Wikimedia Foundation elections/Board elections/2008/Candidates/eo

The election ended 21 June 2008. No more votes will be accepted.
The results were announced on 26 June 2008.
Estrar-baloto de 2008
Organizo


Tiu ĉi paĝo enhavas la sinprezentojn de elekteblaj kandidatoj. Bv legi la regulojn por voĉdonantoj antaŭ ol voĉdoni. Vi povas ankaŭ pridemandi kandidatojn kaj vidi demandojn responditajn.

Kandidataj sinprezentoj edit

Ad Huikeshoven (Dedalus) edit

Persona priskribo
 
Ad Huikeshoven, 2006.
  • Persone:
    • Nomo: Ad Huikeshoven
    • Aĝo: 44
    • Loĝloko: Hago, Nederlando
    • Lingvoj: Nederlanda, Angla
Deklaro Ekde Januaro 2007 mi laboras kiel ekstera membro de Kontrola Komitato (Audtio Committee) por reprezenti la fondaĵon kaj helpi al ĝi pri ĝenerala superrigardo en organizaj bankaj kaj financaj raportoj, kontrolo de financaj agoj, interna kontrolo kaj ĝenerala financa kontrolo. La organizaĵo Fondaĵo Vikimedia plu kreskas kaj devas varbi pri kromaj monespezoj, nekomercaj mon-donacoj (grants) kaj multaj multaj kontribuoj de malgrandaj mon-donantoj por kovri ĉiam pli kreskantajn kostojn de siaj retpaĝaroj. Pro tio la fondaĵo Vikimedia devas akiri aŭtoritaton kaj kredeblecon per, ekzemple, regula prezento de siaj financaj agoj kun opinio de kontrolanto, ne nepre profesia, por montri, ke la mono de mondonantoj estas elspezata por bona celo. Mi diplomiĝis pri Ekonomio kaj Administrado de Negoco ĉe la Universitato Maastricht (mastera grado) kaj mi estas profesia kontrolanto kun CIA-certigilo (pruvita interna kontrolanto, Certified Internal Auditor). Mia havas pli ol 10 jarojn da profesia sperto en kontrolado. Mi zorgas pri la longdaŭra ekzisto de la fondaĵo kaj ties projektoj kaj estus feliĉa kontribui per miaj profesia sperto kaj sperto kiel membro de Kontrola Komitato laŭ la perspektivo de komunumo al la tuta fondaĵo.

Alex Bakharev edit

Persona priskribo
 
Me, Chiang Mai, 2008
  • Persone:
    • Nomo: Alexander S. Bakharev
    • Aĝo: 44
    • Loĝloko: Melbourne, Viktorio, Aŭstralio
    • Lingvoj: angla (bona), rusa (denaska)
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: junio 2005
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, commons, ru.wikipedia
Deklaro Mi naskiĝis kaj duonon de mia vivo travivis en Sankt-Peterburgo (Rusio). Mi laboris tri jarojn kiel "postdoko" en la Universitato de Ilinojso (the University of Illinois) kaj nun jam preskaŭ dekdu jarojn en Melburno (Aŭstralio) mi estas esplora sciencisto en industria kompanio. Mi estas en Vikipedio ekde junio 2005, administranto de la angla Vikipedio ekde februaro 2006 kaj ankaŭ aŭtoro de roboto AlexNewArtBot.

Min zorgigas, ke disvolviĝo de Vikipedio malrapdiĝis, eĉ ĝis stagnado. Por kontraŭstari tion ni bezonas solvi kelkajn problemojn en la nivelo de la fondaĵo Wikimedia:

  • Ni malrapidigas niajn plej bonajn redaktantojn, kiujn frustrigas konfliktoj kaj subtaksiteco.
  • Ni bezonas informi pli larĝan publikon pri graveco de la projekto, por kiu ni laboras, kaj pri niaj mirindaj volontuloj.
  • Multaj vikipediistoj ricevas ofendojn kaj minacojn pro la laboro ĉi tie. Ni bezonas specialan fonduson por protekti vikipediistojn kaj eventuale alimaniere ebligi memdefendon.
  • Fondaĵo Wikimedia bezonas pli da mono. Mi opinias, ke ni devas esti pli proaktivaj en serĉado de ŝtata kaj korporacia subteno.

Craig Spurrier (Cspurrier) edit

Persona priskribo
 
Mi dum prezentado en Wikimania 2007
  • Persone:
    • Nomo: Craig Spurrier
    • Aĝo: 19
    • Loĝloko: Columbia, South Carolina, Usono
    • Lingvoj: En-n, De-2, Fr-1
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: septembro 2004
    • Aktivaj projektoj: en.wikinews, en.wikipedia, en.wikibooks (semi)
Deklaro Entute, mi kredas, ke la nuna estraro faris sufiĉe bonan laboron. Tamen estas kelkaj terenoj, en kiu la estraro povus ankoraŭ pliperfektiĝi.

La bezonoj de idaj projektoj estas ofte forgesataj aŭ ignorataj. Mi volus, ke tiuj projektoj ricevu pli da atento. Mi kredas, ke la estraro povas doni al ili multe pli da subteno sen damaĝi Vikipedion.

Multaj uzantoj sentas sin ne adekvate prezentitaj kaj havas zorgojn pri tio, ke Vikipedio estas la sola projekto prizorgata de la estraro. Kiel membro de la estraro mi strebus al tio, ke la komunumo sentu, ke ĝia voĉo estas aŭdata, kaj al tio, ke ĝi vere estu aŭdata.

Aliaj terenoj por pliperfektiĝo:

  • Ni devas plibonigi la interprojektan komunikiĝon. Estas multe da granda redunda laboro en diversaj projektoj. Pli intima kunlaboro ebligus la plej optimuman uzon de niaj fontoj.
  • WMF plu havas problemojn pri ties publika imago kaj gazetaraj kontaktoj. Pli oftaj gazetaraj anoncoj povus helpi kontraŭbatali la ekstreman reagon de gazetaro al tutkutimaj okazaĵoj. Pli intima kominikiĝo kun la idaj projektoj ankaŭ povus helpi preventi PR-okazaĵojn, kiel estis la lasta negativa atento de la gazetaro rilate Vikinovaĵojn.

Mi estas:

  • stevardo
  • burokrato, kontrola uzanto, membro de arbitra komitato ĉe anglalingvaj vikinovaĵoj,
  • administranto ĉe anglalingvaj vikilibroj,
  • akreditita reporanto de Vikinovaĵoj,
  • la reprezentato de OTRS ĉe stevardoj, info-en, kaj permesoj

Pri mi:

Mi havas BA en sociologio. Mi laboras kiel komputila konsultanto, specializiĝante ĉe interreta programado.

Dan Rosenthal (Swatjester) edit

Persona priskribo
 
Mia pasintjara foto
  • Persone:
    • Nomo: Dan Rosenthal
    • Aĝo: 25
    • Loĝloko: Vaŝingtono, DC, Usono
    • Lingvoj: angla; povas ankaŭ legi itale kaj hispane, sed ne povas paroli.
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: decembro 2005
    • Aktivaj projektoj: meta.wikimedia, en.wikipedia, en.wikiversity, la.wikipedia, commons, wikimediafoundation wiki, OTRS vikio
Deklaro Dum mia tempo ĉe Vikipedio, mi laboris kiel oficiala praktikanto ĉe la Fondaĵo Vikimedio, la reprezentanto de OTRS por la leĝaj, gazetaraj kaj anglalingvaj informoj, kiel la membro de Komunika Komitato, kontakt-persono por gazetaro el Usono, kaj plej laste, kiel kreinto de la labora grupo por (ankoraŭ ne preta) DC-ĉapitro. Mi plene kapablas labori kiel reprezentanto de la Fondaĵo Vikimedio, mi estis intervjuita de New York Times, Washington Post, CNN, Congressional Quarterly kaj de aliaj internaciaj gazetaraj organizoj. Mi estis ĉe la estraro de Organizo por Veteranoj de Iraka Milito. Mi nun studas en la dua jaro de jura fakultato ĉe American University Law School, estas membro de studenta senato kaj kontrolas la jaran budĝedon de ĉ. duona miliono de usonaj dolaroj.

Miaj prioritatoj:

  • Labori por plibonigi la publikaj imagon kaj gazetarajn rilatojn de la Fondaĵo Vikimedio.
  • Labori kun la membroj de la komunumo por certigi, ke la komunumo havas sian propran voĉon ĉe la estraro.
  • Labori sur la estrara nivelo por helpi ĉe mon-altira kompanjo de la fondaĵo.
  • Certigi ke ĉiuj membroj de la komunumo Vikipedio, ĉu kritikantoj aŭ subtenantoj, estas traktataj kun egala respekto kaj digno.

Gregory Kohs (Thekohser) edit

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Gregory Kohs
    • Aĝo: 39
    • Loĝloko: Pensilvanio, Usono
    • Lingvoj: angla (flua), germana (funkcia)
Deklaro Mia kandidatiĝo estas epitomo de tri principoj.


  • Vikipedio domaĝas per siaj biografioj de vivantaj personoj, kiuj mem neniam publikigis biografion pri si en papera formo. Kiel membro de la estraro, mi pledus por novaj kriterioj por forigo de artikoloj, sekvante la traktaĵon The BLP problem.


  • Komercie pripagata redaktado kaj alia rekompensata kontribuado, kiam ĝi estas kontrolata pri ebla trouzo, nature kaj perfekte funkcias rilate la malferm-fontan liberan enhavon. La estraro de WMF devas eluzi ĉiujn eblojn, ne nur la komunumon de senpagaj volontuloj. Linux ne kolapsis pro komercia atento de Red Hat kaj IBM.


  • La estraro de WMF kaj ties aktivuloj kripligas la projektojn pro tio, ke ili ne sukcesas sufiĉe zorgi kaj preni respondecon pri ili. Dum la lastaj 18 monatoj mi spektis la serion de skandaloj kaj eraregoj en publikaj rilatoj. WMF devas aboli la strategion nei la misfaradon kaj akuzi la kritikantojn esti "provokantaj troloj", sed anstataŭe reveni al la misio atingi akuratecon, elstarecon kaj etikon en media.


Tiuj tri punktoj nun damaĝas la Fondaĵon kaj ties projektoj ĉiutage.


  • Biografio:
Mi estas edzo, havas unu infanon, laboras kiel direktoro de merkata analizo por la kompanio Fortune 100, kaj estas estrarano en mia loka preĝejo.

Akademiaj gradoj: BA (magna cum laude) de Emory University, MA kaj C.Phil. de Temple Univ. Mi ŝatas vojaĝi, pian- kaj gitarludi, Detroit pro sports kaj sportan pokeron.

Harel Cain (Harel) edit

Persona priskribo
 
Mi, ĉeestanta la jaran Vikipedian konferencon, Herzliyya, Israelo.
  • Persone:
    • Nomo: Harel Cain
    • Aĝo: 29
    • Loĝloko: Jerusalemo, Israelo
    • Lingvoj: hebrea, angla, germana, iom da franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: septembro 2004
    • Aktivaj projektoj: he.wikipedia, il.wikimedia, kaj antaŭe iom sur yi.wikipedia
Deklaro Mi estas inĝeniero pri informatika sekureco pretiganta diplomon pri matematikoj, kaj ankaŭ librotradukisto.

Mi aliĝis al Hebrea Vikipedio antaŭ pli ol 3 jaroj kaj duono, kiam ĝi estis en infana stato. Kun la tempopaso mi tie fariĝis administranto, uzulkontrolisto kaj burokrato. Mi observis la kompleksan ankaŭ fascinan proceson de eta komunumo evoluanta al io pli granda kaj malpli regebla kun ĉiuj rilataj kreskantaj damaĝoj.

En aŭgusto 2007 mi prelegis ĉe Vikimanio. Tie mi ankaŭ komprenis la mondajn aspektojn de Vikimedio. Mi estis unu el la fondintoj de la israela asocio, kaj mi anas ties estraron.

Mi estas tre ekscitita pro la rimedoj per kiu Vikimedia agado povas transcendi la retmondon en la realan mondon kaj kiel okazaj legantoj fariĝas aktivaj partoprenantoj en kreskantaj komunumoj.

Se elektita en la administrantaro, mi intencas subteni:

  • agadojn de la administrantaro por flegi la kreskadon de la lokaj redaktokomunumoj en la tuta mondo, eĉ disdonante modestajn rimedojn tiucele.
  • klopodojn por atingi popolojn daŭre subreprezentitajn en Vikimediaj projektoj, per novaj rimedoj kiel ekspozicioj.
  • pli striktan kontrolon de la administrantaro pri ŝlosilaj decidoj faritaj de dungitoj, aparte novaj dungadoj kiuj ŝajnas esti malforta punkto.
  • Pli bonan ligon kun gazetaro, por provi malpliigi la ripetitajn batojn de misinformitaj medioj pri la fondaĵo.
  • Striktan kontraŭstaron al pagitaj reklamoj en Vikimediaj projektoj krom se estas la plej lasta rimedo antaŭ bankroto de Vikimedio.

Jussi-Ville Heiskanen (Cimon Avaro) edit

Persona priskribo
 
Portreto de la kandidato fare de Jukka Halme.
  • Persone:
    • Nomo: Jussi-Ville Heiskanen
    • Aĝo: 42
    • Loĝloko: Helsinko, Finlando
    • Lingvoj: finna, angla
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: aprilo 2003
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, fi.wikipedia
Deklaro Mi observis la evoluon de Vikimedio dum ekevoluo de la finna Vikipedio de senviva dezerto al vivanta komunumo. Mi perfekte scias kiel la regularoj kaj teknikaj novaĵoj, kiuj origine celis nur la anglalingvan vikipedion, negative influas pli malgrandajn projektojn.

Mi studas bibliotekajn kaj informajn sciencojn ĉe negoca altlernejo.

Dum la tempo de elektoj mi proponas:

Ni ŝovu la fokuson de la financa subten-ebleco al la ebleco subteni la prifierindan informan enhavon, kiun ni plu evoluigu.

Niaj komunuma kaj organiza partoj estas jam maturaj. Estas la tempo por subteni pli impertinentajn teknikajn novaĵojn kaj provizi ilin per necesaĵoj:

  • Plej moderna softvaro, kiu helpos al ni subteni la kvaliton.
  • Por ke la redaktado fariĝu denove intuicia.
  • Subteni la teknikajn aldonaĵojn, kiuj ebligus, ke ankaŭ nevikipediaj projektoj prosperu.
  • Evoluigi la eblecon naciigi interfacon al la ĝenerala traduka ilo.

Ni jam havas ĝustan homan miksaĵon en la estraro, sed la procezo por akiri tiujn homojn ne devas tro distanciiĝi de niaj komunumoj.

La problemoj, kiujn ni havas antaŭ ni, estas pro "bona sorto", ĉar ili aperas pro tio, ke ni estas tiom bonaj, tiom utilaj, tiom konataj kaj tiom aktivaj.

Kurt M. Weber (Kmweber) edit

Persona priskribo
 
Ĉe la pinto de fajro-alarma turo en Martin State Forest, Martin County, Indiana
  • Persone:
    • Nomo: Kurt M. Weber
    • Aĝo: 23
    • Loĝloko: Princeton, Indianao, Usono
    • Lingvoj: angla, latina
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: Majo 2004
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia
Deklaro Kvankam preskaŭ la tuta mia aktiveco okazis en la angla vikipedio (kun spuroj en anglalingvaj Vikinovaĵoj en Novembro 2005), mi kun krestanta zorgiĝo observas la influon flanke de Vikimedia-Estraro al ĉiuj ties projektoj. Dum la lastaj monatoj mi komencis pli rekte esprimi mian opinion pri ĝi, kio al multaj ne plaĉis, kaj la decido pri permanento loko de S-ro Wales en la Estraro estis jam la lasta pajlero. La Fondaĵo Vikimedio pli bezonas la komunumon, ol la komunumo bezonas la Fondaĵon, kaj mi timas, ke la Estraro iel forgesis pri tiu fakto dum la lastaj jaroj, dum kiu ĝi faris sin pli kaj pli sendependa de kaj fiera pri sia pozicio super diversaj komunumoj de Vikimedio.

Mi celas renversigi tiun tendencon. Kiel membro de la Estraro mi laborus cele al limigi la rolon de la Fondaĵo en komunumoj ĝis la absolute necesa por protekti la projektojn de leĝa respondeco kaj por prizorgi la financan sekurecon kaj teknikan stabilecon. Mi ankaŭ proponus fari la Estraron plene elektebla organo, nuligante ĉiujn aljuĝitajn kaj permanentajn lokojn.

La Estraro devas helpi al la komunumoj, sed ne kontroli ilin. Jam tempas realigi tion.

Matthew Bisanz (MBisanz) edit

Persona priskribo
 
Ĉe FORUM 63, kie mi prezentis artikolon pri patenta leĝaro en aviado
  • Persone:
    • Nomo: Matthew Bisanz
    • Aĝo: 22
    • Loĝloko: Nov-Jorko, Usono
    • Lingvoj: angla, hispana (baza lego-kapablo), latina (baza lego-kapablo)
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: julio 2005
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, meta-wiki (semi), commons (semi)
Deklaro Dum tuta mia vivo estante Nov-Jorkano, mi estas aktiva administranto en la en-vikio, membro de grupo por doni rajtojn al robotoj, kaj mi helpis al MedCom, laŭ ilia peto, pri formalaĵoj de intertraktado.

Antaŭ nelonge mi ricevis la gradon de MBA pri kontado, mi laboris parttempe en senprofitaj organizoj en la postenoj ĝis estraro dum preskaŭ 3 jaroj, kaj mi preparas min por CPA ekzameno. Krome, mi posedas la gradon de BBA en ĝenerala leĝaro, kontado & administrado.

Mi vidas kelkajn terenojn, kie mi pensas mi povus kontribui al la estraro de la Fondaĵo Vikimedio. Dim la sekcio 230 povas esti obstaklo por la plia engaĝiĝo de WMF en diversaj komunumoj en la rolo de kontrolanto, mi forte kredas, ke oni devas pli engaĝiĝi en komunuma laboro en la ĉefa rolo de la fondaĵo.

Konceptoj, kiel Q & A kun la membroj de estraro en diversaj formoj, kiel ekzemple per Skajpo, IRC, dissendo-listoj kaj aliaj eblaj formoj, devas esti akvite uzataj. Iniciatoj pri demandoj en komunumoj por novaj projektoj kaj ideoj pri tio, kiel oni povas disvastigi liberan kultoron, estas fareblaj kaj do devas esti plenumitaj.

Meta, kiu estas la centrejo, kie ĉiuj pli ol 700+ WMF vikioj interkruĉiĝas, devas havi 10oble pli da paĝoj ol nun, ĉar aktivaj uzantoj en ĉiuj projektoj devas esti enkuraĝigitaj esprimi siajn vidpunktojn pri la direkto, kiun WMF devas sekvi en ties misio kuraĝigi la krekson kaj kreo de libera enhavo.

La maniero, per kiu mi intencas realigi la sanĝon, estas la kuraĝigi pli grandan interprojektan kunlaboron pere de la ideoj kiel transprojekta serĉo aŭ referencoj, similaj al NYT. Tio pozitive kontribuus al la publika imago kaj la aktiveco de tiuj projektoj.

Paul Williams (Skenmy) edit

Persona priskribo
 
Mi ĉe Play.com Live! por Vikinovaĵoj, 2008.
  • Persone:
    • Nomo: Paul Williams
    • Aĝo: 18
    • Loĝloko: Essex, Anglio
    • Lingvoj: angla
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: aŭgusto 2005
    • Aktivaj projektoj: en.wikinews, en.wikipedia, meta.wikimedia
Deklaro Mi havas kelkajn celojn, kiujn mi volas realigi se mi estos elektita kiel estrarano:
  • Kuraĝixi la ellernon de la teknikoj kaj metodoj, uzataj por promocii kaj popularigi Vikipdion, kaj uzon de ili (kie tio estas taŭga) por promocii kaj popularigi ties idajn projektojn.
  • Promocii la interagon de Vikipedio kaj ties idaj projektoj (transprenon de la enhavo, decentraliĝo disde Vikipedio)
  • Disvastigi la uzon de Vikipedio kaj ties idaj projektoj kiel kontroleblajn kaj fidindajn fontojn (ekz. en universitatj verkoj)

Mi pensas, ke tiuj problemoj estas ĝuste tio, kio devas zorgigi la Fondaĵon nun, kiam ĝi jam atingis la staton de matureco, kaj mi estus honorigita esti parto de la estraro kiun progresigus la Fondaĵon kaj ĉiujn ties projektojn, ne gravas, ĉu grandajn aŭ malgrandajn, plu kaj pli de tio, kio ili nun estas.

Mi dum longa tempo estis pledanto por decentralixo disde Vikipedio, forigante la enhavon, kiu ne estis enciklopedia, kaj destinante tiun enhavon al pli malgrandaj proektoj -- multaj el kiuj luktas sub la pezo de Vikipedio. Tio dum longa tempo estis la limiga faktoro por la kresko de Vikimedio, kaj por la kresko de pli malgrandaj projektoj, kaj mi kredas, ke nun estas la tempo ŝanĝi tion.

Ray Saintonge (Eclecticology) edit

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Ray Saintonge
    • Aĝo: 65
    • Loĝloko: Richmond, Brita Kolumbio, Kanado (antaŭurbo de Vankuvero)
    • Lingvoj: angla, franca (tamen nesufiĉa, laŭ miaj propraj kriterioj)
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: februaro 2002
    • Aktivaj projektoj: en.wikisource (nun), sed mi ankaŭ estis tre aktiva ĉe en.Wikipedia kaj en.wiktionary
Deklaro Mi estas duone emeritinta konsultanto pri impostoj kun sperto pri translimaj impostaj probelmoj. Mi longe estis ĉefo en la distrikta asocio de gepatroj en tre dense loĝata lerneja distrikto kun ĉ. 23 000 studentoj. Mi devis forlasi tiun postenon, ĉar mia filo diplomiĝis. Mia emo kolekti librojn estas maniaka, kaj mi estas laŭ mia propra konfeso kaosemulo.

Mi estis envolvita en la kreiĝon de Vikivortaro kaj Vikifontoj, vizitis ĉiujn tri Vikimaniojn, kaj mi estas kontakt-persono rilate administradon de dissendo-listoj, rimark-inde ankaŭ de la dissendolisto de la fondaĵo.

Mi kredas, ke la suvereneco de ĉiu individua projekto devas esti respektata en ĉiuj krom la plej seriozaj cirkonstancoj. Se iu projekto faras malbonan decidon, ĝi devas akcepti respondecon por siaj propraj problemoj, kaj ne esperi pri la Dia Manon de la estraro kiel solvo.

Mi subtenas la principon de diafana Vikikonsilejo kiu rajtus difini larĝajn redaktajn regularojn, sen devigo de individuaj projektoj.

Mi kredas, ke ĉiu devas havi la eblecon redakti la projektojn, kiuj interesas lin aŭ ŝin sen esti senkuraĝigita per teknikaj problemoj kaj konsiderante la faktorojn, kiuj ebligas nian kreskon.

Mi kredas, ke la komunumaj procezoj devas baziĝi sur reciproka respekto, kaj ne sur disciplono kaj puno.

Mi kredas, ke la sekcioj devas konduki al la pli decentraliĝinta strukturo, kiel estas pli da engaĝiĝo por loka mon-serĉaj kompanjoj kaj mondonoj.

Ryan Postlethwaite edit

Persona priskribo
 
Ryan Postlethwaite (maldekstre), 2007
  • Persone:
    • Nomo: Ryan Postlethwaite
    • Aĝo: 22
    • Loĝloko: Manchester, Britio
    • Lingvoj: angla, franca, germana
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: oktobro 2006
    • Aktivaj projektoj: meta.wikimedia, en.wikipedia
Deklaro Por ĉiuj, kiuj ne konas mi, mi estas Ryan (Rajen). Momente mi studas en mastera (MSc) studprogramo pri biomedicinaj kaj kriminologiaj sciencoj, mi krome havas BSc pri farmakilogio. Mi estas ĉi tie ekde Oktobro 2006 kaj estas administranto en anglalingva Vikipedio ekde Marto 2007. Kion mi trovas mirinda ekde kiam mi estas ĉi tie, estas la spirito, kiun montras la komunumo, kaj la preteco donaci enorme grandan kvanton da tempo kaj penoj, senkoste, por provizi per libera informo milionojn da homoj tra la tuta mondo. Mi pensas, ke la Estraro devas agnoski, ke la komunumo faras tiun projektan laboron. Mi opinias, ke tio ne ĉiam videblas en ties decidoj. Ni devas pensi en pli larĝa tempa skalo -- la financa subteno estas grava temo por nun, sed la estraro devas certiĝi, ke ĝi ebligos al la projektoj, ke tiuj plu sukcese funkciu dum pluraj jaroj. Do, per kio ekzakte mi esperas kontribui al la estraro?
  • Kontribui cele pligrandigi la influon de la komunumo al la estraro. Unue, per kreo de pliaj lokoj por komunumaj membroj en la estraro, kaj due per peto pri pli granda influo-kapablo de komunumo al la decidoj de la Fondaĵo.
  • Kontribui en pli larĝa tempo-skalo per konstanta financado de la fondaĵo, tiel ke la evoluo de ties projektoj estu sekurigita por pluraj jaroj, sed bezono jesi pri reklamo sur niaj paĝoj.
  • Ebligi pli da komunukiĝo kun la komunumo. Kiam aperas problemoj en la estraro, ili devas esti malfermitaj por la tuta komunumo kaj por ties sugestoj.

Samuel Klein (Sj) edit

Persona priskribo
 
En Taipei, Augusto de 2007. Fotisto: Joi
  • Persone:
    • Nomo: Samuel Klein
    • Aĝo: 30
    • Loĝloko: Cambridge, Masaĉuseco
    • Lingvoj: En-5, De-2, Es-1, Fr-1
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: januaro 2004
    • Aktivaj projektoj: meta(s), en:wp(a); also nah:wp(a), sw:wp(a), en:wikinews, en:wikibooks, foundationwiki, wikimania2005/6
Deklaro Projektoj de Vikimedio fariĝis la modelo de kunlaboro tra la tuta mondo. Dum sia kresko kaj batalo kun pliaj problemoj cele porti la liberan scion al la mondo, ĝi devas per si mem esti la modelo de aperta, skaligebla organizo. Eĉ la plej grandaj defioj pri disvastigo, komunikiĝo kaj teknologio povas esti solvitaj, se oni helpos al la taŭgaj membroj de komunumo per bezonataj solvoj.



Mi kontribuas al la projektoj dum 4 jaroj – kiel redaktanto, tradukanto, administranto, stevardo kaj organizanto de konferencoj. Mi parolis pri Vikipedio dum lecionoj, en konferencoj kaj por gazetaro. Mi starigis la reton de Meta-tradukantoj kaj Wikimedia Quarto, la multlingvan novaĵ-leteron kiun mi redaktis kune kun Anthere en Majo 2004. Mi helpis okazigi la unuajn du Vikimaniojn, mastrante la Wikimania 2006 en Bostono.

Dum la lastaj du jaroj mi laboris kiel direktoro de la Komunuma Iniciato "Unu laptopo por ĉiu infano", senprofita organizo, kiu disvastigas la sciojn kaj kreas ilojn kun infanoj, instruistoj kaj edukaj iniciatoj en evoluiĝantaj landoj.

Kiel membro de la estraro, mi

  • reprezentus la perspektivojn de la komunumo al la Estraro, ne miajn proprajn. Tio signifas la oftan komunikadon, okazigon de oftaj malfermitaj renkontiĝoj kaj helpo al la homoj de ĉiu projekto kaj lingvo.
  • kuraĝigus la transdonon de propagando kaj evoluigo de komunumo al lokaj reprezentantoj.
  • fokusiĝus pri la bezonoj de niaj malgrandaj projektoj, pri plibonigo de aliro al ili.
  • farus ĉion eblan por la long-daŭra stabileco de la fondaĵo.

Steve Smith (Sarcasticidealist) edit

Persona priskribo
  • Persone:
    • Nomo: Steve Smith
    • Aĝo: 26
    • Loĝloko: Edmonton, Alberto, Kanado (ĝis aŭgusto 2008, poste Fredericton, New Brunswick, Canada)
    • Lingvoj: Angla, Franca (iam flue, nun pure konversacie pro longa neuzo)
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: Februaro 2007
    • Aktivaj projektoj: en.wikipedia, meta.wikimedia, commons.wikimedia
Deklaro Mi estas
  1. administranto en la anglalingva Vikipedio kaj membro de la OTRS-teamo,
  2. negoca administranto de senprofita organizo kun la suma monenspezo de pli ol duonmiliono de usonaj dolaroj,
  3. eksa direktoro de tri diversaj senprofitaj organizoj, unu statuta korporacio kaj unu profit-cela korporacio,
  4. de tempo al tempo mi ricevas alvokojn de tiuj organizoj kun petoj okazigi prezentaĵon pri korporacia administrado kaj
  5. mi komencas studi juron en Septembro 2008.

Mi pretas pruvi ĉiun el la supraj asertoj laŭ peto. Se mi estos elektita, mi

  1. pledus por kreo de specialaj komitatoj en ĉiuj niaj grandaj projektoj, kiuj:
    • havus la rajton difini la projekto-specifan regularon,
    • estus elektataj por certa tempo fare de la komunumo kaj povus esti demisiitaj de la komunumo,
    • kies decidoj, tamen, povus esti nuligitaj per komunuma decido,
    • kiuj havus rajton ŝanĝi sian propran strukturon, kaj
    • ne endanĝerigus la imunecon de la Fondaĵo per la punkto 230 de la statuto kiel "neeldonanto";
  2. certigi, ke la nuntempa pli rapida kresko de elspezoj kompare al enspezoj restos nur signo de rapide kreskanta organizo;
  3. kritike priesplori ĉiujn proponojn pri ŝanĝo de licenco;
  4. subteni la novan strukturon de la Fondaĵo, krom lokaj reprezentatoj (mi devas pli sciiĝi pri tio antaŭ ol mi povas esprimi mian opinion pri ili);
  5. oponi la uzon de pagata reklamo en ajna projekto de Vikimedio.

Ting Chen (Wing) edit

Persona priskribo
 
Wing dum Wikimania 2007, Taipei
  • Persone:
    • Nomo: Ting Chen
    • Aĝo: 40
    • Loĝloko: Mainz, Germanio
    • Lingvoj: Ĉina, Germana, Angla, iom da Franca
  • Kontribuoj:
    • Vikimediisto ekde: Januaro 2003
    • Aktivaj projektoj: zh.wikipedia, de.wikipedia, en.wikipedia
Deklaro Mi naskiĝis en Ŝangajo, kreskis en Herbin nordoriente de Ĉinio kaj translokiĝis al Germanio kiam 20-jaraĝa. Nun mi loĝas en Mainz kaj laboras ĉe IBM kiel programisto.

Mi ekpartoprenis en vikipedio antaŭ kvin jaroj, redaktis kaj tradukis multajn artikolojn inter la germana, la angla kaj la ĉina, sekve mi bone scias kiel la tri vikipediaj projektoj kreskis tra la jaroj, mi konas ties historion nunan staton, ties karakteron, fortojn kaj malfortojn. Kiel administranto kaj burokrato ĉe ĉinlingva vikipedio, mi dediĉas min al ĉiutaga polura laboro kaj komunuma interagado. Mi ankaŭ helpis organizi Vikimanion en Taipei en 2007.

Mi forte kredas kaj subtenas ke Vikimedio kaj ĝiaj projektoj restu malfermaj, simplaj kaj diversaj.

Se elektita en la Administrantaro, mi:

  • subtenos evoluigon de la programaro MediaWiki por pli bona uzebleco
  • subtenos iniciatojn por allogi kaj konservi novajn geredaktantojn
  • faciligos komunikadon inter vikimediaj komunumoj el diversaj projektoj kaj landoj.
  • apogos lingvan kulturan kaj alian diversecojn en la Vikimedia komunumo.
  • promocios kunlaboradon inter Vikimedio kaj universitatoj aŭ aliaj senprofitaj/publikaj institucioj edukaj kaj esploraj (ekzemple bibliotekoj).

Instrukcioj edit

Finiĝis la sinkandidatiĝa tempo.