Esperanto kaj Libera Scio/bylaw

(Oficiala, leĝe deviga, originalo estas en la slovaka lingvo. Tradukoj al aliaj lingvoj estas informaj.)

1. Nomo, sidejo kaj baza dispozicio edit

1.1. La nomo de la civitana asocio estas Wikimedia EO.

1.2. Uzadon de aliaj formoj de nomo, inklude de longaj versioj kaj mallongigoj, regulas la Regularo pri nomoj.

1.3. La sidejo de la asocio estas M. Rázusa 2144/24, 960 01 Zvolen, Slovaka respubliko.

1.4. La asocio estas nepolitika, sendependa, neprofitcela.

2. Celoj edit

2.1. Celoj de la asocio estas:

  1. subtenado por kreado, koncentrigado kaj disvastigado de liberaj enhavoj, precipe per projektoj de Wikimedia Foundation Inc.;
  2. subtenado por eduko de vasta publiko kaj kreado de sci-socio;
  3. subtenado por uzado de Esperanto por disvolvigo de scioj, internacia, interetna kaj interkultura interkomprenoj;
  4. subtenado por disvolvo de libera kulturo;
  5. kunlaborado kun organizoj, kies celoj estas kongruaj kun la celoj de la asocio.

2.2. La asocio por plenumi siajn celojn dediĉiĝas precipe al jenaj agadoj:

  1. disvastigado de liberaj enhavoj;
  2. prelegado, trejnado kaj gvidado de kursoj por publiko kaj Membroj;
  3. organizado de konkursoj kaj kunlaboraj okazaĵoj;
  4. organizado de edukaj, kulturaj, sciencaj kaj aliaj okazaĵoj;
  5. eldona agado.

3. Membreco edit

3.0.1. Kategorioj de membreco en la asocio estas:

  1. Plenrajta membreco;
  2. Simpatianta membreco;
  3. Honora membreco.

3.0.2. Membriĝi en la asocio povas ĉiu fizika persono en aĝo ekde 15 jaroj, kiu konsentas kun la Statuto.

3.0.3. Plenrajta kaj Simpatianta membrecoj estas nekunigeblaj.

3.0.4. Honora membreco estas kunigebla kun Plenrajta membreco kaj nekunigebla kun Simpatianta membreco.

3.1. Plenrajta membreco edit

3.1.1. Pri akcepto de Plenrajta membro decidas Prezidanto aŭ persono komisiita de Prezidanto. Plenrajta membreco estiĝas en la tago de registro en la liston de Membroj, kiun prizorgas Estraro. Nova Plenrajta membro estas registrita surbaze de aliĝilo, post akcepto kaj pago de membra kotizo. Simpatianta membro povas iĝi Plenrajta membro surbaze de skriba peto sendita al Estraro, post akcepto kaj pago de membra kotizo. Honora membro povas iĝi samtempe Plenrajta membro surbaze de skriba peto sendita al Estraro, post pago de membra kotizo.

3.1.2. Plenrajtaj membroj havas jenajn rajtojn:

  1. partoprenadi Ĝeneralan asembleon, elpaŝi kaj voĉdoni dum Ĝenerala asembleo;
  2. elektadi kaj esti elektitaj en organojn de la asocio;
  3. estadi informataj pri planoj kaj agado de la asocio.

3.1.3. Plenrajtaj membroj havas jenajn devojn:

  1. laŭi la Statuton de la asocio;
  2. pagi jaran membra kotizon.

3.1.4. Plenrajta membreco en la asocio finiĝas per:

  1. memvola decido de la Membro sciigita al Estraro skribe aŭ ciferece, membreco finiĝas en la tago de livero de la sciigo;
  2. nepago de membra kotizo por la koncerna kalendara jaro, kiam Plenrajta membro aŭtomate iĝas Simpatianta membro;
  3. eksmembrigo fare de Estraro;
  4. morto de Membro;
  5. malfondo de la asocio.

3.2. Simpatianta membreco edit

3.2.1. Pri akcepto de Simpatianta membro decidas Prezidanto aŭ persono komisiita de Prezidanto. Simpatianta membreco estiĝas en la tago de registro en la liston de Membroj, kiun prizorgas Estraro. Nova Simpatianto estas registrita surbaze de aliĝilo, post akcepto. Plenrajta membro aŭtomate iĝas Simpatianta membro surbaze de skriba peto sendita al Estraro aŭ laŭ punkto 3.1.4. b.

3.2.2. Simpatiantoj havas jenajn rajtojn:

  1. partoprenadi Ĝeneralan asembleon;
  2. esti elektitaj en Lokan reprezentantaron;
  3. estadi informataj pri planoj kaj agado de la asocio.

3.2.3. Simpatiantoj havas jenajn devojn:

  1. laŭi la Statuton de la asocio.

3.2.4. Simpatianta membreco en la asocio finiĝas per:

  1. memvola decido de la Membro sciigita al Estraro skribe aŭ ciferece, membreco finiĝas en la tago de livero de la sciigo;
  2. eksmembrigo fare de la Estraro;
  3. morto de la Membro;
  4. malfondo de la asocio.

3.3. Honora membreco edit

3.3.1. Iĝi Honora membro povas ĉiu ajn fizika persono, kiu signife meritis por plenumado de celoj de la asocio. Atribui honoran membrecon proponas Estraro kaj aprobas Ĝenerala asembleo. Honora membreco estiĝos nur tiaokaze, se tiu persono, skribe aŭ ciferece, liveros al Estraro konsenton kun honora membreco. Honora membreco estas dumviva.

3.3.2. Honoraj membroj havas jenajn rajtojn:

  1. partoprenadi Ĝeneralan asembleon kaj elpaŝi dum Ĝenerala asembleo;
  2. esti elektitaj en Lokan reprezentantaron;
  3. estadi informataj pri planoj kaj agado de la asocio.

3.3.3. Honoraj membroj havas jenajn devojn:

  1. laŭi la Statuton de la asocio.

3.3.4. Honora membreco en la asocio finiĝas per:

  1. memvola decido de la Membro sciigita al Estraro skribe aŭ ciferece, membreco finiĝas en la tago de livero de la sciigo;
  2. eksmembrigo fare de Ĝenerala asembleo;
  3. morto de Membro;
  4. malfondo de la asocio.

3.4. Eksmembrigo edit

3.4.1. Se membro agas kontraŭ celoj kaj planoj de la asocio, aŭ damaĝas ĝian reputacion, tiu povas esti eksigita.

3.4.2. Plenrajtajn membrojn kaj Simpatiantojn povas eksigi Estraro.

3.4.3. Honorajn membrojn povas eksigi Ĝenerala asembleo.

3.4.4. Eksa Membro povas kontraŭ eksigo apelacii al la plej proksima Kunsido de Ĝenerala asembleo.

4. Organoj de la asocio edit

4.1. Organoj de la asocio estas:

  1. Ĝenerala asembleo;
  2. Estraro;
  3. Statuta organo;
  4. Revizia komisiono.

4.2. Kiel ĉeesto dum Kunsido de Ĝenerala asembleo, Kunsido de Estraro kaj Kunsido de Revizia komisiono estas konsiderataj:

  1. persona ĉeesto;
  2. ĉeesto per rimedo de distanca komunikado.

5. Ĝenerala asembleo edit

5.1. Ĝenerala asembleo estas la plej alta organo de la asocio. Ĝin konsistigas ĉiuj Membroj.

5.2. Kunsido de Ĝenerala asembleo okazas almenaŭ 1-foje dum kalendara jaro kaj samtempe ne pli malfrue ol 18 monatojn post la antaŭa Kunsido de Ĝenerala asembleo.

5.3. Kunsidon de Ĝenerala asembleo kunvokas Prezidanto per invito al unuopaj Membroj sendita per retpoŝto kaj publikigo en la retejo de la asocio kun almenaŭ 30 tagoj da anticipo.

5.4. Ĝenerala asembleo precipe:

  1. aprobas ŝanĝojn kaj amendojn de Statuto de la asocio;
  2. aprobas Internan regularon de la asocio, ĝiajn ŝanĝojn kaj amendojn;
  3. aprobas Jaran planon kaj Jaran buĝeton;
  4. aprobas Jaran raporton, Financan raporton kaj Revizian raporton;
  5. elektas kaj malelektas Membrojn de Estraro, Prezidanton kaj Vicprezidanton;
  6. elektas kaj malelektas Membrojn de Loka reprezentantaro;
  7. elektas kaj malelektas Membrojn de Revizia komisiono;
  8. traktas apelaciojn kontraŭ decidoj de Estraro kaj Statuta organo;
  9. decidas pri Honora membreco;
  10. decidas pri malfondo de la asocio kaj starigas Likvidiston.

5.5. Se tio estis menciita en la kunvoko de Kunsido de Ĝenerala asembleo, povas Kunsido de Ĝenerala asembleo esti kunvokita por 2 tempoj, la regula kaj la anstataŭa. La Kunsido de Ĝenerala asembleo en la anstataŭa tempo povas esti planita por komenco ne pli frue ol 30 minutojn post la planita tempo de komenco de la Kunsido de Ĝenerala asembleo en regula tempo.

5.6. Kunsido de Ĝenerala asembleo en regula tempo estas decidopova, se ĉeestas almenaŭ 25% de Plenrajtaj membroj.

5.7. Kunsido de Ĝenerala asembleo en anstataŭa tempo estas decidopova eĉ se la kondiĉo en la antaŭa punkto ne estas plenumita.

5.8. Ĝenerala asembleo ekster sia Kunsido estas decidopova, se voĉdonas almenaŭ 50% de Plenrajtaj membroj.

5.9. Decido de Ĝenerala asembleo estas valida, se ĝi estas konfirmita per almenaŭ dutriona plejmulto de voĉoj ĉe jenaj aferoj:

  1. ŝanĝo de Statuto;
  2. malfondo de la asocio;
  3. atribuo aŭ forpreno de Honora membreco.

5.10. Decido de Ĝenerala asembleo estas valida, se ĝi estas konfirmita per simpla plejmulto ĉe aliaj aferoj.

6. Estraro edit

6.1. Estraro estas la plenuma organo de la asocio.

6.2. Estraro pri sia agado respondecas al la Ĝenerala asembleo.

6.3. Estraro konsistas de Prezidanto, Vicprezidanto kaj almenaŭ unu plia Membro de la Estraro.

6.4. Membrojn de Estraro elektas Ĝenerala asembleo por trijara funkcia periodo.

6.5. Kunsido de Estraro estas decidopova, se ĉeestas superduona plejmulto de ĝiaj membroj. Decido de Estraro estas valida, se ĝi estas konfirmita per superduona plejmulto de Membroj de Estraro.

6.6. Estraro precipe:

  1. gvidas agadon de la asocio en la tempo inter Kunsidoj de Ĝenerala asembleo;
  2. gvidas prilaboron de Jara raporto, Financa raporto, Jara plano kaj Jara buĝeto kaj prezentas ilin al Ĝenerala asembleo por aprobo;
  3. decidas pri malfondo de asocio, se Ĝenerala asembleo ne kunsidis ĝis 3 monatoj por decidi pri malfondo de la asocio;
  4. starigas Likvidiston en okazo de likvidado de la asocio en okazo, kiam tiun ne starigis Ĝenerala asembleo;
  5. decidas pri ŝanĝoj en Jara plano kaj Jara buĝeto;
  6. prizorgas librotenadon konforme kun la leĝo numero 431/2002 de la Leĝaro pri librotenado en aktuala versio.

7. Statuta organo edit

7.1. Statuta organo estas la Loka reprezentantaro.

7.2. Loka reprezentantaro pri sia agado respondecas al la Ĝenerala asembleo.

7.3. Membreco en Loka reprezentantaro estas kunigebla kun membreco en aliaj organoj.

7.4. Loka reprezentantaro konsistas de 1 ĝis 3 membroj, nomitaj 1-a Loka reprezentanto, 2-a Loka reprezentanto kaj 3-a Loka reprezentanto.

7.5. Membrojn de Loka reprezentantaro elektas Ĝenerala asembleo por trijara funkcia periodo.

7.6. Membroj de Loka reprezentantaro agas kaj subskribas nome de la asocio en ĉiuj aferoj memstare.

7.7. Statuta organo reprezentas la asocion ekstere dum traktado kun ŝtataj organoj, kaj eventuale fizikaj kaj juraj personoj kaj neformalaj grupoj.

8. Revizia komisiono edit

8.1. Revizia komisiono estas kontrola organo de la asocio.

8.2. Revizia komisiono pri sia agado respondecas al Ĝenerala asembleo.

8.3. Membreco en Revizia komisiono estas nekunigebla kun membreco en Estraro.

8.4. Revizia komisiono havas 1 ĝis 3 membrojn, kiujn elektas Ĝenerala asembleo por trijara funkcia periodo. Membroj de Revizia komisiono de inter si elektas Prezidanton de Revizia komisiono.

8.5. Kunsido de Revizia komisiono estas decidopova, se ĉeestas superduona plejmulto de ĝiaj membroj. Decido de Revizia komisiono estas valida, se ĝi estis konfirmita de superduona plejmulto de ĝiaj membroj.

8.6. Revizia komisiono precipe:

  1. kontrolas laŭadon de Statuto kaj Interna regularo;
  2. kontrolas financan mastrumadon de la asocio;
  3. atentigas Organojn kaj Membrojn pri mankoj kaj proponas korektajn agojn por ĝiaj forigoj;
  4. ellaboras Revizian raporton kaj prezentas ĝin al Ĝenerala asembleo por aprobo.

9. Financa mastrumado edit

9.1. Fonto de enspezoj de la asocio estas precipe membraj kotizoj, donacoj, subvencioj, monkontribuoj, profito de havaĵo kaj enspezoj de agado de la asocio.

9.2. Havaĵo povas esti utiligita nur por atingado de la celoj de la asocio kaj por plenumado de ĝia propra agado.

9.3. Financa mastrumado okazas laŭ aprobita Buĝeto kaj laŭas Ĝenerale devigajn jurajn regulojn, Statuton kaj Internan regularon.

9.4. Por kreado de propraj rimedoj povas la asocio plenumadi en aldona amplekso aldone al interesagado entreprenan agadon, rilatan al plenumado de celoj de la asocio, kaj en akordo kun Ĝenerale devigaj reguloj, Statuto kaj Interna regularo de la asocio.

10. Malfondo de la asocio edit

10.1. La asocio povas esti malfondita per:

  1. libervola dissolviĝo laŭ decido de Ĝenerala asembleo;
  2. libervola kuniĝo kun alia publikutila organizo laŭ decido de Ĝenerala asembleo;
  3. valida decido de la Ministerio de internaj aferoj de Slovakio pri ĝia dissolvo;
  4. valida decido de kortumo en puna persekutado.

10.2. En okazo de malfondo de la asocio per dissolviĝo estos plenumita konsolidigo de havaĵoj, kiun plenumos Likvidisto starigita de Ĝenerala asembleo, eventuale Estraro. Likvidisto unue prizorgos ĉiujn devontigojn kaj monpretendojn kaj la likvidan reston transigos al unu aŭ pluraj publikutilaj organizoj, kies celoj estas proksimaj al celoj de la asocio. Likvidisto anoncos malfondon kaj likvidon de la asocio ĝis 15 tagoj al la Ministerio de internaj aferoj de Slovakio.

10.3. En okazo de malfondo de la asocio per kunigo kun alia publikutila organizo transiras la tuta havaĵo de la asocio al tiu organizo.