita uzantaro. Al la aliaj kandidataj helplingvoj mankas la menciita disvolviĝo. Hodiaŭ estas nur kelkdekoj da uzantoj de tiuj lingvoprojektoj en tre malmultaj landoj.
  2. Ido : malsamas de esperanto per kelkaj lingvaj ŝanĝoj.
  3. Interlingvao : tute latinida lingvo, facila por parolantoj de latinidaj lingvoj ne por la aliaj.
  4. Loĵbano : tute malmatura. Uzantaro estas tre malgranda. Vortprovizo estas neplena.
  5. aliaj : ankoraŭ pli malmaturaj, ankoraŭ pli malgranda uzantaro.