WikiMiniAtlas/eo
English (main) | Català | Deutsch | Eesti | Esperanto | Euskara | Finnish | Français | Frysk | עברית | Italiano | 日本語 | 한국어 | Kölsch | Kurdî | Lietuvių | Nederlands | Polski | Português | Svenska | Türkçe | 廣東話 | العربية | Српски | فارسی | پښتو | redakti |
WikiMiniAtlaso estas ĴavaSkripta etendaĵo ebliganta elmontri alklakeblan mondmapon, sur kiun oni povas moviĝi proksimiĝi, entenantan ligilojn al artikoloj de Vikipedio. La plej bona distingivo estas proksimume 100 m. La aspekto estas simila al tiu de Google Maps, sed temas pri libera servo entenanta niajn proprajn datumojn.
Ekzemple rigardu la artikolon Dinan. alklaku la bildeton dekstre supre de la paĝo kaj la mapo devus aperi. Uzu la butonojn +/- por proksimiĝi aŭ malproksimiĝi la flago suben por montri preferojn lkaj la sagon supren por kaŝi la karton.
La mapfonoj elvenas el GSHHS Coastline Data (publika domajno), VMAP0-aspekto per la programo Mapnik, aliaj mapfonoj el US National Park Service kaj de NASA por Landsat7.
Fonto de la datumoj
edit- La tekstaj ligiloj estas kreitaj de de:User:Kolossos el kopio de la datumbazo kaj el datumoj de de:User:Stefan Kühn el Vikipedioj en diversaj lingvoj.
- La bildetoj venas el la Komunejo, laŭ elŝutaĵoj de la datumbazo.
- Defaŭlta mapfono estas kreita de VMAP0 kun aspekto kreita per la sofvaro Mapnik
- La mapo por malalta bendlarĝo (nur marbordoj) elvenas el GSHHS Coastline Data (publika domajno).
Instalado
editNecesas ke WikiMiniAtlas estu instalita sur via projekto (kontaktu iun administranton). Por personigi vian elmontron, aldonu ĉi tion al via monobook.js :
var wma_settings = { height : 400, width : 700 }
kio ebligas ĝustigi respektive la altecon (height
) kaj la larĝecon (width
) de la fenestro (grandeco en pikseloj).
Aliaj opcioj
editVi povas aldoni jenajn opciojn sur la saman ŝablonon :
Parametro | Priskribo |
---|---|
height: a
|
Ĝustigas la altecon de la mapo je a pikseloj |
width: l
|
Ĝustigas la larĝecon de la mapo je l pikseloj |
zoom: z
|
Ĝustigas la skalon defaŭlte je z (0 = tuta mondo, 15 = maksimumo). Defaŭlte z valoras -1, Tiam skalo estas aŭtomata. |
enabled: true|false
|
tajpu false por malaktivigi la WikiMiniAtlas-on
|
onlyTitle: true|false
|
tajpu true por limigi WikiMiniAtlas-on je elmontro de koordinatoj.
|
buttonImage: url
|
Anstataŭas la globbildon per la bildo url |
Oftaj demandoj
edit- Kie mi povas vidi WikiMiniAtlaso funkcii ?
- WikiMiniAtlaso estas defaŭlte aktiva ĉe angla, esperanta, islanda, itala, kataluna, norvega (bokmål) , portugala Vikipedioj kaj Komunejo.