Election candidates 2006/Mindspillage/Eo

Mindspillage edit

Konfirmita --Aphaia 00:21, 12-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo Mindspillage
Vera nomo Kathleen (Kat) Walsh
 
Loĝloko Herndon, Virginia (proksime de Washington, DC), Usono
Aĝo 23
Uzula(j) paĝo(j) en.wikipedia, meta, wmf, en.wikinews
Partoprenante en Wikimedia de Junio 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas Wikipedia kaj Wikinews (angle), Meta, kelkaj kontribuoj ĉe Commons, Simpligita Angla, kaj diversaj aliaj projektoj Ankaŭ OTRS administranto kaj Komunikadkomitatanino.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla; povas uzi sed ne redakti en baza hispana
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en.wikipedia, meta, en.wikinews
Mia kandidatiĝo Mia implikiĝo en Wikimedia inkluzivas, inter alie, korespondadon konfliktosolvadon kaj partoprenon en la komunikadkomitato. Mi ankaŭ reprezentis wikimedia-n antaŭ la gazetaro, dum prezentoj kaj fronte al organizaĵoj kiaj la Memormuzeo pri la Holokaŭsto kaj la Kongresa Biblioteko (Usono).

Miaj celoj :

  • Plibonigi la komunikadon inter la komunumo mondskale kaj la Fondaĵo Wikimedia, tenadi kontakton kaj partoprenadon en la uzulara komunumo, kaj interesiĝi pri la zorgoj kaj demandoj de ĉiuj projektoj.
  • Establi pli klarajn procesojn koncerne la rilatojn inter la Fondaĵo kaj la komunumo, kaj ankaŭ ties respektivaj roloj kaj respondecoj
  • Trovi kompetentulojn por plenumi necesajn taskojn.
  • Ludi aktivan kaj rspondecan rolon koncerne la decidojn de la Fondaĵo
  • Kuraĝigi la serĉadon celante pli bone fokusi niajn penojn.
  • Disvolvi partnerecojn inter la Fondaĵo kaj organizaĵoj kiuj povas helpi nin progresigi nian mison.
  • Subteni kaj defendi nian mision por provizi kaj produkti senpagajn kaj liberajn entenojn.
  • Mondskale informi la komunumon pri Wikimedia, ties misio kaj ties projektoj tra publika implikiĝo.
Bonvolu lasi demandojn tie User talk:Mindspillage/Board candidacy.