Election candidates 2006/Improv/Eo

Improv edit

Uzula nomo Improv
Vera nomo Pat Gunn
 
Loĝloko Pittsburgh, Pennsylvanie, Usono
Aĝo 28 jaroj
Uzula(j) paĝo(j) en (aliaj paĝoj sed sen signifoplena enteno )
Partoprenante en Wikimedia de fine de 2002 (enskribita en la retpoŝta listo de Nupedia antaŭe)
Projektoj en kiuj mi partoprenas precipe enwiki
Lingvoj en kiuj mi partoprenas angla. Okaze mi legas artikolojn en la germana, hispana, kaj japana vikipedioj sed mi ne taksas mian regon de la gramatiko sufiĉa por kontribui.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj en redaktokontilo
Mia kandidatiĝo Mi vidis la projekton ekflugi kaj mi estis en ĝi implikita (mi ankaŭ estis implikita enUsenet kaj diversaj aliaj komunumaj projektoj) dum jaroj. Legante multajn kunvenprotokolojn, mi opinias ke mi povas kontribui al la diskutotipoj kiujn naskas la regado de la projekto. Mi kredas je jenaj aferoj :
  • mondonaco devus esti establita (se tio ne jam estas farita) por alporti financan subtenon al la fondaĵo ;
  • esplori pri novaj monfontoj kiuj ne endanĝerigus la senreklaman kaj liberan politikon ;
  • la fidataro estu plu konservema en sia oficiala ĉiutaga agado, kaj agi nur kiam montriĝas necesa por la bono de la projekto.
  • kiel eble eviti la konstrukostojn de infrastrukturoj, por certiĝi ke la projekto restu pagipova, nekoruptebla kaj fleksebla ;
  • esplori la vojojn por prezenti la datumojn kiujn ni posedas en aliaj formatoj krom tiu de la teksaĵo profite al la homaro ;
  • esti ege singardema por eviti la riskon enmeti la projekton en juran militon.

Se mi estos elektita, mi promesas konsideri la postenon kun seriozeco, dediĉi tempon kaj necesajn penojn por esti produktiva fidatarano.

Bonvolu lasi demandojn tie Borita? Demandoj koncerne la fidataron por Improv