Tradukmaratono/Novjorko/2020

This page is a translated version of the page Translat-a-thon/NYC/2020 and the translation is 100% complete.

La Tradukmaratono de Komunuma Universitato LaGuardia 2020 okazos je [dates] ĉe Komunuma Universitato LaGuardia, en Kvinzo, Novjorko.

Komunuma Universitato LaGuardoa gastigas sian ĉiujaran Vikipedian Tradukmaratonon! Ĉe ĉi tiu evento, ĉiu ajn de la publiko estas invitita kunlabori kun la studentoj, profesoroj, kaj anoj de Urba Universitato de Novjorko (CUNY) por traduki Vikipediajn artikolojn inter ajnaj lingvoj komprenataj de la partoprenantoj. Temoj de ĉi tiu evento inkluzivas la jenon: [themes].

En Novjorko loĝas multaj enmigrintoj kaj diversego da parolantoj de malsamaj lingvoj. Inter la altlernejoj en Nov-Jorka Urbo, LaGuardia havas la plej grandan proporciojn de enmigrintaj studentoj, de studentoj parolantaj ne-anglan lingvon kiel denaskan lingvon, kaj la plej grandan diversecon de lingvoj. Ja fortigas Komunuman Universitaton LaGuardia la kapablo gastigi "Vikipediajn tradukmaratonojn", eventojn por tradukado de Vikipedio.

Ĉiuj estas invititaj, eĉ sen faka scio pri la temo aŭ sperto pri redaktado de Vikipedio. Bonvolu alporti vian tekkomputilon kaj povumkablon, se vi tiujn posedas; ni provizos rimedojn pri esplorado, sendrata atingo al Interreto, kaj listo de sugestataj temoj.

Bonvolu [fill in later registri vin en la panelo] post ensalutado en vian Vikipedian konton.

Detaloj pri la evento

Programo

Prilaborotaj artikoloj