Election candidates 2006/Cimon Avaro/Eo

Cimon Avaro edit

Konfirmita --Aphaia 14:12, 5-a de Aŭgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Cimon Avaro
Vera nomo Jussi-Ville Heiskanen
 
Loĝloko Helsinko, Finnlando
Aĝo 40-jara kaj duono
Uzula(j) paĝo(j) precipe en:User:Cimon Avaro, fi:User:Cimon Avaro (mi havas dekduon da malpli uzataj)
Partoprenante en Wikimedia de 13-a de Aprilo 2003 (kaj anonime en kelkaj antaŭaj tagoj)
Projektoj en kiuj mi partoprenas Angla Vikipedio, Finna Vikipedio, (Mi ankaŭ redaktis iom ete en Vikifontoj kaj simplangla, en skota kaj interligis en projektoj en dekduo da lingvoj )
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Finna, Angla, Skota
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj En-wikipedia, Fi-wikipedia, En-Wikiquote, Meta
Mia kandidatiĝo  
Ĝi estas kritikema
por la Wikimedia Fondaĵo en proksima venonteco ĵeti pontojn por superpaŝi la disdividojn inter la fidataro kaj la komunumoj en la diversaj projektoj. Tiucele mi klopodos esti kiel eble plej alirebla laŭ miaj eblecoj kaj miaj lingvaj kapabloj, per IRC (kie mi kvazaŭ konstante ĉeestas kaj per retpoŝto (cimon_avaro (ĉe) yahoo.co.uk) kaj aktivanta sur la plej gravaj diskutlistoj. Aldone al ricevado de komentoj kaj ties respondado, mi aktive konsultos kaj proprainiciative, unuope, la personojn kies laboro por la projekto mi taksas bona kaj ŝajnas al mi porti en sia koro la taskon de la fondaĵo.
Mia engaĝiĝo
sine de wikimedia efektiviĝis precipe sur la anglalingva vikipedio en kiu mi enkalkulas kiel daŭriĝemaj kontribuaĵoj la lanĉo de Ne mordu novulojn kaj de la purigprojekto (por kiu mi ĝuis la helpon de Stevertigo kaj Angela). La artikoloj kiujn mi verkis kaj redaktis ne apartenas al mi kaj ne longe konservos grandan parton de la aldonoj kaj ŝanĝoj kiujn mi faris, sed tiuj du ne estus kreitaj sen mia instigo (aŭ almenaŭ ne tiel frue en la projekto).
Por la fidatara baloto
Mi kandidatiĝis ambaŭfoje kiam postenoj estis balotitaj. La unuan fojon mia partopreno en la baloto estis klopodi konservi al la diskutoj afablan tonon, milde eluzi persvadon por limigi klaĉojn inter kandidatoj kaj levi la debaton al la venonta direkto de la ĵus kreita fondaĵo. La duan fojon mi opiniis ke estis utile por la sano de la gvidantoj de la fondaĵo proponi al la ekselektitoj veran defion kun fidindaj kontraŭuloj, sciante ke ili ĝuas la konfidemon de la komunumo. Ĉi foje ĉar posteno vere malfermiĝas mi penos esti elektita, dezirante ke ĉiuj bonaj kandidatoj eniros la konkuron igante ĉi baloton vera debato koncerne la estontan direkton kiun ni decidos alpreni por ĉi nobla entrepreno por la bono de la tuta homaro, de nia planedo kaj preter.
Por fora futuro
Mi antaŭvidas la estonton de la projektoj de wikimedia disvolviĝi dum jardekoj kaj jarcentoj kaj estas utile konservi ĉi aspekton en la menso; ĉiuj etanimaj disputoj nature malkreskos kun la paso de la tempo ĝis fariĝi nur piednotoj pro la efiko de la atentema ekzamenado de la okulo de la eterneco. Dum la venontaj jardekoj Wikimedia okupos ankoraŭ pli unuavican lokon en la reto, kaj la maniero en kiu ni nin direktos influos la tutan teksaĵon, kaj ĝis nun nia influo sendube estis malgrava : "malhelpi la reton suĉi". Tiucele ni devas nepre kunagi kun la diversaj organizaĵoj kiuj disdividas kaj protektas la samajn principojn kiel ni kiaj menciinde : EFF, FSF, Software Freedom Law Center, kaj Creative Commons.
Bonvolu lasi demandojn tie User:Cimon_Avaro/Candidacy_2006