COVID-19/April 2020 - Message from Wikimedia Foundation: Thank you for your work during the COVID-19 pandemic/eo

Mesaĝo de Fondaĵo Vikimedio: Dankon pro via laboro dum la epidemio COVID-19

Jen mesaĝo el Katherine Maher, Ĉefdirektoro de Fondaĵo Vikimedio. Tradukoj estas haveblaj.

Karaj Vikimediaj komunumoj,

La disvastigo de la tutmonda epidemio COVID-19 memorigas nin pri nia tutmonda homara interkonektiteco kaj la respondeco, kiun ni havas unu al la alia. Ĝi estas ankaŭ momento, kiu memorigas nin pri la havendeco de libera kaj malfermita scio en la tuta mondo.

Dum ĉirkaŭ duono de la mondo restas sub iaspeca limigo, kreskegis trafiko al la Vikimediaj projektoj. Lastdimanĉe, la 5an de Aprilo, ni kalkulis pli ol 673 milionojn da paĝovidoj en unu tago en nia projektaro, kio estas maksimumo dum kvin jaroj (ekde kiam ni ekuzis ĉi tiun mezuradon), kaj pliiĝo de 30,5% super la sama lastjara tago. Je la momento de ĉi-verkado (merkredo, la 8a de Aprilo), tio estas nova rekordo pri niaj projektoj. Dimanĉe, la 29an de Marto, ni kalkulis pli ol 650 milionojn da paĝovidoj en unu tago en nia projektaro, kio estas rekorda kvinjara maksimumo (ekde kiam ni ekuzis ĉi tiun mezuradon), kaj pliiĝo de 31,5% super la sama lastjara tago. Artikoloj pri la koronoviruso kaj COVID-19 estas inter la plej popularaj artikoloj tra dekduoj da lingvaj Vikipedioj. Retejoj en la tuta mondo uzadas datenon kaj aŭdvidaĵojn pri koronoviruso en Vikidatumoj kaj Komunejo por provizi fidindajn, precizajn kaj malfermitajn informojn pri la tutmonda epidemio.

Momentoj de necerteco estas ofte momentoj, dum kiuj nia movado brilas. Ĉiutage, ĉiuhore, miloj da Vikimedianoj laboradas diligente por igi la mondon informata, per realtempa elserĉado de medicinaj ĝisdatigoj por certigi ke niaj artikoloj pri COVID-19 estas laŭeble prava, per kreado de datenmodeloj pri skemoj de COVID-19 en Vikidatumoj, kaj per instruado pri kiel oni povas kontribui sekure ene de sia hejmo.

Ĉe Fondaĵo Vikimedio, ni havas la honoron subteni ĉiom da via laboro. Ni vidas ĝian gravecon po centmiloj da fojoj ĉiutage, dum homoj en la tuta mondo serĉas informon. Ni aŭdas de donacantoj, legantoj, edukantoj, partneroj, ĵurnalistoj, kaj advokatoj en la tuta mondo pri tiom, kiom vi gravas.

Hodiaŭ, mi volas esprimi nian dankon pro tion, kion vi kreis en ĉi tiuj retejoj en ĉi tiu momento. Dankon al vi.

Ni ankaŭ volas aŭdi tielon, kiel vi fartas, kaj tion, kion vi postulas kiel volontuloj, organizitaj grupoj aŭ filioj dum la tutmonda epidemio. Bonvolu diskonigi kaj diskuti tion, kion vi postulos ĉe ĉi tiu Meta-Vikia diskutpaĝo: MetaVikio:Diskuto:COVID-19.

Se vin interesas tio, kion la Fondaĵo faradas, ni publikigis Meta-Vikian paĝon pri tio, kien ni invitas aliulojn por kontruibui plian informon pri la tuta movado: MetaVikio:COVID-19.

Jen momento, dum kiu ne nur tio, kio ni faras, sed ankaŭ la tielo, kiel ni faras, faros signifan efikon sur la mondon. Ni estas dankega pro ĉio, kion vi faras kiel movado, por daŭre lukti kontraŭ la defioj de nia movado. En la nomo de ĉiuj el ni ĉe Fondaĵo Vikimedio, dankon al vi pro viaj laboro kaj sindediĉo, via sindevontigo al la celoj de Vikimedio, kaj via zorgo por homoj en la tuta mondo.

Vie,
Katherine (DATE)