Sociaj komunikiloj/Permeso

This page is a translated version of the page Social media/Permission and the translation is 100% complete.

Se vi uzas fotojn (aŭ aliajn aŭdvidaĵojn) en sociaj komunikiloj, uzu publikajn havaĵojn aŭ tiujn permesitajn sub la permesilo CC0. Se vi volas uzi tiujn eldonitajn sub aliaj liberaj permesiloj, vi devas peti por permeso la aŭtorojn, pro la restrikteco de la Servokondiĉoj de Facebook, Twitter, kaj Instagram. Vi povas legi plu ĉi tie.

Jen, ekzemple, la teksto de la permeso por la bildoj alŝutitaj dum la fotokonkurso Vikio Amas Teron. Petu ke la aŭtoroj plusendu la tekston al digitalmedia(_AT_)wikimedia.org, se vi uzos ĝin por sociaj komunikiloj de Fondaĵo Vikimedio:

Mi konsentas al la uzo de tiuj fotoj, kiujn mi alŝutis dum la fotokonkurso Vikio Amas Teron en Twitter, Facebook, VKontakte, Instagram, Google+ ktp.

Vi povas ankaŭ peti por permeso por uzi iun dosieron:

Mi konsentas al la uzo de la foto [enmetu ligilon al la foto] en Twitter, Facebook, VKontakte, Instagram, Google+ ktp.

Se la aŭtoroj ne subtenas sociajn komunikilojn, vi povas peti por permeso je malalta distingivo:

Mi konsentas al la uzo de la foto [enmetu ligilon al la foto] ĝis grando de 1024×385 bilderoj en Twitter, Facebook, VKontakte, Instagram, Google+ ktp.

Ne forgesu demandi kian atribuon la aŭtoro(j) deziras. Eble la aŭtoro(j) preferus atribuon per sia(j) vera(j) nomo(j), ne uzantonomo(j)