Wikimedia Foundation elections/Board elections/2007/eo

Balotoj por la konsilantaro 2007
Organizado



Nur anoj de la Balota komitato rajtas ŝanĝi la anglalingvan paĝon sur meta.


Saluton al ĉiuj!,

La 2007-jara balota proceso por la Estraro de Wikimedia Foundation komenciĝis je la 10-a de junio 2007. Vikimediistoj havos la oportunecon elketi tri individuojn por reprezenti la kontribuantro al Wikimedia projektoj el la tuta mondo. La tri sukcesontaj kandidatoj estos elektitaj por la Estraro por dujara periodo finiĝonta en junio 2009. Estraranoj ricevas la mision fari finajn decidojn por Wikimedia Foundation.

La baloton okazos laŭ aprobsistemo per aparta softvaro (nun diskutata). Anataŭ la balottempo okazas subtenado, dum kiu ĉiu kandidato bezonas ricevi minimuman nombron da aproboj por validigi sian kanditatiĝon. Por la fina baloto ĉiu voĉdonanto rajtos partopreni la baloton.

Ĉiu voĉdonanto rajtos baloti por tiom da kandidatoj kiom ŝi/li deziras esti elektotaj kaj tio por ĉiu plenumota posteno. la kandidato(j) kun la plej multaj voĉoj estos elektitaj. Okaze de egala nombro da voĉoj dua raŭndo okazos.

La baloto okazos per sekretaj bultenoj (la nomo de la voĉdonatoj kaj de la elektitaj kandidatoj ne estos publikigitaj sur iu vikio). La voĉoj estos kontitaj de ekstera organizaĵo kiu estas difinota post kelkaj tagoj.

Por kandidatiĝi edit

La kandidatoj devas plenigi formularon sur Meta inter la 10-a de junio 2007 00:00 (UTC) kaj la 23-a de junio 2007 23:59 (UTC). Malfruaj kandidatoj ne estos konsideritaj. Por kandidatiĝi vi devas respondi jenajn tri kondiĉojn :

  1. Vi estu kontribuinta en almenaŭ unu Wikimedia projekto antaŭ almenaŭ unu jaro antaŭ la 1-a de junio 2007, la dato de la unua registrita kontribuo sub la uzula nomo estos konsiderata, kaj estu kontribuinta almenaŭ 400-foje per la sama uzula konto en la sama projekto je la 1-a de junio 2007.
  2. Vi sciigu vian veran nomon, estu almenaŭ 18-jara (aneco en la Konsilantaro estante publika, ne eblas aniĝi anonime aŭ sub pseŭdonimo).
  3. Vi estu ricevinta almenaŭ la postulatan aprobnombron de balotrajtaj voĉdonantaj. Aproboj estu enmetitaj sur la dédiĉitan paĝon dum la akceptotempo de la kandidato.

La kandidatoj povos sin prezenti dum du semajnoj al al cetero de la Wikimedia komunumo. Tradukkunordigantoj zorgos prio tradukoj de la sinprezentoj en iom da lingvoj antaŭ la baloteko. La kandidatoj estas atentigitaj ke ju pli frue ili konigos sian sinpreznton, des pli frue estos finitaj la tradukoj antaŭ la balottempo.

Kondiĉoj por voĉdoni edit

Por rajti voĉdoni uzulo estu kontribuinta en almenaŭ unu Wikimedia projekto de almenaŭ tri monatoj antau la 1-a de junio 2007, la dato de la unua registrita kontribuo sub la uzula nomo estos konsiderata, kaj estu kontribuinta almenaŭ 400-foje per la sama uzula konto en la sama projekto je la 1-a de junio 2007.

Voĉdonantoj rajtas aprobi ĝis tri kandidatojn. Kandidatoj rajtas aprobi du aliajn kandidatojn. Kromaj informoj pri aprobado estas legeblaj sur ĉi tiu paĝo (anglalingve).

Uzuloj ne povas adicii kontribuojn en diversaj projektoj por atingi la limon de 400 kontribuoj. Eĉ se vi rajtas voĉdoni el pluraj projektoj, vi tamen nepre voĉdonu el nur unu el ili.

Disvolviĝo edit

Sinpreznto de la kandidatoj

  • de la dimanĉo 10-a de junio 2007 00:00 (UTC)
  • ĝis sabato la 23-a de junio 2007 23:59 (UTC)

Aprobtempo

  • de la dimanĉo 17-a de junio 2007 00:00 (UTC)
  • ĝis sabato la 23-a de junio 2007 23:59 (UTC)

Baloto :

  • de la ĵaŭdo 28-a de junio 2007 00:00 (UTC)
  • ĝis sabato la 7-a de julio 2007 23:59 (UTC)

Traduko edit

Se vi regas alian lingvon, via helpo estas bonvena por traduki ĉi informon kaj sciigi ĝin en la diversaj Wikimediaprojektoj en via lingvo. Poste bonvolu sciigi tion sur la paĝo Board elections/2007/Translations#Wikimedia projects.

Se vi deziras helpi traduki estaontajn informojn bonvolu aldoni vian nomon sur la paĝo Board elections/2007/Translations#Coordinators by languages.

Por demandoj vi povas lasi mesaĝon sur la diskutpaĝoj de la baloto aŭ kontakti balotkomitatanon (vidu la liston sube).

Fine ni deziras bonŝancon al ĉiu kandidato por ĉi baloto,


Sincere,
Kizu Naoko
Philippe
Jon Harald Søby
Newyorkbrad
22:42, 9-a de Junio 2007 (UTC), Wikimedia Estrarbalotgvidkomisiono 2007