Scratch-olimpiado 2020

This page is a translated version of the page Scratch olympiad 2020 and the translation is 100% complete.



Introduction   Rules   Participants   Team   Winners


Scratch-olimpiado 2020

Российский региональный этап Олимпиады [1]

retpoŝto: icpolympiad@gmail.com

La Scratch-Olimpiado estas konkurso de programado por infanoj kaj por lernantoj en la tuta mondo. La unua fojo en Vikimedio estos en 2020.

Kiuj rajtas partopreni?

  • Individuoj kaj/aŭ kreivaj teamoj de lernantoj de edukejoj, kune kun studentoj de pedagogiaj fakoj kaj pedagogoj.
  • Aĝogrupoj de partoprenantoj:
    1. a grupo: 7–8-jaruloj,
    2. a grupo: 9–10-jaruloj,
    3. a grupo: 11–12-jaruloj,
    4. a grupo: 13–14-jaruloj,
    5. a grupo: 15–18-jaruloj,
    6. a grupo: Lernantoj de pedagogiaj fakoj kaj pedagogiaj laborantoj (pli aĝa ol 18 jaroj).
  • Se partoprenanto el pli juna aĝogrupo pretas fari taskojn en la pli maljuna aĝogrupo, ŝ/li rajtas submeti sian verkon, sed ŝ/li estas taksota same kiel la partoprenantoj en la nomumita kategorio. Partoprenantoj el pli maljuna aĝogrupo ne rajtas esti nomumita por pli junaj aĝogrupoj.
  • Ĉiu partoprenanto povas submeti nur unu peton por unu el la sep nomumkategorioj.
  • La partoprenanto de la Olimpiado, kiu faras la Olimpiadan taskon, individue submetu la verkon kiel dosieron kun la sufikso .sb2, .sb3. Se la verko estis verkita ĉe la retejo scratch.mit.edu, do por partopreni, la partoprenanto elŝutu la verkon el la retejo kaj submetu la verkon kiel dosieron kun la sufikso .sb2, .sb3.

Kiel partopreni?

Por ekscii kiel partopreni, vi nur devas zorge legi la regulojn. Se vi havas demandon, vi povas demandi nin per ĉi tiu diskutpaĝo.