Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/2021

Propono de la Jarplano de ELiSo / VMEO por 2021. La enhavo estas fina, la formo estos plibeligita.

Kiel ni aspektos fine de la jaro edit

  • rekonita kiel Tema organizo (kaj tial ŝanĝita nomo al "Vikimedio Esperanto")
  • ĉefaj organoj havos pliefikigitan laborfluon, pli klare dividitajn rolojn
  • pluraj roloj estas transprenitaj fare de aktivuloj sen elektitaj funkcioj
  • Estraro provizas labor-kadron, ene de kiu aliaj aktivuloj laboras pli simple kaj povas plenumi siajn proprajn iniciatojn
  • aktivuloj havas disponeblajn materialojn por rapide eklerni pri nova kapablo bezonata por ilia laboro (ĉu pri projekta aŭ organiza laboro); pluraj el tiuj materialoj povas esti disponeblaj al ĝenerala Esperantujo
  • estas konataj rezultoj de landa donackampanjo kaj decidite ĉu (kaj kiel) ĝin refari
  • estas preparita superrigardo kiujn agadojn kun kiaj supozataj rezultoj povas la organizo fari kun certaj monsumoj (gravas pro neantaŭvideblaj rezultoj de donackampanjoj, kaj por scii pri kio peti)
  • estas kreitaj spertoj, kapabloj kaj sistemoj por sekvajare krei novan strategian planon 2023-2026
  • retejo ĝenerale funkcias kiel platformo por ekinteresigi kaj plue engaĝigi interesiĝantojn, membrojn kaj aktivulojn
  • aktivuloj aktive partoprenis en pluraj Vikimediaj kaj Esperantaj renkontiĝoj
  • propra sperto pri partopreno en subvenciata projekto

Programa laboro edit

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj edit

VikiPrintempo COE edit

  • 21-a de Marto - 30-a de Aprilo

Afrika monato edit

  • Majo

Vikipediaj Paĝoj Postulantajn Fotojn edit

Amerika monato edit

  • Oktobro

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj geografie bazitaj edit

Vikia scienca konkurso edit

Kampanjoj edit

1Lib1Ref edit

  • 15-a de Januaro ĝis 5-a de Februaro

Pledado por liberigo de materialoj edit

kunlaboro kun almenaŭ 1 organizo / enhav-kreanto / projekto / grupo por disponigi iliajn enhavojn sub libere permesilo uzeble en Vikimedio

Informado de esperantistoj pri Vikimedio kaj la valoroj edit

Partopreno en Vikimediaj renkontiĝoj edit

Okazigo de Vikimediaj renkontiĝoj estas neklara pro neantaŭvidebla situacio pri kronviruso. Ĉiuokaze, ELiSo havas klaran intencon aktive partopreni en diversaj Vikimediaj renkontiĝoj por lerni, pliriĉigi siajn kontaktojn kaj transdoni siajn spertojn kaj Esperantan vidpunkton.

pripensataj (iuj jam konfirmitaj, ke ne okazos fizike, sed eventuale povos okazi virtuale):

  • Vikimedia Pintkunveno
  • Vikimanio
  • Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo
  • IberoConf
  • WikiIndaba
  • Nord-Eŭropa Vikimedia Renkontiĝo

Organizo de Vikimediaj renkontiĝoj edit

Festo de 20-jariĝo de (ĝenerale) Vikipedio edit

  • ĉ. 15-a de Januaro

eble virtuala Vikidatuma konferenco edit

Festo de 20-jariĝo de Esperanta Vikipedio edit

  • Decembro

Partopreno en Esperantaj renkontiĝoj edit

Simile kiel Vikimediaj renkontiĝoj, ne klaras ĉu ili okazos, kaj ĉu en fizika aŭ virtuala aŭ hibrida formo.

pripensataj:

  • UK
  • IJK
  • SES
  • JES

agadoj tie:

  • prelegi
  • trejni
  • gvidi diskuton
  • FotoPromenoj

Aliaj renkontiĝoj povas esti proponitaj dum jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Organiza evoluo edit

Rekono kiel Tema organizo edit

daŭrigo de 2019

Disvolvo de infrastrukturo edit

  • retejo
    • kaptopaĝo (angle "landing page") por monakirado
    • plibonigo de aliĝilo
  • esploro ĉu taŭgas disvolvi financan infrastrukturon

Pritakso de situacio edit

Community Capacity Map

  • traduki al Esperanto
  • fari por VMEO
  • instigi kaj eble fari por unuopaj Esperantlingvaj vikimediaj projektoj

Homaj rimedoj edit

  • pli vasta distribuo de roloj
  • disvolvo de eduka sistemo en la organizo
    • plia disvolvo de manlibroj por specifaj taskoj kaj roloj

Membor-varba kampanjo edit

post enketado kaj diskutado rilate al Strategia plano 2021-2022 ni havos pli klaran imagon pri preciza deziroj de membroj, aktivuloj, komunumanoj kaj partneroj kaj tiel ni povos fari pli bonan membrigan kampanjon

Subvenciataj projektoj edit

intenco partopreni 1 projekton de Erasmus+ kiel partnero

  • dum partopreno lerni kiel tian projekton kunordigi

Grafika identeco edit

ŝovita de 2020, ĉar tiam ankoraŭ ne estis rekono kiel Tema organizo (tiel necesus refari la aferon post rekono)

prepari

  • emblemojn en diversaj formoj por prezentado
  • norman, ŝablonan prezentaĵ-ŝablonon
  • eble plenan grafikan identecon

Membreco en aliaj organizoj edit

ŝovita de 2020

esplori taŭgecon kaj eventuale peti aliĝon

  • UEA
  • TEJO

Strategia sinteno edit

Strategia plano 2021-2022 edit

daŭrigo de 2020

Komuna preparado de gravaj dokumentoj edit

plifunkciigi la sistemon (nun havas mankojn)

gravaj dokumentoj estu pretaj kun sufiĉa anticipo, videblaj por membroj / publiko por konsultado (kaj tiel pli efika ĝenerala asembleo) kaj, kiam eblas, kundifinitaj fare de regulaj membroj kaj aktivuloj

  • jarplano kaj jarbuĝeto por 2022 kunpreparitaj kun membroj, komunumanoj kaj aliaj aktivuloj
  • jarraporto kaj financa raporto pri 2021 konsulteblaj publike kun anticipo

Preparo por dungito edit

fari bazan esploron pri postuloj, kostoj (financaj, homaj ktp) kaj rezultoj de dungo / kontraktigo

  • ekz. Simpla jarplana monpeto de VMF kaj kiel ĝiaj postuloj influus nian laboradon
  • baza superrigardo de influo de kunlaborado de dungito / kontraktito kun volontuloj

dum 2021 ne estas plano dungi / kontraktigi

Organiza funkciado edit

Ĝeneralaj asembleoj

  • komence de jaro (precipe por akcepti Jarraporton 2020, Financan raporton 2020, Revizian raporton kaj Strategian planon 2021-2022)
  • fine de jaro (precipe por akcepti Jarplanon 2022 kaj Jaran buĝeton 2022)
  • laŭeble dum unu el tiuj ankaŭ ŝanĝo de statuto precipe pro ŝanĝo de nomo konsekvence de rekono kiel Tema organizo (sed eventuale povus esti eksterordinara Ĝenerala asembleo)

Estraro

  • regule kunsidas

aliaj

  • enjara raportado al ĝenerala internacia Vikimedia movado (estas aprezata de Temaj organizoj; povas esti kunigita kun raportado al TEJO aŭ alia organizo en kiu ni eventuale membrus)