WMDOC/Wikipedia leaflet/eo

Here the texts of two leaflets (2006, 2008) about Wikipedia, in Esperanto.

2006 edition edit

 
Important note: When you edit this text, you agree to release your contribution in the public domain. If you don't want this, please don't edit.

Main author: Chuck Smith

Kio estas Vikipedio?

Imagu la mondon, en kiu ĉiu persono havas liberan aliron al la tuto de la scio, kiun la homaro havas. Jen tion ni faras.

Vikipedio estas enciklopedio kun libera enhavo, kiun ĉiu povas legi kaj redakti.

Internacia projekto

Vikipedio komenciĝis kiel anglalingva projekto la 15-an de januaro 2001. Baldaŭ aperis ĝia germana parto kaj poste multaj pliaj lingvoj. Oni multe penas por emfazi la internacian naturon de la projekto. Kvankam la angla Vikipedio kun pli ol 1 miliono da artikoloj estas nun la plej granda, ekzistas pli ol 3 milionoj da artikoloj en pli ol 150 aliaj lingvoj, iuj el ili estas grandaj kaj iuj — nur komenciĝantaj.

Neniu scias ĉion, sed ĉiu scias ion

Vikipedio estis fondita kun la kredo, ke preskaŭ ĉiu persono havas ian scion, kiun eblas dividi kun aliuloj. Niaj redaktantoj diversas laŭ aĝo de sep ĝis sepdek kaj pli, ĉiu el ili kontribuas iom por helpi kreon de la plej kompleta kunlabora eduka projekto inter iam ekzistintaj. Ni kredas, ke ĉiu persono havas rajton lerni, sed ankaŭ ke ĉiu havas ion por instrui al la aliaj.

Kiuj estas la homoj en Vikipedia komunumo?

En Vikipedio ĉiu havas eblecon krei aŭ ŝanĝi artikolon tuj, tial apenaŭ ekzistas artikoloj kun unusola aŭtoro. Anstataŭe, dekoj kaj eĉ centoj da homoj kunlaboras, uzante siajn sciojn por plibonigo de la enhavo. La senfina "daŭra laboro" estas rezulto de tio, ĉiam iganta Vikipedion pli preciza kaj pli bona. Uzantoj povas krei konton kaj uzi salutnomon kun pasvorto, tamen tio ne estas nepra. Multe da nia informo venas de anonimaj uzantoj, multaj el kiuj nur preterpasis kaj rimarkis ion, kion ili kapablas plibonigi. Multaj el tiaj homoj "kaptiĝas" kaj baldaŭ iĝas integra parto de la komunumo. Nia politiko pri neŭtrala vidpunkto inspiras homojn de plej diversaj devenoj labori kune. Kiam aperas disputoj, ni havas pretajn mekanismojn por solvi ilin en amika etoso.

«Vi povas redakti tiun ĉi paĝon nun!»

La kerno de la sukceso de Vikipedio estas nova softvaro nomata kiel "vikio". Kreita de Ward Cunningham en 1995, tiu softvaro ebligas dinamikajn paĝarojn, en kiuj ĉiuj uzantoj povas redakti paĝon facile kaj rapide, uzante sian kutiman retumilon. Tio facilas. Tio rapidas. Tio estas vikio!

Wikiwiki – «rapida» en la havaja

La vikia lingvo, konata kiel vikiteksto, estas multe pli facile ol HTML. Ĝi estas elstare intuicie komprenebla, jen kial ĉiu povas lerni ĝin en daŭro de kelkaj minutoj. Ekzemple, por kursivigi tekston necesas entajpi po du apostrofoj ĉirkaŭ ĝi, tri apostrofoj faros la tekston griza, vorto en rektaj krampoj ([[]]) fariĝas ligilo al alia paĝo. La softvaro, kiun Vikipedio uzas, estas konata kiel Mediawiki, ĝin oni kreis speciale por uzi kiel bazon por enciklopedio. Hodiaŭ Mediawiki estas reuzebla sub GPL. Ĝin uzas multaj aliaj vikioj, kvankam Vikipedio restas la plej granda inter ekzistantaj vikioj.

Kiel mi povas iĝi vikipediisto?

Facile: ĉio, kion vi bezonas fari, estas veni en Vikipedion kaj ekredakti. Aldonu ion, kion vi scias, pligrandigu artikolon aŭ plibonigu ĝian stilon. Ni certas, ke vi revenos denove kaj denove al tiu plej rapide kreskanta interreta fenomeno!

The GNU free documentation license

Ĉiuj informoj enmetitaj en Vikipedion estas konsiderataj libera enhavo laŭ GNU Free Documentation License. Tio signifas, ke la tuto de la enhavo povas esti libere reuzata, libere redaktata, libere kopiata kaj libere distribuata, kun certaj limigoj, kiujn la licenco priskribas.

backside edit

Kunprojektoj de Vikipedio

Kun la kresko de Vikipedio aperis kunprojektoj, kiuj ebligas plibonigon de la enhavo en la enciklopedio. Multaj el ili ekvivis sian propran vivon, kvankam ĉiuj estas parto de la familio Wikimedia kaj inter ili estas konstanta kunlaboro. Niaj kunprojektoj inkluzivas:

Vikivortaro projekto de libera vortaro en multaj lingvoj http://www.wiktionary.org

Vikilibroj projekto por disvolvi liberajn lernilojn http://www.wikibooks.org

Vikicitaro libera kolekto de citaĵoj http://wikiquote.org

Vikifontoj deponejoj de fontaj tekstoj http://www.wikisource.org

Vikinovaĵoj kunlabore priskribataj novaĵoj http://www.wikinews.org

Komunejo deponejo por bildoj kaj aliaj dosieroj sub liberaj licencoj http://commons.wikimedia.org

Fondaĵo Wikimedia Foundation

La gepatra organizo por Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj estas Wikimedia Foundation, kiu baziĝas en Florido (Usono). Ĝi estas neprofita organizo kun la celo liveradi liberajn sciojn al ĉiu persono de la mondo. Wikimedia Foundation pripagas ĉiujn bezonatajn teknikaĵojn: servilojn, domajnojn kaj trafikon. En 2005 Vikipedio estis unu el la plej popularaj paĝaroj en la tuta Interreto.

Kiel mi povas helpi?

Fondaĵo Wikimedia Foundation funkciigas siajn viki-projektojn dank’ al subteno de individuoj. Se vi volas sekurigi daŭran kreskon de Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj, donacu per Interreto uzante sistemojn PayPal kaj MoneyBookers. La nomo de nia konto estas donation@wikipedia.org. PayPal ebligas unufojan pagon aŭ ripetantan ĉiumonate aŭ ĉiujare. Por trovi pliajn detalojn vidu nian monkolektan paĝon ĉe http://wikimediafoundation.org/wiki/Fundraising.

Donacu per poŝto

Vi ankaŭ povas sendi subtenmonon per papera poŝto al la ĉefa oficejo de Wikimedia Foundation:

Wikimedia Foundation Inc. 200 2nd Ave South, #358 St. Petersburg, FL 33701-4313

Sendante el ekster Usono bonvolu scii, ke internacia monrimeso (money order) aŭ ĉeko pagebla en usona banko estas preferataj por eviti perdon de signifa parto de la sendaĵo. Bonvolu ne sendi monbiletojn poŝte.

2008 edition edit

Main author: User:Ziko


FONDAĴO VIKIMEDIO




Origine en januaro 2001, Vi­kipedio estis pri­va­ta pro­jek­to, sub­tenata de la inter­reta en­tre­prenisto Jimmy Wales. En junio 2003 li kreis la ne-profit-donan Fondaĵon Vikimedio (Wiki­me­dia), al kiu li trans­donis ĉiujn rajtojn kaj ma­te­rialojn rilate al Viki­pedio. Ĝi havas inter­naci­an estraron, nun­tempe sub la prezido de la fran­cino Florence Nibart-Devou­ard.

Vikimedio disponigas la ret­ejojn, sed interne la projektoj havas aŭ­tonomion, ek­zemple la administrantoj de la esperant­lin­gva Vikipedio estas elektitaj de la Esper­an­to-vikipediistoj. Kaj Vikimedio ne respond­ecas pri la enhavo, sed nur tiu persono, kiu en­metis la en­ha­von.

Necesas var­bi kaj kolekti donacojn, respondi al la amas­komunikiloj, subteni la tek­nikon kaj kom­putilojn kiuj konservas la datumojn...

LINGVOJ

Cetere, Jimmy Wa­les es­primis sin ĉi­am po­zi­tive pri la lingva di­vers­eco de Viki­pe­dio, kaj alvokas aten­ti ne nur grandajn lin­gvo-ver­si­ojn, sed an­kaŭ helpi al Viki­pe­dioj en lingvoj de la t.n. Tria Mondo.

KIEL VI POVAS HELPI

Vikipedio dependas de la subteno de mul­taj ho­moj, kaj bonŝance ili subtenas: plu­raj cent mil ho­moj jam kontribuadis al tuta Vikipedio. Kom­pren­eble la Viki­pe­dio en Es­peranto bezo­nas pre­cipe la hel­pon de esperantistoj.

LEGU

Legu Vikipedion, ĉu pro interesiĝo pri ĉiaj temoj, ĉu studante pri Esperanto. Ri­cevu im­preson pri la amplekso kaj kva­li­to de la li­bera en­ciklopedio. Sciigu al viaj ge­ami­koj pri Viki­pe­dio.

KUNLABORU

Ĉiu rajtas kunlabori, ankaŭ vi! Multaj vi­ki­pediistoj komencis korektante ekzemple tajp­er­aron aŭ ŝanĝante vortumon en artikolo. Plej bone estas se vi (senpage kaj facile) re­gis­triĝas kaj lernas pri la bazaj reguloj.

DONACU

Wikimedia Foundation Konto: 068-9999995-01 Dexia bank (Bruselo) IBAN: BE43 0689 9999 9501 BIC: GKCCBEBB

Aŭ al UEA-konto eĉi-v kun celo „Vikipedio“


http://eo.wikipedia.org

respondeculo: Ziko van Dijk (2008, CC-BY-SA); helpis Chuck Smith, Yves Nevelsteen, Arno Lagrange, Peter Balâž, Hay Kranen k.a.; subtenis Eŭropa Esperanto-Unio, E@I kaj Universala Esperanto-Asocio


vikipedio: La libera Enciklopedio

VIKIPEDIO EN ESPERANTO



La esperantlingva Vikipedio apartenas al la plej unuaj lingvoversioj de la libera enciklo­pedio: En 2001 Chuck Smith penis por traduki la programarojn kaj varbi vikipediistojn. Ĝis 2008 jam proks. 900 hom­oj kon­tribuadis al ĝi, kaj estiĝis 100.000 arti­koloj en Esperanto: pri la movado, sed ankaŭ pri aliaj temoj kiel astro­nomio, literaturo, politiko, his­torio, arto aŭ bio­lo­gio.

Vikipediistoj verkas novajn artikolojn, korek­tas kaj plilongigas jam ekzistantajn, ordigas por fari artikolojn pli facile troveblaj, helpas al nov­uloj kaj informas pri ĝi en la Esp­eranto-ko­mu­nu­mo.

„Vikipedio estas tre interesa ĉar te­mas pri libe­ra enci­klo­ped­io, sed ankaŭ malferma, ni po­vas en ĉiu momento korekti, modifi, fajnigi...“

Barbara Pietrzak, pola ĵurnal­ist­ino, ĝenerala sekretario de UEA

VIKIMEDIA KOMUNEJO




En unu komuna kolekto oni kon­servas bil­dojn, aŭdo- kaj vido-datumojn por ke oni povu uti­ligi ilin en ĉiuj projektoj de Vikimedio, en ĉiuj lingvoj. Ni havas in­ter­tempe pli ol 2,7 mili­o­nojn da datumoj. Kaj eble an­kaŭ vi po­vas kon­tri­bui, ek­zem­ple kun viaj fo­toj el historiaj ren­kontiĝoj?


Franz Marc: Blua ĉevalo



Jomo, Esperanto-kantisto el Francio







Monto Engelberg, Svislando


(Ankaŭ la aliaj fotoj en tiu ĉi informilo estas el Komunejo)

VIKIFONTARO




En la libera kolektejo por fonttekstoj troveblas his­to­ri­aj dokumentoj aŭ mal­nov­aj libroj, an­kaŭ pri Espe­ranto. Kelkaj tekstoj venas rek­te el la Arkivo de UEA, kiel la „Nepre kon­fi­den­ca ra­porto“ de Anton Vogt el la jaro 1928, pri la problemoj en la tiama Centra Ofic­ejo. Helpu transtajpi el skanitaj kopioj.

VIKILIBROJ

Plia vikimedia projekto kun Esperanta enhavo es­tas Vikilibroj. En tiu projekto oni povas kon­tribui verkante pri lernolibroj, pri ĉiaj tem­oj. Ekzemplo en Esperanto estas la „Man­libro pri tradukado“ aŭ la lernolibro por la kataluna.

Historio de Esperanto en Vikipedio

Ekzemple pri Esperanto-historio ekzistas amaso da artikoloj en Vikipedio, interalie:

Biblioteko Hector Hodler Esperanto (gazeto) Historio de UEA Ivo Lapenna Komuna Seminario Landa Asocio Louis de Beaufront Pra-Esperanto Universala Kongreso Unua Libro Volapuko kaj Esperanto