Other languages:
Wikimania 2005
Kunveno
Aliĝo
Sponsoroj
Programo
Programo
Prelegintoj
Eventoj
Loke
Pri la urbo
Loĝado
Transportoj
Organizado
Reklamilo
Organizintoj
Komitatoj
Komunikado
Financoj


Oni decidis ke Wikimania okazos en Frankfurto ĉe Maino la 31-an de oktobro 2004.

Kion ajn vi povas fari aŭ sonĝi komencu ĝin.
Aŭdaco enhavas genion, potencon kaj magion.
Johann Wolfgang von Goethe


  • Unu el la plej gravaj mondcentroj por konferencoj kaj literaturo, kie ĉiujare okazas la plej granda monda librofoiro. (Frankfurter Buchmesse). Goethe naskiĝis en Frankfurto!
  • Multkultura urbo: ĉirkaŭ 200.000 personoj el 180 malsamaj nacioj tie vivas (el loĝantaro de ĉirkaŭ 650.000 personoj). Vikipediistoj kun apartaj manĝogustoj nepre trovos kontentiĝon . Kontaktu lokajn vikipediistojn por pli da precizigoj .
  • Urbo situanta en la koro de Eŭropo
  • La dua flugcentro en Eŭropo (Frankfurta Internacia Flughaveno) kiu ebligas malaltkostajn vojaĝojn el aliaj kontinentoj
  • Dua flughaveno en la proksimeco (Flughaveno Frankfurt Hahn) kiu ebligas malaltkostajn vojaĝojn el la plej multaj eŭropaj flughavenoj [1]. Malaltkosta busvojaĝo al la centra stacidomo.
  • La plej granda stacidomo en Eŭropo.
  • Bona transportreto. Kongresa bileto ebligas senlimajn vojaĝojn (ĉiuj RMV-linioj en ĉiuj kvartaloj kaj transporto al la flughaveno) kontraŭ nur 3,75 € tage.
  • Kun la kongresa bileto senpaga eniro de 26 muzeoj kaj institucioj kontraŭ nur 1 € tage.
  • Wikimedia havas leĝan reprezentanton en Germanio (Wikimedia Deutschland)
  • Lingvoj : multaj germanoj parolas france kaj ne nepre angle. Tamen ili ŝatos plibonigi sian kapablon pri fremdaj lingvoj. Frankfurto estas unu el la plej internaciaj urboj en Germanio.