Kies Scio?/VideblajVikiajVirinoj/VirinojDeKoloroj
#WomenOfColors (VirinojDeKoloroj): Festi la kolorojn de #VisibleWikiWomen (VideblajVikiajVirinoj)! |
Ni centrigu la vizaĝojn kaj atingojn de virinoj de koloroj, speciale nigrulinoj, brunulinoj, kaj indiĝeninoj!
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Women_Of_Colors_mini_campaign.jpg/600px-Women_Of_Colors_mini_campaign.jpg)
Kio?
Tio ĉi estas kampanjeto por festi kaj pliigi la bildojn de gravaj nigrulinoj, brunulinoj, kaj indiĝeninoj alŝutatajn al Vikipedio kiel parto de la kampanjo #VisibleWikiWomen (VideblajVikiajVirinoj).
Aktivecoj
Aliĝu al ni! Ni invitas vin:
- Partopreni per aldoni bildojn pri gravaj virinoj de koloroj tra la mondo ene de la pli larĝa kategorio VisibleWikiWomen ĉe Vikimedia Komunejo.
- Diskonigu viajn kontribuaĵon per la kradvortoj #VisibleWikiWomen #WomenofColors (VideblajVikiajVirinoj VirinojDeKoloroj) kaj ajnaj aliaj laŭ viaj lingvo kaj kulturo (#Latinxs #DalitWomen #BlackWomen #BrownWomen #Wikiseescolor ktp.).
- Esti nombrata! Aldonu vian uzantonomon al nia panelo de partoprenantoj por sciigi nin ke vi aliĝas al la kampanjo!
Se vi estas superheroa geamika partnero, ni ankaŭ invitas vin:
- Agiti surrete, gastigi por eventoj (laŭeble), peti por donacoj de bildoj kaj reklami tiun klopodon per ajna metodo preferata de vi.
- Festi la virinojn de koloroj jam alŝutatajn al la kampanjo #VisibleWikiWomen (VideblajVikiajVirinoj) per diskonigi iliajn bildojn kaj iometojn pri iliajn vivojn, kaj per aldoni la kradvortojn #VisibleWikiWomen #WomenofColors (VideblajVikiajVirinoj VirinojDeKoloroj) kaj ajnajn kradvortojn en via lingvo aŭ kulturo (#Latinxs #DalitWomen #BlackWomen #BrownWomen #Wikiseescolor ktp.).
Rimedoj
Trovi aŭ krei bildojn
Alŝuti bildojn
- Kiel alŝuti bildojn al Vikimedia Komunejo
- anglalingva videa instruilo far AfroCROWD pri kiel alŝuti bildojn al Vikimedia Komunejo
- Ne forgesu kategoriigi viajn bildojn sub la kategorio VisibleWikiWomen por ke ni poste povu trovi ilin!
Permesilo
Bildoj uzindaj sur sociaj retejoj
Memoru uzi la kradvortojn #WomenofColors (VirinojDeKoloroj) and #VisibleWikiWomen (VideblajVikiajVirinoj), kune kun ajnaj aliaj laŭvole.
Kiam?
Tio estas dektaga kampanjeto ekde la 22a de aprilo ĝis la 2a de majo.
Kiuj?
- Kies Scio?
- AfroCROWD
- Black Lunch Table
- Wikimedia Nigeria
- African Women on Board
Por aliĝi al niaj superheroaj geamikoj kaj partneroj por ĉi-kampanjeto, kontaktu nin ĉe visiblewikiwomen@whoseknowldge.org!
Partoprenantoj
Por partopreni kiel individuo, subskribu ĉi tie per aldoni kradon # kaj alklaki