Kiel mi helpu fari petatan tradukon? (mallonge) edit

Lastatempe ŝanĝita

Vizitu traduk-petojn kaj klaku sur la ligo por la peto, pri kiu vi volas helpi; ĉi-tiu kondukos al peto-paĝo kun laǔ-kolore identigata listo (nomata stato-tabelo), kiel ĉi-tiu paĝo (vidu dekstre supre). La stato-tabelo montras la staton de la via-lingva versio. Se la via-lingva versio ne estas markita kiel done (finita) aǔ kiel published (publikigita), ĝi bezonas vian helpon. Nur aliru la paĝon kaj ekredaktu. Se neniu paĝo jam ekzistas por via lingvo, redaktu la stato-tabelon kaj aldonu vian lingvon. Vi nur devas klaki vian lingvon ĉe la tabelo kaj savi la ligon al la via-lingva versio por krei ĝin. Por plia informo pri la stato-tabelo, vidu ankaǔ Template:Translation2/doc.

Kiel mi traduku? (paŝ-post-paŝa gvidilo) edit

Ĉi-tiu gvidilo estas utiligebla, kiam oni tradukas paĝojn, kiuj jam havas traduk-statan skatolon sur la dekstra flanko de la ekrano sur la traduko-peta paĝo (Ekzemple Fundraising_2008/core_messagesBoard_elections/2007/Results aǔ ĉi-tiu paĝo). La traduk-stata skatolo havas la titolon 'Tradukoj de (priskribo de originala teksto)' kaj enhavas liston de lingvo-nomaj ligiloj, kiuj kondukas al la tradukoj en tiuj lingvoj.

  1. Se via lingvo ne aperas en la listo de lingvoj en la traduk-stata skatolo, aldonu ĝin jene:
    1. Klaku sur la simbolo (+/-) je la dekstra flanko de la titolo de la traduk-stata skatolo. Ĉi-tiu kondukas vin al la traduk-stata skatolo mem, en redaktebla formo.
    2. Aldonu linion al la lingvo-tabelo, alfabet-orde laǔ la lingva kodo.
    3. Skribu la kodon: |kodo |stato en la linio, kie 'kodo' estas la lingvo-kodo (ekzemple, "eo" por Esperanto), kaj 'stato' montras la diversajn statojn de la laboro. Se vi ne komencos la tradukadon ĝuste nun, enmetu la stato-kodon 'missing' ('mankanta'). Se vi komencos la tradukon nun mem, enmetu la stato-kodon 'progress' ('progreso').
    4. Savu la ŝanĝojn.
  2. Reiru al la traduko-peta paĝo.
  3. Por komenci la tradukadon, klaku sur la ligileto ‘progress’ (aǔ ‘missing’) apud via lingvo en la traduk-stata skatolo. Ĉi-tio kondukos vin al la redakta skatolo de la paĝo, kun la originala teksto jam enmetita, kaj ankaǔ helpaj informoj pri kiel traduki. (Ne klaku sur la nomo de la lingvo se la traduko ne jam komenciĝis, ĉar ĝi kondukos al senenhava paĝo.
    1. Anstataǔigu la originalan tekston kun via tradukata teksto. Se vi volas, vi povas konservi la originalan tekston, videblan nur en redakta modo, per la enmeto de la vikiteksto <!-- originala teksto --> ĉirkaǔ ĝi. Ĉi-tio helpos la homojn, kiuj korektos la tekston.
    2. Se estas vikiligiletoj en la originala teksto, bonvolu lasi la ligiletan informon (inkluzive de la nom-spacaj nomoj kaj paĝo-titoloj) je la maldekstra flanko de la ligileto, kiel en la originala teksto. La tekston post la '|' aǔ spaco vi povas traduki: ekzemple [[Help:Ekzemplo|Traduko de ekzemplo]] kaj [http://meta.wikimedia.org/wiki/Home traduko de titolo] . Se iu el la vikiligiletoj kondukas al aliaj paĝoj, kiuj estas tradukitaj, decas, ke vi ŝanĝu la vikiligileton tiel, ke ĝi konduku al la tradukita paĝo anstataǔ al la originalo. Por la plimulto de tradukoj, la ligiletoj estos "ruĝaj". Ĉi-tiu ne estas problemo. La paĝoj ne ekzistas ĉe la MetaVikio, sed ja ekzistas ĉe la destino (plej ofte la Foundationwiki).
  4. Kiam fi finos la tradukon, iru la la traduk-stata skatolo denove, kaj ŝanĝu la staton de ‘progress’ al ‘proofreading’.
    1. Kiam vi atendas la alvenon de korektanto, decas, ke vi metu ‘needs proofreading’ anstataǔ ‘proofreading’ por instigi aliajn tradukistojn en via lingvo helpi pri la korektado. Estas pli bone trovi alian homon por korekti vian laboron, plej ofte per mesaĝo en la via-lingvaj vikioj, se vi estas la nura tradukisto en via lingvo, kiu aktivas sur meta. Se neniu estas disponebla por korekti, vi rajtas fari ĝin mem.
    2. Kiam la stato de la lingvo ŝanĝiĝas de ‘progress’ al la postaj paŝoj de la traduk-procezo, la priskribo ‘status’ apud la lingvo en la traduk-stata skatolo ne plu estas vikiligileto al la redakta skatolo de la paĝo. Anstataǔe vi iros al la paĝo per klako sur la nomo de la lingvo. Por fari ŝanĝojn en la paĝo, klaku la redakto-indikilo laǔ la normala rimedo.
  5. Kiam la korektigado finiĝos, iru al la traduk-stata skatolo denove, kaj ŝanĝu la staton al ‘ready’ aǔ ‘done’. Se via traduko estas parto de ‘open translation request’ (malferma traduko-peto) kaj multa traduk-agado okazas, vi povas nur esperi ĝis kiam administranto eldonos la tradukon. La administranto ŝanĝos la staton al ‘published’ post la eldono.
    1. Se nenio okazas post unu aǔ du tagoj, bonvolu lasi mesaĝon sur la diskuta paĝo de la traduk-peta paĝo (Ekzemple [1], aǔ Meta talk:Babylon), kiu petas, ke oni eldonu vian tradukon.
    2. Se ne estas multa last-tempa agado sur la paĝo, kiun vi tradukis, bonvolu meti mesaĝon sur Meta talk:Babylon por atentigi administranton, ke estas paĝo por eldoni. Plej dece, paĝoj estu eldonataj ene de aǔ unu aǔ du tagoj. Tamen, se estas fondus-akira agado je la sama tempo kaj estas multaj paĝoj eldonotaj, pli da tempo eble necesos.
  6. Se vi havas demandojn aǔ problemojn dum la tradukado, bonvolu meti ilin aǔ en la diskutan paĝon de la traduk-peta paĝo, aǔ en Meta talk:Babylon, aǔ sendu ilin al translators-l, aǔ al IRC.

Kiel kaj kiam oni faras ŝanĝojn al publikigita traduko? edit

Ĝisdatigoj de originala teksto edit

Foje oni faras ŝanĝojn al originala teksto de paĝo. Por montri al tradukantoj, ke la originala ŝanĝiĝis, administranto ŝanĝas la staton de la traduko de published (publikigata) al needs updating (bezonas ŝanĝojn). Foje oni aldonas la novan tekston al ĉiu jam-publikigata traduko. Kiam tradukanto prilaboras la tradukadon, tiu povas ŝanĝi la staton al updating (ĝisdatiganta). Kiam la traduko estas preta, la tradukanto povas ŝanĝi la staton al ready (preta) kaj administranto vidos de la stato-tabelo, ke ĝi necesas publikigon. La administranto ŝanĝos la staton al published (publikigata) kiam ĝi estas preta.

Por sekvi sxangxojn de originalaj tekstoj vi povas aboni la liston translators-l, kiu anoncos cxiujn novajn petojn kaj konsiderindajn sxangxojn. Vi ankaux povas meti la anglan pagxon al via atento-listo, kiu montros al vi aktualigojn.


Ŝanĝoj al traduko post publikigo edit

Foje eraro aǔ plibonigo al traduko malkovriĝas, nur post kiam ĝi estas publikigita. Tradukisto povas redakti la tradukon, kaj peti, ke la ŝanĝatan tradukon estu republikigita, denove ŝanĝante la staton a 'ready' (preta). La tradukanto ankaǔ povas meti kaŝatan mesaĝon apud "ready" (ekzemple: <!-- nomo de la paĝo estis malkorekta, bonvolu ripari! -->).

Kiel mi faru tradukon? edit

Vi povas fari vian tradukon ie ajn, kie vi prefaras. Vi eble preferos labori en Meta aǔ sur la projekto de Wikimedia kie vi estas aktiva, se vi scipovas redakti vikion. Vi rajtas labori ekster viki surloke — sur via komputilo, ekzemple.

Mi ne scias kiel utiligi la vikiajn redaktajn simbolojn. Helpu! edit

Nur lasu ilin. Poste, pli spertaj viki-redaktantoj eble vin helpos. Eble estas bone eĉ forigi la viki-lingvajn simbolojn, se vi trovas ilin tro ĝenaj por progresi en via tradukado.

Kiel mi faru tradukon ekster vikio? edit

Sekvu la jenan procedon:

  1. Se via-lingva laborejo ne ekzistas, kreu ĝin. (Ankaǔ vidu #Kiel mi helpu fari petatan tradukon?)
  2. Savu la originalan dokumenton.
  3. Metu la jenan ŝablonon {{pretigota|user=via subskribo|date=la dato je kiu vi finos la laboron}} en la via-lingva laborejo. Ĝi helpos aliajn tradukantojn scii pri via laborado.
  4. Vi rajtas fari la tradukon surloke, sur via komputatilo ekzemple.
  5. Post kiam vi finas la taskon, kopiu vian version kaj enmetu ĝin en la via-lingva laborejo.
  6. Forigu {{coming soon}} kaj ĝisdatigu la stato-paĝon.

Kiel decas fari demandon pri tradukado? edit