Stewards/elections 2010/Guidelines/eo

Tiu-ĉi paĝo gvidas interesitojn pri voĉdono aŭ kandidatiĝo en la stivardaj balotoj de 2010. Bonvolu legi ĉiujn koncernajn sekciojn sube.

Balotantoj edit

Antaŭ ol baloti, vi devas:

  • ne esti blokita en Meta-vikio (tie-ĉi).
  • Vi devas, per unu uzula konto en almenaŭ unu projekto de vikimedio:
    • esti farinta almenaŭ 600 paĝoprilaborojn antaŭ la 1-a de novembro 2010,
    • esti farinta almenaŭ 50 paĝoprilaborojn inter la 1-a de aŭgusto 2010 kaj la 31-a de januaro 2010.
    • havi uzulan konton en Meta-vikio kun uzula paĝo ligita al la uzula paĝo al via precipe uzita vikipedia projekto;
    • ne esti roboto.

Vi povas aŭtomate kontroli vian balotorajton.

Tradukoj edit

Bonvolu helpi traduki tiujn-ĉi paĝojn en pliajn lingvojn, kiujn vi regas:

Sugestoj pri partoprenantoj edit

  • Se la vikipedia branĉo, en kiu vi aparte aktivas, ne havas noton ke tiu-ĉi baloto okazas, konsideru krei noton por la publika notejo de via branĉo por kuraĝigi partoprenon en la baloto.
  • Direktu demandojn al la kandidatoj de vi ŝatas. Profundiĝantaj interkomunikaĵoj, se necese, povas estis ŝovataj al la diskutopaĝo de la kandidata sinprezento. Bonvolu lasi noton tiel ke aliaj partoprenantoj povas trovi tiun interkomunikaĵon, se ili interesiĝas.
  • Sentu vin libera lasi malgrandan komenton (de unu aŭ du linioj), kiu klarigas vian voĉdonon. Ree, profundiĝantaj interkomunikaĵoj, ekzemple respondoj al la komentoj de aliaj voĉdonantoj, povas estis ŝovataj al la diskutopaĝo de la kandidata sinprezento, kaj ree, bonvolu lasi noton tiel ke aliaj partoprenantoj povas trovi tiun interkomunikaĵon, se ili interesiĝas.

Kandidatoj edit

Antaŭkondiĉoj edit

Antaŭ ol kandidatiĝi mem pri stivarda posteno, bonvolu certigi ke:

  • vi konsentas agi laŭ la kondutaro de stivardoj (angle);
  • havas aktivan uzilan konton en tiu ĉi Meta-vikio;
  • havas uzulan konton en almenaŭ unu projekto de vikimedio, kie vi estis aktiva dum almenaŭ tri monatoj.

Krome, ĉar la laboroj en kiuj stivardoj povas enplektiĝi povas gvidi al leĝaj konsekvancoj, vi devas esti:

  • almenaŭ 18-jara antaŭ la fina tago de la voĉdonado;
  • kaj preta provizi vian plenan nomon kaj pruvon pri identeco al la vikimedia fondaĵo.

Stivardoj prefere estu plur- aŭ pli bone multlingvaj, ĉar iliaj agoj ofte koncernas projektojn en diversaj lingvoj. Ili ankaŭ estu relative ofte rete atingeblaj, kaj respondu petojn laŭeble rapide. Inter aliaj limigoj, stivardoj estas malkuraĝigataj stivarde aktivi en vikimediaj projektoj en kiuj ili kutime aktivas, por eviti interesokonfliktojn, kaj estas kuraĝigitaj atenti kaj asisti en la Meta-petpaĝoj (kiel ekzemple permesoj (angle), robota statuso (angle) kaj informoj pri kontrolo de uzantoj (angle)). Se vi uzas IRC, bonvolu aliĝi al la kanalo #wikimedia-stewardskonekti de la platformo freenode por respondi petojn.

Neaktivaj stivardoj perdos sian postenon.

Apliko edit

Se vi volas iĝi stivardo, sekvu tiujn-ĉi paŝojn:

Kreu vian sinprezenton edit

  1. Kreu subpaĝon kun la nomo "Stewards/elections 2010/statements/via_uzula_nomo".
  2. Savu ĝin kun la sekva teksto, kiu ekos vian kandidatigon:
    {{subst:sr-new statement 2010}}
  3. Prilaboru la paĝon rilate al la sekvaj informoj:
    • Via vera nomo (opcie);
    • ligilo al via uzila konto en Meta-vikio, kaj ligilo al dua aktiva konto kiu plenumas la antaŭkondiĉojn.
    • liston de la lingvoj kiujn vi scipovas legi kaj skribi, uzante la senlingvan vikimedian mallongigaron (vidu la projekton Babel).
    • koncizan resumon de via partopreno en la vikimedia fondaĵo. De aparta intereso estas statusoj kiel administrantoburokrato, volontula laboro kiel membreco de la retpoŝto-responda teamo aŭ de arbitracia komitato, aŭ iu plia informoj kiun vi koncernas grava. Vi povas legi la sinprezentojn de aliaj kanditatojn por kolekti pli da ideoj.

Se vi pretas, listigu vian subpaĝon en la sinprezenta paĝo, aldonante la tekston "{{/via_uzula_nomo}}". Aldone bonvolu listigi vin en la kandidatara paĝo kaj krei sekcion pri vi en la demando-paĝo. Krome bonvolu listigi vian subpaĝon en la balota paĝo, aldonante la sekvan tekston en alfabeta ordo: "{{Se2010 candidate indexer|via_uzula_nomo}}". Volontuloj aldonos tradukojn en pliaj lingvoj por vi.

Provizu pruvon pri via identeco edit