User:Zuirdj/Board/eo

Aliaj lingvoj : Español - English - Esperanto - Français +/-

Pri mi edit

Mi studadis juron inter 1999 kaj 2004. De 1997 mi disvolvas projektojn pri surretaj entenoj. Mi estas la fundinto la ĉefredaktanto kaj la teĥnika kontakto de Mapocho Valley, fama en Ĉiliaj usenetgrupoj kaj ludantoj retpaĝaro pri komputila materialo kaj teĥnologio kiu proponas helpon al entuziasmuloj kiuj kreis ĈileHardware.cl por elekti inter ofertoj. Mi estas uzanto de GNU/Linukso de 2002 estis betatestanto kaj disvolvotestanto kaj tradukanto de dokumentado por Redhat kaj Fedora eldonoj. De majo 2005 mi partoprenis en diversaj konferencoj en Ĉilio kaj Argentino, gvidante laborgrupojn pri la libera enteno, vikioj kaj la projektoj de Wikimedia Fondaĵo. Mi partoprenis en Gleducar (Argentino) kaj Educalibre (Ĉilio), edukprojektoj interesitaj pri liberaj entenoj kia adminstranto de iliaj vikioj kaj kiel konsilanto pri la entenoj de la wikimediaj projektoj.

De marto 2003 mi kunlaboras en la hispanlingva Vikipedio kaj de novembro 2004 en komunejo, estante administranto en la hispanlingva vikipedio de aprilo 2003 kaj burokrato de 2004. De januaro 2006 mi estas voluntula ano de la subtena gazetarservo de Wikimedia (OTRS). Mi fakte estis gazetarkontakto de post Wikimania 2005, aperadas en la radio, en gazetoj kaj informretejoj en Ĉilio, Argentino, Bolivio, Peruo, Hispanio, Francio kaj Germanio, traktante la Vikipedion kaj la Wikimediajn projektojn. Mi anas grupon disvolvontan teĥnikan solvon por eldoni CD/DVD version de la hispanlingva Vikipedio kaj aliaj solvoj por statikaj entenoj, surretaj kursoj pri Mediawiki kaj Vikipedio, wikimediaj projektoj en lernejoj kaj kiel fariĝi vikipediisto. .