Wikimedia Foundation elections/Board elections/2005/eo

2005 balotoj por la administrantaro
Organizado


Saluton al ĉiuj !

Balotoj por la administrantaro de Wikimedia fondaĵo proksimiĝas. Vi vikimediistoj elektos la du delegitojn de ĉiuj kontribuantoj en Wikimediaprojektoj el la tuta mondo. La finaj decidoj koncernante la fondaĵon Wikimedia estos en la manoj de la administrantaro. Ĝia rolo ne estas regi la diversajn projektojn de Wikimedia.

Ni balotas por elekti du delegitojn. Ili estos elektitaj por du jaroj kaj ne estos diferenco inter ambaŭ. Por rajti baloti vi devas esti redaktinta almenaŭ 400 foje en la projekto Wikimedia el kiu vi voĉdonas; unua redakto estu okazinta almenaŭ 90 tagojn antaŭ le 30-an de majo 2005 00:00 (UTC). Sciu ke la organizantoj de la baloto havas eblecon forigi balotojn de forbaritaj uzantoj aŭ uzantoj plurfoje ensalutintaj per malsamaj nomoj. Baloti el pluraj projektoj ankaŭ estas konsiderata friponaĵo.

La baloton regas la regulon de baloto per aprobo. Ĉiu balotanto rajtas voĉdoni por tiom da kandidatoj kiom ŝi/li deziras esti elektitaj kaj tion por ĉiu posteno. La du kandidatoj ricevintaj la plej multon da balotoj estos proklamitaj venkintoj. Kaze de egala nombro da balotoj dua baloto okazos.

Se vi deziras kanditatiĝi vi devas plenigi formularon sur la paĝo Board elections/2005/Candidates ekde la 7-a de junio 2005 je 00:00 (UTC). Sekve la kandidatoj disponos pri 3 semajnoj por sin konigi de la tuta Wikimedia komunumo. La kunordigantoj de la tradukoj klopodos por traduki la kandiatiĝojn en kiel eble plej multajn lingvojn. Poste la baloto povos komenciĝi.

Jen la kalendaro por la ĉijaraj balotoj :

Akceptado de la kanditatiĝoj
de Mardo la 7-a de junio 2005 je 0:00 (UTC)
ĝis Lundo la 27-a de junio 2005 je 24:00 (UTC)
Baloto
de Mardo la 27-a de junio 2005 je 0:00 (UTC)
ĝis Lundo la 11-a de julio 2005 je 24:00 (UTC)

Se vi regas alian lingvon bonvolu traduki ĉi informon kaj sendi ĝin al la diversaj Wikimedia-projektoj en la koncerna lingvo. Tion farinte, bonvolu informi nin sur la paĝo : « tradukoj ».

Se vi deziras helpi traduki estontajn informojn bonvolu aldoni vin sur la paĝon « Tradukaj kunordigantoj »

Fine ni deziras bonan ŝancon al ĉiuj kandidatoj,

oficialaj komitatanoj organizantaj la baloton por Wikimedia 2005.