Election candidates 2006/Arnomane/Eo

Arnomane edit

Konfirmita -- BradPatrick 16:57, 28-a de Auxgusto 2006 (UTC)


Uzula nomo Arnomane
Vera nomo Daniel Arnold
 
Daniel Arnold en Wikimania 2005
Loĝloko Gräfenberg, Franken, Germanio
Aĝo 25
Uzula(j) paĝo(j) precipe: commons:User:Arnomane, w:de:Benutzer:Arnomane

aliaj: User:Arnomane, w:en:User:Arnomane, n:de:Benutzer:Arnomane, w:ar:User:Arnomane

Partoprenante en Wikimedia de 15/16-a de Marto 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas Wikimedia Commons (Burokrato), de.wikipedia (Admin), OTRS, Meta, en.wikipedia, de.wikinews

Kelkaj el miaj subprojektoj (t.e. projektoj mi estas forte implikita) apud mia administra laboro ...

Germanlingva Vikipedio :

Komunejo:

  • Redizajnado de la komuneja interfaco kaj ĉiuj helppaĝoj (vidu ekzemple Hilfeseitenwartung kaj Toolintegration) komunejaj gvidlinioj (kiaj pemesilinformoj, vidu ekzemple Lizenzen), petoj al eksteraj paĝaroj lasi sian materialon laŭ libera uzo.
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Germana (denaske), angla (altnivele) kaj iom da franca (mi taŭge legas, sed por sencoplene verki estas nesufiĉe)
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj de.wikipedia, komunejo, meta, en.wikipedia, de.wikinews, ar.wikipedia,

apud tio la plej multaj kontribuoj de IP 131.188.24.186 en diverslingvaj versioj (foje kun mia kromnomo subskribitaj, plej ofte ne); precipe ligitaj al mia adminstra laboro en Komunejo

Mia kandidatiĝo Slogano : Simple agu kaj priparolu poste - ne inverse.
  • Komunikado inter projektoj: Rapidege daŭre kaj konstante solviĝas en niaj diversaj vikioj multaj aferoj sendepende unuj de la aliaj. Mi ekkonis aron da spritaj eltrovaĵoj kiujn diversaj personoj konas kaj konservas kiuj funkcias nur en iaj projektoj. Pro tio mi dezirus plibonigi la komunikadon inter la projektoj tiel ke la komunumoj povu profiti unu de la alia. Tial mi ekkonsciis pri la tre mallarĝaj teĥnikaj eblecoj por simple komuniki inter la komunejo kaj la aliaj komunumoj kaj pro tio volis malfotrtigi la streĉojn inter la projektoj kaj kunigi la homojn. Sur tiu bazo mi verkis la unuan version (intertempe anastataŭigitan) de la nun centra komuneja ilo "CheckUsage" (vidu Bilduzo) kaj ekhavis apud aliaj aferoj la ideon de "Commonsticker" kun Duesentrieb (kiu kompreneble sole programis ĝin); bonvolu rigardi CommonsTicker, kaze ke vi ne jam konas ĝin.
  • Komunuma konsilantarano: Mia propra kompreno estas ke mi dezirus esti komunumano en la konsilantaro. Mi dezirus enporti en la konsilantaron problemojn kaj solvojn de nia diversaj lingvokomunumoj. Kompreneble mi povas enporti ankaŭ aron da propraj spertoj, kiel ekzemple pri "presita Vikipedio" - unu el niaj precipaj celoj. Tial mi ne dezirus eniri la konsilantaron por fari "grandan politikon", ankau ĉar mi kredas je labordisdivido inter konsilantaranoj kaj je malferma (ne elitista) meritokratio en surretaj projektoj.
  • Helpo al memhelpo: Mi estas konvinkita, ke egalrajtecon inter niaj diversaj lingvokomunumoj oni povas atingi nur per aktiva partoprenado kaj per la ĝustaj liberprogramaj iloj. Por mi ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas same bonvenaj, sed ni ne povas atingi egalrajtecon per proklamoj de la konsilantaro. Mia vidpunkto tiuteme ke la precipa tasko de la Wikimedia Fondaĵo celante garantii egalrajtecon de la komunumoj (apud landaj wikimediaasocioj) estas dediĉi ankoraŭ pli da atento al funkcioj en la venontaj Mediawiki-versioj, kiuj ebligos al homoj pli simple kontaktiĝi trans projektaj kaj lingvaj limoj.
Bonvolu lasi demandojn tie commons:User talk:Arnomane/WMF board election 2006 (germane aŭ angle)