Vikio Amas la Olimpikojn

This page is a translated version of the page Wiki Loves the Olympics and the translation is 100% complete.
Wiki Loves the Olympics
1a versio, 5-a de aŭgusto - 18-a de septembro, 2016

Bonvenon al la Vikipedia redakta konkurso pri la Olimpikoj!

  • Kio?: Ĝi estas redakta konkurso pri la Olimpiaj Ludoj. La celo de ĉi tiu unua versio estas plibonigi kaj traduki liston de temoj rilataj al la Olimpiaj Ludoj kaj ĉefe pri la Somera Olimpiko 2016 kaj la Somera Paralimpiko 2016, inkluzive famaj sportistoj kaj ludejoj. Ĉi tiu iniciato estas parto de Iberocoop. Vi povas partopreni en ajna lingvo. La listoj de artikoloj estas sugestoj kaj vi povas krei aŭ pligrandigi aliajn.
  • Kiam?: La redakta konkurso ekestas de 00:01 5-a de aŭgusto ĝis 23:59 18-a de septembro, 2016 (CET UTC+01:00).
  • Kiel?: Punktoj povas esti atingitaj kreante novajn artikolojn aŭ pligrandigante ekzistantajn, rilate al la Olimpikoj kaj apartenantajn al Vikipedia kategorio pri la Olimpikoj. La poenta sistemo estas la jena (ne forgesu poenti po ĉiu artikolo prilaborata de vi sur la sekcio de partoprenantoj):
+1 poento po ĉiu 1000 bitokoj da enhavo aldonita.
+1 poento se la artikolo estas nova.
+1 poento se la artikolo estas pri la Paralimpikoj aŭ atleto kiu partoprenas aŭ partoprenis pasintece.
  • Kiu?: Publiko kiu interesiĝas pri lerni kiel redakti Vikipedion kaj plibonigi aŭ traduki la Olimpikaj-rilatajn artikolojn. Oni nur bezonas havi uzantokonton. Por partopreni vi devas registriĝi en la sekcio pri partoprenantoj.
  • Kial?: La konkurso estas organizata de Iberocoop: unu el niaj ĉefaj celoj estas provizi al ĉiuj liberan scion pri la Olimpiaj Ludoj en ĉiuj lingvoj. Se via organizo aŭ institucio deziras kunlabori kun ĉi tiu konkurso, bonvolu, kontaktu nin.

Paralele estas ankaŭ fota konkurso pri la Somera Olimpiko 2016, organizata de la Grupo Wikimedia Brasileiro de Educação e Pesquisa. Pli da informo sur ĉi tiu paĝo ĉe portugallingva Vikipedio.

Konkursaj detaloj
Wikipedia:Translating Ibero-America
Premioj
Listo de artikoloj
Partoprenantoj Partoprenantoj
Helpo
Se vi havas demandojn pri la konkurso, aldonu ilin en la diskut-paĝo.