Wikimedia Foundation elections/2021/Candidates/Farah Jack Mustaklem/eo
Farah Jack Mustaklem (Fjmustak)
Fjmustak (talk • meta edits • global user summary • CA • AE)
detaloj |
| |
---|---|---|
statement (Not more than 450 words) | Mia nomo estas Farah Jack Mustaklem kaj mi estas palestina vikip(m)ediano. Mia okupiĝo kun Vikipedio komencis en 2005, kiam mi komencis redakti la araban kaj poste la anglan Vikipedion kaj plej laste aktualigante fotojn al Commons.
Mi estas fonda membro kaj eksa kasisto de la uzantogrupo de vikimedianoj de la Levanto kaj membro de la lastatempe formita araba vikimedia uzantogrupo. Mi ankaŭ servis en la Aneca Komitato [Affiliations Committee] dum du jaroj. Kiel parto de miaj aktivecoj en la uzantogrupo de la vikimedianoj de la Levanto, mi ankaŭ okupiĝis pri 'kickstarting' la Vikipedian Edukado-Programon en Palestino. Off-wiki, mi organizis plurajn Vikipediajn atelierojn por antaŭenigi la kontribuadon al libera scio en Palestino, samkiel Vikipedia ateliero por siriaj rifuĝintoj en Nederlando. Mi ankaŭ estis aktiva por klarigi kelkajn miskomprenojn pri Vikipedio, ĉu en sociaj amaskomunikiloj, tradicia amaskomunikilaro aŭ de vorto al buŝo. Mi firme kredas ke libera aliro al scio estas universale baza homa rajto kaj ke ciferecaj rajtoj estas gravaj por krei liberan kaj malfermitan tutmondan socion. Kiel tia, mi okupiĝas pri lobiado por ciferacaj kaj aliaj homaj rajtoj en la araba mondo kaj ekstere de ĝi. Ĉi tiu aktivismo estas tre kara al mia koro kaj ĝi estas mia espero ke la vikimedia movado ludas pli grandan rolon en antaŭenigo de ĉi tiuj rajtoj. Se elektita al la administraro, mi faros de tio unu el miaj pintaj prioritatoj. Estante profesie softvara inĝeniero, mi elspezas multe de mia tempo malantaŭ ekrano por kribri (ĉu por laboro, pro Vikipedio aŭ por cifereca lobiado). Kiam ne ĉe mia komputilo, unu el miaj preferataj flankokupoj estas partopreni en la ĉiusemajna kviza konkurso Kviza Trivia Nokto. Mi dankas Vikipedion kaj la tempon kiun mi okupiĝis kun ĝi ĝi riĉigante mian ĝeneralan scion kaj helpante mian teamon daŭrigi ties eminentan pozicion. Aliaj ŝatokupoj inkluzivas migradon, fotografion kaj pasigi tempon kune kun mia familio. Mi naskiĝis en Usono kaj vivis mian vivon inter Usono kaj Palestino, kiu klarigas kial mi povas aserti ke kaj la angla kaj la araba estas miaj denaskaj lingvoj. Mi havas pasion por lingvistiko kaj por lerni novajn lingvojn. Vivi en du tre malsamaj socioj helpis min akiri nuancitan perspektivon pri la vivo kaj ĝi helpis min pli bone ŝati la kulturajn diferencojn kiuj ekzistas inter homoj, samkiel la komuna homeco kiu ligas ilin. | |
Top 3 Board priorities | - Kreskigi diversecon en la administraro kaj reprezenti marginaligitajn komunumojn.
- Antaŭenigi pli da travideblecon en la administrado kaj decido-farado de WMF. - Akordigi WMF kun ciferecaj rajtoj kaj aliaj movadoj por homaj rajtoj ĉar libera scio estas rajto por ĉiuj. | |
Top 3 Movement Strategy priorities | Certigi justecon en decidofarado | |
Kontrolado | Kontrolo farita de elekta komitato aŭ dungito de la Vikimedia Fondaĵo. | |
Kvalifiko: Identigita Kontrolita de: Matanya (talk) 20:54, 1 July 2021 (UTC) |
Identigo: Identigita Kontrolita de: Joe Sutherland (Wikimedia Foundation) (talk) 01:02, 30 June 2021 (UTC) |
Trustee Evaluation Form | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|