Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/procezo

  1. pripensu en kiaj stato kaj direkto vi volas vidi VMEO-n fine de la jaro
  2. prisensu kiaj kaj kiuj agadoj, kiujn vi volas plenumi aŭ helpi al ili, estus plej efikaj por venigi VMEO-n en tiujn staton kaj direkton, kiujn vi deziras (vi povas inspiriĝi ekz. ĉe la jarraportoj aŭ laŭ ĝenerala inspirejo)
    • iuj agadoj ripetiĝas ĉiujare en specifa tempo (ekz. plurlingve organizataj konkursoj) kaj VMEO povas aliĝi al ili
    • vi tute bone povas elpensi tute novan agadon, aŭ jam uzatan specon de agado kun nova temo, celgrupo ks.
  3. pripensu ĉu vi havas sufiĉajn resursojn por plenumi la agadon (tempo, energio, atento, kapabloj (projekto-mastrumado, gvidado, merkatiko ktp), lingvaj kapabloj (specife grava en plurlingva agado organizata de neesperantistoj) ktp)
    • estas tre bonvene kaj rekomendate kunlabori almenaŭ en duopo pri tempo-sentema projekto (tia, kiu devas okazi en specifa tempo) por profiti de diversaj vidpunktoj, spertoj kaj kapabloj, kaj ankaŭ por sekureco en kazo kiam iu subite ne povas fini sian parton de laboro
      • skribu kia(j)n kunlaboranto(j)n / gvidanton vi bezonas, kaj aliuloj povas aliĝi, aŭ la Estraro helpos trovi tian personon
      • vi mem aliĝu kiel volontulo de VMEO por ke la Estraro kaj projektaj mastrumatoj povu vin pli facile kontakti kaj konekti kun aliaj aktivuloj
    • eĉ se vi kiel gvidanto havos helpanton, konsciu, ke eble la helpanto bezonos vian helpo por lerni pri la laboro; tio prenos de vi certajn tempon kaj energion
  4. skribu vian volatan agadon sube, en ĝustan sekcion
    • Programa laboro: agadoj, kiuj rekte kontribuas al enhavo de Vikimediaj vikioj (ekz. artikol-verka konkurso, traduka kampanjo, defio ktp) aŭ varbas novajn kontribuantojn / havigas novan enhavon (prelego, trejnado, partnereco, Vikimediano Rezidanto, ktp)
    • Organiza evoluo: agadoj, kiuj celas pliefikigon / plifortigon de la organiza strukturo, kaj ne havos rektan influon al Vikimediaj vikioj (plibonigo de retejo, preparo de merkatikaj materialoj, mentora programo, ktp)
  5. tre koncize aldonu kion vi bezonos por fari la agadon (helpanton pri afero XY, ĉeforganizanton se vi aliĝas kiel helpanto, merkatikan subtenon, peradon de petoj por aŭspicio, ktp)
  6. estas ĉio por nun! la Estraro redaktos la planon (eble vin kontaktos dume) kaj prezentos la finan version dum la Kunsido de Ĝenerala asembleo fine de jaro; la fina versio enhavos agadojn kiuj estas kongruaj kun la Vikimedia misio, la Estraro ilin konsideros strategie gravaj (aŭ la aktivuloj pretas plenumi ilin tre memstare) kaj konsideros ilin plenumeblaj