WikiFranca/eo

This page is a translated version of the page WikiFranca and the translation is 53% complete.
Outdated translations are marked like this.
Other languages:
Atikamekw • ‎Deutsch • ‎English • ‎Esperanto • ‎Lëtzebuergesch • ‎Nederlands • ‎español • ‎euskara • ‎français • ‎occitan • ‎polski • ‎română • ‎čeština • ‎русский • ‎العربية • ‎مصرى • ‎தமிழ் • ‎ไทย • ‎中文 • ‎日本語

WikiFranca

Kunlaborado inter franclingvaj sekcio de Vikimedio kaj filiaj laborgrupoj

WikiFranca estas kunlaborado inter la franclingvaj sekcioj de Vikimedio kaj filiaj laborgrupoj. Ĉi tiu kunlaborado celas pligrandigi aktivecon en diversaj franclingvaj Vikimediaj projektoj, kiel Vikipedio kaj frataj projektoj, kaj surretaj kaj eksterretaj. Ĝi ebligas ke lokaj laborgrupoj sen sialandaj sekcioj povas organizi aktivecon kaj eventojn en siaj lokoj kaj lingvoj, kaj ankaŭ konstruas ponton inter la franclingvaj landoj partoprenantaj en Vikimediaj projektoj.

Historio

La ideo formi kunlaboradon kiel WikiFranca unue estis diskutita en 2011 dum preparoj por la unua Monda forumo de franca lingvo (FMLF) organizita en la urbo Kebekio. Pluraj membroj de Franca Vikimedio, de Kanada Vikimedio kaj de Kebekia Komitato kunigis siajn fortojn por havi Vikimedian ĉeeston ĉe la FMLF. La diskutoj estis fruktodonaj ĉar la organizantoj de la FMLF-laborrenkontiĝoj jam parolis pri formado de Francocoop, inspirinte deIberocoop.

En 2012, partoprenintoj de Vaŝingtona Vikimanio organizas francan kunvenon en la Centro Marvin en la Universitato Ĝeorĝo Vaŝingtono por prezenti la projektojn faritajn en siaj respektivaj landoj kaj interŝanĝi novigajn ideojn. Inter la landoj, kiuj ĉeestis ĉi tiun kunvenon, estis Belgio, Kanado, Francio, Italio, Svislando kaj Tunizio. Estis dum ĉi tiu kunveno, ke la kunlaborado inter franclingvaj landoj evidentiĝis.

Dum la Hongkonga Vikimanio en 2013 la partoprenintoj al la franclingva kunveno elektis la unuan kunordiganton, tiel formaligis WikiFranca. Unua internacia agado estis organizita en oktobro 2013, la Internacia Monato de Franclingva Kontribuado, kie 26 kontribuaj kaj trejnadaj laborrenkontiĝoj estis organizitaj en 21 franclingvaj urboj. La evento havis tutmondan gazetaran kovradon, kio instigis organizantojn de la tuta mondo.

== La modelo de naciaj ĉapitroj efikas por landoj, kie la lingvo kaj kulturo estas homogenaj, sed la realo estas tute alia por landoj, kie la franca kunloĝas kun alia lingvo kaj estas malplimulta aŭ en lokoj, kie, sole, etaj Vikipediaj grupoj estas limigitaj per la kronika manko de aktivaj kaj implikitaj partoprenantoj. Ŝajnas grave, ke estu starigita kunlaboro inter ĉi tiuj franclingvaj landoj por plenumi la bezonojn de ĉi tiuj grupoj.

Unu el la trajtoj de multlingvaj ĉapitroj estas, ke ili laboras sur malsamaj Vikimediaj projektoj. Ĉi tiu aspekto povas ŝajni neglektebla, sed estas klare kiom malfacila estas impliki grupon, kiu funkcias en du lingvaj versioj de Vikipedio, Vikifontaro ktp. Asocio de franclingvaj ĉapitroj kaj grupoj povus kunordigi la klopodojn de tiuj, kiuj deziras kontribui en la franca, en franclingvaj Vikimediaj projektoj.

Krome, iuj landoj ne havas la eblecon formi ĉapitron, kaj ĉi tio ne nepre estas farebla elekto, kiel por ekzemple la afrikaj franclingvaj landoj, la rezervoj de uson-indianaj denaskaj de Kanado, kie la Interreta aliro estas limigita. Kebekio estas alia ekzemplo de franclingva enklavo ene de malsama kulturo/lingvo, kaj povas alfronti obstaklojn limigante ĝian disvolviĝon en ĉapitro kun anglalingva plimulto. Belgio kaj Tunizio troviĝas en similaj situacioj. == La modelo de naciaj ĉapitroj efikas por landoj, kie la lingvo kaj kulturo estas homogenaj, sed la realo estas tute alia por landoj, kie la franca kunloĝas kun alia lingvo kaj estas malplimulta aŭ en lokoj, kie, sole, etaj Vikipediaj grupoj estas limigitaj per la kronika manko de aktivaj kaj implikitaj partoprenantoj. Ŝajnas grave, ke estu starigita kunlaboro inter ĉi tiuj franclingvaj landoj por plenumi la bezonojn de ĉi tiuj grupoj.

Unu el la trajtoj de multlingvaj ĉapitroj estas, ke ili laboras sur malsamaj Vikimediaj projektoj. Ĉi tiu aspekto povas ŝajni neglektebla, sed estas klare kiom malfacila estas impliki grupon, kiu funkcias en du lingvaj versioj de Vikipedio, Vikifontaro ktp. Asocio de franclingvaj ĉapitroj kaj grupoj povus kunordigi la klopodojn de tiuj, kiuj deziras kontribui en la franca, en franclingvaj Vikimediaj projektoj.

Krome, iuj landoj ne havas la eblecon formi ĉapitron, kaj ĉi tio ne nepre estas farebla elekto, kiel por ekzemple la afrikaj franclingvaj landoj, la rezervoj de uson-indianaj denaskaj de Kanado, kie la Interreta aliro estas limigita. Kebekio estas alia ekzemplo de franclingva enklavo ene de malsama kulturo/lingvo, kaj povas alfronti obstaklojn limigante ĝian disvolviĝon en ĉapitro kun anglalingva plimulto. Belgio kaj Tunizio troviĝas en similaj situacioj.

Galerio de bildoj

Novaĵoj

2020

2019

2018

Projektoj

Partoprenantoj

     Fonditaj sekcioj      Uzantogrupoj      Neformalaj grupoj      Eblaj partoprenantoj


Kontakto

Fenec WikiDZ.svgWikimedia Belgique.svgWikimedia Canada logo.svgWikimediaCHLogo.svgWikimedians of Cameroon User Group.svgWikimedia Community User Group Côte d'Ivoire.svgWikimedia France logo.svgWikimedia Community User Group Guinée Conakry logo cropped.pngWikimedians of Democratic Republic of Congo User Group.svgWikimedia Tunisie logo.svg