Election candidates 2006/Cerejota/Eo

Cerejota edit

Uzula nomo Cerejota
Vera nomo Carlos Rivera
Loĝloko Brooklyn, New York, Usono
Aĝo 28
Uzula(j) paĝo(j) Cerejota
Partoprenante en Wikimedia de decembro 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas enwiki, eswiki (okaze), komunejo, meta (okaze)
Lingvoj en kiuj mi partoprenas angla, hispana, Mi legas la germanan la francan la italan, la norvegan sed ne parolas ilin sufiĉe por partopreni.
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj Cerejota kontribuoj redaktokontilo,
Mia kandidatiĝo Ĉar demokratio estas multe pli amuza kiam estas multaj elekteblecoj.

Mi ne eluzos elaŭtoritatajn argumentojn, mi kandidatiĝas ĉar estus al mi tre agrable esti la voĉo de miaj kamaradoj kontribuantoj malgraŭ aŭ pli ĝuste pro ĉiuj disputoj.

Klarigo : Mia humursento povas neniel esti interpretita kiel manko de seriozeco por aliri al la posteno. Mi estas ne nur volontulo de longa tempo kaj fakulo kun profunda engaĝiĝo en la neprofitocela tereno, sed ankaŭ veterano de la dot-eksplodo kaj de la teksaĵo Web 2.0. Mi havis mian unuan retadreson jam en 1992-93, partoprenis en la teamo kiu kreis la unuan .com domajno en Puerto Riko, kaj ĝenerale estis pioniro de la teksaĵo tie. Hodiaŭ mi estas gvidanta evoluigisto en rapide kreskanta teĥnikosubtena firmao.

Mia proklamo :

  • alporti diversecon en la Konsilantaron, angloparolantoj foje elvenas el landoj kie oni parolas aliajn lingvojn ;
  • subteni la disvolviĝon de la komunumo per si mem : konsento kaj prudenta debato enkomunuma sen apelacio al la instancoj, kaj instigi la komunumon mildigi la negativajn sekvojn de la instancoj kiam ili devas interveni. Mi opinias ke la reguloj ne povas anstataŭi la komunumon ;
  • energie integriĝi al la konsilantaro kun granda respekto kaj humursento. kaj kompreneble humileco ;
  • kuraĝigi klopodojn al institucia disvolviĝo de la Fondaĵo, kun aparta interesiĝo celi la profitojn kiujn povus alporti eksteruloj por pli bonaj substrukturoj kaj redondaj arkiteturoj. Ne plu da blokita datumbazo ! Ne plu da mesaĝoj : "vikipedio estas okupita" !
  • kia konsilantarano, mi havos retpoŝtadreson dediĉitan por povi esti kontaktita de la komunumo. Mi estos respondeca, kaj mi agados laŭ la konsento en mia diskutpaĝo, kaj ne laŭ miaj personaj opinioj (krom miaj subaj opinioj) ;
  • kuraĝigi ekaperon kaj proselitismon favore al vikio kia softvara platformo, ĉu la projektoj fontas el la Fondaĵo aŭ ne, kun kompreneble pli forta koncentriĝo sur la projektoj de la Fondaĵo ;
  • kreo de Vikibabelo : tradukospaco dediĉita al la reduktoproceso de la lingva nekompreno inter diversaj lingvoj de Vikipedio

'Personaj advokataj punktoj:'

  • kuraĝigi ke fakto ke la partoprenado taksita de egaluloj en moderiga kabalo estu antaŭpostulo por fariĝi administranto. La toleremo kaj la kunfrontiĝo kun diverstipaj uzuloj kiun okazigas tiu partopreno povas nur profiti al la komunumo kaj ĉi proceso limigos la sensencaĵon ke uzulo povas fariĝi administranto post nur du monatoj kaj 700 redaktoj ;
  • plena subteno al Vikipedia Neŭtralecoprojekto
  • redaktokonfliktoj igas vikipedion genia. Mi provos komentigi la konsilantaron pri la fakto ke ebligas al la vikipedio resti neŭtralvidpunkta kaj ĉiam ĝisdata la redaktokonfliktoj. Reciproka kontrolo de ĉiuj far ĉiuj !!!
  • mi forgesis mencii ke mi plene kaj senbremse subtenas la germanan uzuloskatolan solvon, tio kaj garantias la komunumon kiun ni bezonas por verki grandajn artikolojn vivanta kaj solvas la demandon pri nomspacoj. Grandioza neŭtralvidpunkta solvo ! Igu min fiera esti vikipediisto !
Bonvolu lasi demandojn tie enwiki diskutpaĝo