Wikimedia Foundation elections/Board elections/2006/Officials/eo

Baloto por la Administra Konsilantaro de 2006
Organizado


Balotaj oficialuloj estas individuoj nomumitaj de la Administra Konsilantaro por kontroli la oficialojn balotojn ĉe Wikimedia. Ĉi tiu oficiala posteno ne estas ĉiama kaj povas ŝanĝiĝi por ĉiu baloto. Iu ajn uzulo povas sin proponi esti oficialulo por baloto post kiam ĝi estas anoncita sur la retpoŝt-listo foundation-l. La Konsilantaro elektos unu aŭ plurajn el tiuj, kiuj sin proponas.

La oficilaluloj devas esti redaktantoj ĉe unu aŭ pluraj Vikimediaj projektoj, kaj ne devas mem sin prezenti en la baloto. Oficialuloj ne rajtas voĉdoni en la baloto, kiun ili prezidas.

La oficialuloj devas kontroli la loglibrojn de la balotoj kaj certiĝi ke ili ne elvenas el falsaj uzuloj. La oficialuloj devas diskonigi kaj informi pri la baloto. Por balotoj, kiuj koncernas plurajn projektojn, la oficialuloj devas labori kun la traduko-kunordigantoj por garantii al ĉiuj projektoj saman alireblecon al la informoj pri la baloto. Ili verku la balotregulojn kaj kontrolu, ke ili estu respektataj - ekzemple, forbarante senrajtajn kromajn voĉdonojn de sama uzulo. La oficialuloj respondecas pri la informado kaj la diskonigo de la balotaj rezultoj. Ili penu respondi al la demandoj, kiujn oni starigas al ili.

Oficialuloj de pasintaj balotoj edit