Fundraising 2011/Brandon Letter/eo

Translation instructions
  • For pages marked "Missing" or "In progress", click the page title and start translating. When you are done, click "edit status" and change the status to proofreading.
  • For pages marked "Needs updating", compare the page to the source page and update the translation accordingly. When you are done, click "edit status" and change the status to proofreading.
  • It is important to have someone else proofread the translated page! If you have proofread a page and it is ready for publication, click "edit status" and change that page's status to ready.
  • If you are changing something that has already been published, change its status back to ready for it to be published again.

If you have any questions or feedback regarding the translation process, please post them here. Translation FAQ

Mi sentas min kvazaŭ mi skribus la unuan linion de mia nekrologo.

Mi pensas ke mi faros nenion pli gravan en mia vivo ol tio, kion mi faras nun por Vikipedio. Ni ne simple konstruas nuran enciklopedion, sed ni laboras por liberigi homojn. Kiam ni havas aliron al senpaga kono, ni estas pli bonaj homoj. Ni komprenas ke la mondo estas pli granda ol ni, kaj ni infektiĝas per toleremo kaj komprenemo.

Vikipedio estas la 5-a plej vizitata retejo en la mondo. Mi laboras ĉe la malgranda kompanio, kiu tenas ĝin enrete. Ni ne havas komercajn reklamojn ĉar se ni ilin havus, ni foroferus nian sendependecon. La retejo ne estas kaj neniam devus esti reklamilo.

Nia laboro estas ebla interdanko laŭ la mondonacoj de niaj legantoj. Ĉu vi helpus protekti Vikipedion per mondonacoj de $5, €10, ¥1000 aŭ kiom ajn vi povus pagi?

Mi laboras ĉe la Fondaĵo Vikimedio ĉar ĉio en mia animo diras al mi, ke tio estas la ĝusta farendaĵo. Mi laboris ĉe kompanioj de pinta teknologio en postenoj, kie mi faris neutilajn aferojn celantajn priŝteli je mono nesciantajn infanojn. Mi revenis hejmen de la laborejo kun la koro frakasita.

Vi eble ne scias tion, sed la Fondaĵo Vikimedio funkcias pere de tre malgranda stabo. La plimulto de la dek retejoj plej vizitataj en la mondo havas dekojn da miloj da dungitoj kaj grandegajn buĝetojn, sed ili nur produktas onon de tio, kion ni sukcesas fari per bastonetoj kaj drato.

Kiam vi mondonacas al Vikipedio, vi subtenas liberan kaj senpagan konon ĉirkaŭ la mondo. Vi ne nur lasas heredaĵon al viaj filoj kaj ties filoj, vi helpas al homoj ĉirkaŭ la mondo havi aliron al tiu ĉi trezoro. Vi certigas, ke iam ĉiuj ceteraj havos aliron.

Dankon.

Brandon Harris
Programisto, Fondaĵo Vikimedio Tradukita laŭ Toby M. Clark