Mia kandidatiĝo
|
Mi kredas ke la rolo de la Fidataro devus esti :
- Instali decidan strukturon prefere al alpreni individuajn decidojn
- Revizi financan leĝan kaj personan aferojn el la nuna bazo
- Respekti la sendependecon de ĉiu lingvo kaj projekto
- Bremsi la plej grandajn ŝangojn kiuj povus kompromiti la sukceson kiun ni jam atingis
- Konsili la regantojn la dungitojn kaj la volontulojn laborantajn por la Fondaĵo
Mi kredas ke la rolo de la Fondaĵo devus esti :
- Provizi financan kaj leĝan kadron por la funckciado de vikipedio kaj de ties fratinaj projektoj
- Utili kiel simpla voĉo por la publiko en la temoj kiaj rilatoj al la gazetaro kaj al la donacintoj kies unueco gravas
- Subteni kaj ebligi taŭgan gvidadon ene de ĉiu projekto plutenante niajn komunumogvidatajn tradiciojn
Se mi estos elektita la unuaj aferoj kiu n mi defendos kia fidatarano estus :
- Identigi unu aŭ plurajn kontaktulojn por la Fondaĵo por ĉiu projekto en ĉiu lingvo
- Pli etendita kaj pli organizita uzado de voluntuloj por trakti la ĉiutagan laboron de la Fondaĵo
- Pliforta fokusigo sur akurata kaj oportuna interna komunikado
Koncerne la neanglalingvajn projektojn mi kredas jenon :
- La plej multo el tiuj projektoj devus finfine fariĝi sendependaj de usone bazita fondaĵo (posr 5 ĝis 10 jaroj )
- Fidata gvidado en ĉiu lingvo devus esti flegata, kio disdividas la kernajn valorojn : libere disdonebla enteno, neŭtrala vidpunkto kaj malfermiteco
Kion mi alportas al la Fidataro inkluzivas :
- Tri jarojn da partopreno en la angallingva vikipedio inkluzivanta kreskanta interesiĝo en la regularo kaj gvidado
- Antaŭa partopreno en la administra konsilantaro de Wesleyan Broadcast Association, Inc. neprofitocela organizaĵo kiu funkciigis la radion WESU-FM
- Antaŭa dungoposteno kiel firmaestro en usona bizneso kiuj donis al mi certagrade familiarecon kun leĝaj financaj kaj strukturaj problemoj kiujn frontas la Fondaĵo
- Kelkaj antaŭaj vojaĝoj precipe en Hispanio kaj Meksikio de kiam mi parolas iom da hispana
- Teĥnika fona kulturo en softvara evoluigo kaj IT
Kelkaj aferoj kiujn mi dezirus alporti al la Fidataro sed ne povas :
- Mi respektas la internacian naturon de la Fondaĵo kaj dezirus flue paroli aliajn lingvojn krom la angla
- Mi malŝatas vojaĝi kaj vivas en malalirebla loko. Kvankam mi pretas ekvojaĝi se elektita, mi povus ne persone ĉeesti ĉiujn fidatarajn eventojn
- Kiom grava estu Vikipedio por mi, mi ne povas lasi ĝin fariĝi mia plentempa okupo
|