Translation requests/WMF/About Wikimedia/eo

Oftaj Demandoj edit

La Fondaĵo Vikimedio estas la gepatra organizaĵo de diversaj projektoj de libera enhavo, plejgrave Vikipedio, la premiata interneta enciklopedio.

Kio estas la celo de la Fondaĵo? edit

La celo de Fondaĵo Vikimedio estas fortigi kaj devigi homojn en la tuta mondo por kolekti kaj disvolvi enhavon por studi kun licenco por libera enhavo aŭ publika propraĵo, kaj dissemi ĝin globale kaj efike.

Kunlabore kun reto de lokaj organizoj, la Fondaĵo donas esencan subtenan strukturon kaj organizan kadron por la subteno kaj evoluigo de multlingvaj wiki-projektoj kaj aliaj klopodoj kiuj servas ĉi-tiun celon. La Fondaĵo disponebligos kaj konservos utilajn informojn de siaj projektoj alireblaj sur la Interreto senpage, por ĉiam.

Vidu ankaǔ nian misio-deklaron.

Ĉu vi estas almoza fondaĵo? edit

Wikimedia estas senprofitcela almoza korporacio organizata laǔ la leĝoj de la ŝtato de Florida, usono kaj situata en la urbo de San Francisco, California, usono. Plene kontrolata, La Fondaĵo Wikimedia estas registrata kiel almoza fondaĵo ĉe Guidestar kaj ĝiaj partneraj TTT-ejoj. La Fondaĵo Wikimedia havas 501(c)(3) senimpostan staton en usono.

La ekzisto de la Fondaĵo Wikimedia estis oficiale anoncata de Wikipedia fondinto Jimmy Wales je la 20an de junio, 2003. La statutoj de Wikimedia Foundation Inc. estas rete alireblaj.

Kiujn projektojn vi subtenas? edit

La Fondaĵo Wikimedia subtenas Vikipedion, rete alireblan enciklopedion kaj unu el la 10 plej ofte vizitataj retejoj en la mondo. Ek de la fondiĝo de Vikipedio en januaro 2001, kaj la korporaciiĝo de la Fondaĵo Wikimedia en junio 2003, nia kresko estis miriga. La anglalingva Wikipedia, nia unua projekto, pligrandiĝis de 135,000 artikoloj je la tempo de korporaciiĝo al pli ol 6,000,000 artikoloj hodiaŭ. Ĉiuj Vikipediaj lingvoj kune enhavas pli ol 47,000,000 artikolojn.

La Fondaĵo Wikimedia ankaŭ funkciigas pluraj projektoj krom Vikipedio, kiel Wikimedia Commons, la konservejo de liberaj imagoj kaj aliaj komunikiloj, kiuj enhavas pli ol 43,000,000 imagojn, videaĵojn, kaj sondosierojn. Ni ankaŭ estras kaj subtenas la elvolviĝo de MediaWiki, la malferm-fonta viki-softvaro malantaŭ preskaŭ ĉiuj niaj publikaj retejoj.

Pli da informo estas troveblaj ĉe la paĝo pri niaj projektoj.

Kiel oni mastrumas la Fondaĵon? edit

La Fondaĵo Wikimedia havas personaron de 302, estrata de (Executive) Direktoro, Sue Gardner. La personaro subtenas la laboron de la centmiloj da volontuloj kiuj kontribuas enhavon al la Wikimediaj komonumoj. Ĝi estas ankaŭ subtenata de sennombraj volontuloj, kiuj servas en multaj rilatoj, de komitatanoj ĝis tekst-prilaborantoj.

La Administrantaro envortigas la celon kaj vizion de la Fondaĵo Wikimedia, kontrolas kaj helpas krei long-tempaj planojn, provizas regadon, kaj subtenas la monkolektajn klopodojn de la Fondaĵo Wikimedia. Ĝi estas la fina organiza aŭtoritato de la Fondaĵo Wikimedia kiel difinata en ĝia statutaro. Vidu Renkontiĝojn por publikigataj protokoloj de Administrar-kunsidoj, kaj Rezolucioj por publikigataj Administraranaj rezolucioj. La Administrantaro parte elektiĝas de la komunumo de kontribuintoj al Wikimedia-projektoj.

Ni havas unu oficejon, kiu lokiĝas en San Francisko, Kalifornio, en usono, kie la plimulto de niaj dungatoj laboras. Ĉiuj aliaj estraranoj kaj personaranoj laboras de aliaj lokoj.

Ni strebas operacii en ege facile komprenebla maniero, kaj publikigis niajn ĉef-politikojn kaj financajn informojn.

Kiuj estas la membroj de la Estrarao de la Fondaĵo Vikimedio? edit

En januaro 2004, Jimmy Wales nomis Tim Shell-on kaj Michael Davis-on al la Administrantaro de la Fondaĵo Wikimedia, kaj poste faris vokon por kandidatoj por komunuma riprezentantoj [1]. En junio 2004, balotado okazis por du uzanto-riprezentaj Administraranoj. Post unu monato de kampanado kaj du semajnoj de perreta voĉdonado, Angela Beesley kaj Florence Nibart Devouard elektiĝis al Administraraneco. Ili reelektiĝis la postan jaron, en julio 2005.

En julio 2006, Angela Beesley anoncis, ke si rezignos ŝian postenon, kaj en septembro 2006, Erik Möller elektiĝis kiel ŝia anstataǔanto. En decembro 2006, la Fondaĵo Wikimedia nomis du novajn administraranojn, Kat Walsh kaj Oscar van Dillen. Tim Shell decidis rezigni pri sia posteno, kaj anstataǔiĝis de Jan-Bart de Vreede. En julio 2007, balotado okazis por la finiĝontaj administraranecoj de Möller, Walsh, kaj van Dillen. Möller kaj Walsh retenis siajn lokojn, kaj van Dillen anstataǔiĝis de Frieda Brioschi.

En julio 2007, la listo de administraranoj estas:

  • Florence Devouard
  • Kat Walsh
  • Michael Davis
  • Erik Möller
  • Jimmy Wales
  • Jan-Bart de Vreede
  • Frieda Brioschi

Biografioj kaj servo-daǔroj de la nunaj administraranoj estas troveblaj ĉe Administraro.

Kiel la Fondaĵo laboras por atingi siajn celojn edit

Unue, la Fondaĵo proprietas la Wikimedia-servilojn kune kun la sfer-nomojn kaj (trademarks?) de ĉiuj projektoj Wikimedia, kaj la softvaro MediaWiki. Ĝi ĝenerale subtenas ĉiujn kostojn de la funkciado kaj riparado de la projektojn. Kontribuintoj konservas la kopirajtojn al siaj propraj kontribuoj, sed devas ellasi ĝin laǔ libera permesilo, plej ofte la GNU Free Documentation License, permesante, ke ĉiuj daǔre utilu ĝin por iu ajn celo, por ĉiam. Per ĉi tiu principo de libera enhavo, ni garantias, ke nia laboro neniam perdiĝos al la homaro.

La Fondaĵo ankaǔ ludas gravan, (innovative) rolon en la plua evoluado de la projektoj, interligantaj homojn, faciligantaj kunlaboron kun aliaj personoj kaj organizoj, kaj tiel plu. Specife, ĉiu el niaj projektoj havas unikajn teknologiajn bezonojn, plenumatajn de nia malgranda sed efika teamo da softvar-kreantoj. La plej alta prioritato en 2007 estos renovigata koncentriĝo en kvalito-certigo. Ĉi-tiui inkluzivos rimedojn por identigi fidindajn versiojn de enhavo kiel Vikipedia-artikoloj.

La garantiado de sukceso en ĉiuj klopodoj de la Fondaĵo necesigos la kunlaboron kun organizoj kaj kompanioj ĉirkaǔ la planedo. Nia financa planado inkluzivas profesia laborantaro kiuj klopodos aranĝi tiajn strategiajn partnerigojn, samtempe kunordigantaj nian kreskantan reton da lokaj organizoj en diversaj landoj.

Kiel oni elspezas la kolektitan monsumojn? edit

La plimulto de WMF elspezoj subtenas niajn programojn. Plej gravaj estas la elspezoj por aparataro kaj retkonekto kuij funkciigadas niajn retlokojn.

La unu plej granda elspezo por WMF estas aparataro, kiun sekvas paĝar-konsera kaj retkonektj kostoj. La WMF vidis sian inventaron de komputila aparataro kreski konstante por plenumi la bezonon. Jen ofte-ĝisdatigata stato de ĉi-tiu aparataro: Wikimedia aparataro-stato.

La plej grava kialo por la kresko estas la kresko en la utilado. Je la fino de la jaro 2006, "Wikipedia TTT-ejoj" estis la sesa en la mondo en la listo de Comscore, laŭ unikaj vizitantoj (*). Wikipedia, nia ĉef-paĝaro, ricevis proksimume 285,000 paĝo-vidojn minute. La WMF-on ĝenas la monaj kaj operaciaj devoligoj, kiuj estas bezonataj por fideble funkciigi ĉi-tiujn sistemojn. Ĉi-tiuj kostoj memstare sumos pli ol $2.5 milionojn dum la jaro 2007.

(*) Ne inkluzivas trafikon de ĉel-telefonoj, PDA-oj, kaj publikaj komputiloj kiel Interret-kafejoj.

Domain registration and trademarks are another part of Wikimedia's expenditures. The Foundation already owns some of its active and secondary/tangentially-related domain names, while others are still free or already owned.

Due to the increase in office staff, administrative costs increased. Overall, however, the allocation of expenses for fundraising is low, due to WMF's reliance on online donations for the majority of its revenue. WMF does not engage in "direct mail" advertising campaigns. Given WMF's presence online, it makes sense to communicate and ask for donations in the same virtual space. To date, it has been effective.

Costs have been kept low in the past three years, in particular because the largest majority of people helping are volunteers.

See also: What we need the money for

De kie venas la mono? edit

En januaro 2007, Wikimedia-n finance subteniĝas ĉefe per privataj donacoj, sed ankaǔ per pluraj subvencioj kaj donacoj de serviloj kaj paĝ-gastigado (vidu subtenantoj).

La WMF ricevas donacojn de pli ol 50 landoj ĉirkaǔ la mondo. La plimulto el la donacoj de WMF venas de angla-lingvaj landoj (usono, UK, Kanado, Aǔstralio). Pli ol duono de ĉi tiuj donacoj al WMF estas anonimaj. Dum la unuopaj donacoj estas relative malgrandaj, pure per ilia granda nombro certigas nian sukceson.

La Fondaĵo Wikimedia celas pligrandigi la enspezojn per trovado del aliaj rimedoj por subteno, inkluzive subvencioj kaj patronado, kune kun la vendado de WikiReaders (lernolobraj aǔ PDF versioj de artikoloj de Vikipedio). Okazis ankaǔ diskutojn pri la vendado de presata versio de grava parto de Vikipedio, ekzemple kiel "Vikipedio 1.0" projekto.

Ni nun ne utilas reklamadon kiel fonto de enspezoj.

La Fondaĵo Wikimedia havas senimpostan staton sub la usona leĝo 501(c)(3). Donacoj de loĝantoj en aliaj landoj ankaǔ eble estas subtraheblaj je la impostoj. Vidu la paĝon imposto-stato de donacoj por detaloj. Bonvolu vidi nian monokolektan paĝon por detaloj pri donacado per PayPal, MoneyBookers aǔ per la ordinara poŝto. Por ĉiuj aliaj specoj da donaco, bonvolu kontakti Sue Gardner-on ĉe sgardner ĉe wikimedia.org.

Ĉu vi havas kontrolatajn financajn deklarojn? edit

Our financial statements have been audited for fiscal years 2004, 2005 and 2006 by Gregory Sharer & Stuart [2] and are compliant with generally accepted accounting principles.

Links to the financial statements and management letter:

Kiu estas Wikia? Ĉu ĝi estas parto de Wikipedia? Ĉu ĝi estas unu el la projektoj de la Fondaĵo Vikimedio? edit

La Fondaĵo Wikimedia estas registrata kiel senprofitcela organizo, dediĉata al la elvolviĝo kaj promocio de libera informo. En 2004, Jimmi Wales kaj Angela Beesley fondis Wikia, Inc., kun la celo de utiligi la saman bazan ideon kiel la Wikimediaj projektoj por krei vastan kolekton de vikioj, kiuj enhavas informojn, kiuj ne kongruas kun iu ajn Wikimedia projekto. Inter la unuaj membroj de Wikia estis Jimmy Wales, Angela Beesley, kaj Michael Davis, tri estraranoj de la Fondaĵo Wikimedia. Ĝi estas tamen tute aparta kompanio.

Kelkrilate Wikia paĝaroj similas Vikipedion: ambaǔ oferas liberan enhavon, kiun iu ajn povas redakti. Alirliate ili malsamas: Wikia emas havi pli fakan enhavon, kaj emfazas gvidiloj por ŝatantoj ekzemple de televid-programoj, geaktoroj, aǔ sportoj, informojn por vojaĝantoj, instruaj vikioj, kaj Uncyclopedia, populara parodio de Vikipedio. Malsimile al Vikipedio, kiu estas subtenata de donacoj, Wikia-on subtenas (investors?) kaj relkamado.

Wikimedia kaj Wikia havas afablajn rilatojn, kaj pluraj homoj kontribuas al ambaǔ. Ĝis lastatempe, Wikia helpis la Fondaĵon Wikimedia organizi sin per la donaco de kontoro-spacoj en St. Petersburg, Florida. Ili estas, tamen, apartaj kompanioj kun malsamaj principoj de funkciado.

Vidu CentralWikia:Wikimedia pliaj detaloj pri la rilatoj inter Wikia kaj Wikimedia.

Kiel mi kontaktu la Fondaĵon? edit

Rigardu nian Kontaktu nin paĝon por detalaĵojn.