Wikimedia Foundation elections/Board elections/2006/FAQ/eo

Baloto por la Administra Konsilantaro de 2006
Organizado


Pri la kandidatiĝoj edit

Kiu povas sin prezenti por la Administra Konsilantaro? edit

Se vi rajtas baloti, vi ankaŭ rajtas kandidatiĝi, kondiĉe ke vi estu pli ol dekokjaraĝa. Vidu la informilon pri la baloto por ekkoni la kondiĉojn por baloti.

Kiom da postenoj estas plenigendaj? edit

Almenaŭ unu persono estos elektita. La anoj de la Administra Konsilantaro nun diskutas pri eventualaj aliaj postenoj. La definitiva nombro esstos anoncita de la balotaj oficialuloj.

Por kiom da tempo la novaj membroj estos elektitaj? edit

Ĉar unu el la novaj anoj anstataŭos Angela-n, aninon ekde unu jaro, ĉu ŝia anstataŭonto estos elektita por unu aŭ du jaroj? Kaj koncerne la eventualajn aliajn anojn?

La anstataŭonto de Angela Beesley okupos ŝian postenon en la Administra Konsilantaro ĝis la fino de la mandato de Angela, t.e. ĝis Julio 2007.

Kiel kandidatiĝi? edit

Vidu Election candidates 2006/Eo.

Ĉu la aliaj konsilantaranoj prezentiĝos en la baloto? Ĉu ili tion devas? edit

Ne, car la Administra Konsilantaro proponas du postenojn al la reprezentantoj de la komunumo; tiuj mandatoj finiĝas fine de julio 2007, kaj la komunumo balotos por anstataŭi unu el tiuj reprezentantoj: Angela Beesley.
La aliaj Konsilantaranoj ne estis elektitaj de la Komunumo (unu el ili estas dumviva ano, du aliaj esti nomumitaj), ili do ne devas prezentiĝi en ĉi baloto.

Pri la balotontoj edit

Kiu rajtas baloti? edit

Vidu la informilon pri la baloto por ekkoni la kondiĉojn por baloti.

Ĉu paĝnomŝanĝo de estas konsiderata kiel kontribuo? edit

Laŭ mia kontribuopaĝo (Special:Contributions/User), mi atingas 400 redaktojn en la projekto, kie mi kontribuadas. Ĉiuj estas en la ĉefa nomspaco, sed unu el la redaktoj estas paĝnomŝanĝo. Iuj vikipediistoj konsideras ke mia redaktonombro devus esti 399. Kiu pravas? Ĉu mi rajtas baloti?

Jes, vi rajtos baloti. La softvaro kalkulas paĝnomŝanĝojn kiel redaktoj.

Mi atingis 400 redaktojn en pluraj projektoj. Ĉu mi rajtas baloti el ĉiu el ili? edit

Ne, vi rajtos baloti nur unufoje. Se vi plenigas la kondiĉojn en pluraj projektoj, vi devas elekti la projekton el kiu vi balotos.

Starigi novan demandon